El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sittensen [ZITenzn ] estas komunumo en Germanio . Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio . Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6102 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo , ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo , kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.
Samtempe la komunumo estas la administra sidejo de komunumaro , do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, kiu germanlingve nomiĝas Samtgemeinde Sittensen [ZAMTgemajnde ZITenzn ]. Al ĝi apartenas la komunumoj
Groß Meckelsen
Hamersen
Kalbe
Klein Meckelsen
Lengenbostel
Sittensen
Tiste
Vierden kaj
Wohnste .
Sittensen per individua motora trafiko konektiĝas al la aŭtovojo , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.
la loka kirko
platgermana amfiteatrejo „Königshof“