Sobieszów
Sobieszów | |||
---|---|---|---|
urboparto vd | |||
Administrado | |||
SIMC kodo | 0935883 [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 51′ N, 15° 38′ O (mapo)50.8515.63333333Koordinatoj: 50° 51′ N, 15° 38′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sobieszów [+] | |||
Sobieszów - [elparolu: sobieŝuw]; (germane Hermsdorf ĝis 1945); estas kvartalo de la pola urbo Jelenia Góra.
Sobieszów estas lokita ĉe la rivero Wrzosówka, piede de la monto Chojnik. De la 14-a jarcento ĝis la 1945 jaro ĝi estis proprietaĵo de la familio Schaffgotsch. La urborajton Sobieszów ricevis la 1-a de januaro 1962 jaro. La 1-a de junio 1976 jaro ĝi estis aligita al Jelenia Góra.
Historio de la kvartalo Sobieszów
[redakti | redakti fonton]Politika historio de la ĉi tiu tereno estas kunligita kun ĝia aparteno al kvar ŝtatoj. Komence ĝi apartenis al la polaj piastidoj. Tiamaniere estis ĝis 1392 jaro, kiam post morto de Agnesa de Habsburgoj, vidvino post la princo Bolko la 2-a Mały, la Svidna-Javoria princlando transdependiĝis al “Ĉeĥa Krono”, al Luksemburgia dinastio. En 1526 jaro la Silezio troviĝis sub regado de Habsburgoj. En 1740 jaro sekve de sileziaj militoj ĝi troviĝis en Prusio. Kaj denove revenis al Pollando en 1945 jaro, post la dua mondmilito.
De la 14-a jarcento ĝis la 1945 jaro ĝi estis proprietaĵo de la familio Schaffgotsch. La urborajton Sobieszów ricevis la 1-a de januaro 1962 jaro. La 1-a de junio 1976 jaro ĝi estis aligita al Jelenia Góra.
-
Panoramo de Sobieszów el la kastelo Chojnik.
-
Malnova poŝtkarto, malproksime videbla “Gigantmontaro” kaj la monto Neĝulo.
-
Malnova poŝtkarto.
Vidindaĵoj de la kvartalo Sobieszów
[redakti | redakti fonton]- La kristana preĝejo patronata per la „Sankta Marteno”. Sur la monteto staras baroka preĝejo el la 16-a/17-a jarcentoj kun malfrue gotika sonorilturo el la 16-a jarcento kaj kun la sonoriloj el la 17-a jarcento.
- La estinta palaco de familio Schaffgotsch” kiu devenas el la 1705-12 jarojn kaj estis konstruita laŭ baroka stilo. Ĉe la palaco troviĝas mastrumaj konstruaĵoj el la 16-a/17-a jarcentoj.
- La kristana preĝejo patronata per la „Plejsankta Koro de Sinjoro Jesuo”. La preĝejo estis konstruita en la 1744 jaro kiel trabfakaĵo kaj antaŭe estis evangelika preĝejo.
- "La Kastelo Chojnik”.
Kvartaloj de Jelenia Góra :
Sobieszów * Cieplice Śląskie-Zdrój * Czarne * Goduszyn * Grabary * Jagniątków * Maciejowa * Strupice * Śródmieście * Zabobrze * Zatorze
Loĝaj kvartaloj de Jelenia Góra:
Orle * Pomorskie * Skowronków * Widok * XX-Lecia * Osiedle Zabobrze I * Osiedle Zabobrze II * Osiedle Zabobrze III * Żeromskiego
,
Bibliografio kaj fontaĵo
[redakti | redakti fonton]- Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Warszawa 1983 (pole)
- Ryszard Chanas, Janusz Czerwiński: Sudety. Przewodnik. Warszawa 1979 (pole)
- http://pl.wikipedia.org/wiki/Sobieszów (pole)
- http://www.sobieszow.pl/ (pole)