Saltu al enhavo

Solidaraj Regionoj kaj Popoloj (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solidaraj Regionoj kaj Popoloj
partio
asocio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1995 vd
Landoj Francio vd
Sidejo Béziers
Ideologio

regionismo

Estro Gustave Alirol (ekde 1995)
Retejo Oficiala retejo
v • d • r

Solidaraj regionoj kaj popoloj (france "Régions et peuples solidaires" aŭ RPS aŭ R&PS) estas federacio de regionismaj aŭ aŭtonomismaj politikaj partioj de Francio. La politikaj partioj, kiuj estas reprezentataj en ĝi disiĝas de centrismo al demokrata socialismo kun ekologiisma sentiveco. Ĝia prezidanto estas Gustave Alirol, de la okcitana partio (RPS-POC).

En junio 1994, breonaj, eŭskaj, korsikaj, alzacaj, savojaj, katalunaj kaj okcitanaj regionismaj partioj prezentis komunan liston por la eŭropaj balotoj. Titolita « Régions et peuples solidaires » (esperante Solidaraj Regionoj kaj Popoloj), ĝi esti kondukita de Max Simeoni. La listo arigis 76 436 voĉojn (0,39 % de la esprimitaj voĉoj). En novembro 1994, tiuj partioj, kunvenintaj en Aix-en-Provence, decidis daŭrigi la dinamikon de tiu listo, krenata politikaj movadoj kun la sama nomo. La konsistiga kongreso okazis en novembro 1995, en Rennes[L 1].

Partioj membroj

[redakti | redakti fonton]

Solidaraj Regionoj kaj Popoloj arigas politikajn movadojn , kiuj reprezentas popolojn, kulturajn kaj lingvajn komunumojn kaj/aŭ historiajn regionajn realaĵojn kaj kiuj estas aktivigitaj, opone al ajna superiĝa aŭ ksenofobia spirito, per la sama idealo de respekto al malplimultoj, pliprofundigo de demokratio, aŭtonomeco, memdecido kaj federismo »[1]. La federacio povas konsisti ankaŭ el asocioj « reprezentantaj neteritoriajn komunumojn »[2]. R&PS plenumas agadojn sur la tuta teritorio de la franca Respubliko[1].

Teritorio aŭ komunumoPartioAkronimoIdeologioMembro ekde
AlzacoUnser Land (Nia lando)-Aŭtonomismo, centrismo2010
BretonioBretona Demokratia Unuiĝo (Union démocratique bretonne)UDBAŭtonomismo, socialdemokratio, demokrata socialismo, ekologiismo1994
Norda KatalunioKatalunia Demokratia KonverĝoCDCAŭtonomismo, centrismo2006
Norda KatalunioEsquerra republicana de Catalunya (Katalunia Respublikana Maldekstro)ERCAŭtonomismo, socialdemokratio?
KorsikoPartio de la Korsika Nacio (Parti de la nation corse)PNCAŭtonomismo, socialdemokratio, ekologio2002
OkcitanioOkcitana Partio (Parti occitan)POCAŭtonomismo, socialdemokratio1994
Nord-EŭskioAbertzaleen batasuna (Unuiĝo de Patriotoj)ABAŭtonomismo, socialdemokratio, ekologio?
Nord-EŭskioEusko alkartasuna (Eŭska Solidareco)EAAŭtonomismo, socialdemokratio1994
Nord-EŭskioEŭska Naciisma PartioEAJ-PNBAŭtonomismo, centrismo1997
SavojoMovado regiono SavojoMRSRegionismo, centrismo1994
Tamazgha Berberio kaj ties diasporoBerberia Monda Kongreso(Congrès mondial amazigh)CMAinternacia neregistara organizaĵo2009

Elstaruloj de R&PS

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Interreto

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Statuts de la fédération Régions et peuples solidaires. Arkivita el la originalo je 2017-07-07. Alirita 2017-08-15 .
  2. ↑ Statuts de la fédération Régions et peuples solidaires. Arkivita el la originalo je 2017-07-07. Alirita 2017-08-15 .

Aneksaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • (2014) L’Union démocratique bretonne, un parti autonomiste dans un État unitaire, ĉapitro Régions et peuples solidaires, un parti pour les périphéries ? (15,5 × 24 cm) (france), Rennes: Presses universitaires de Rennes (PUR), p. 272. Kernalegenn2014. ISBN 978-2-7535-3262-5.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]