Sophia Giustina Dussek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sophia Giustina Dussek
Sophia Corri-Dussek.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1775 (1775-05-01)
en Edinburgo
Morto 30-an de novembro 1830 (1830-11-30) (55-jara)
en Londono
Lingvoj angla
Loĝloko Edinburgo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Domenico Corri
Edz(in)o Jan Ladislav Dusík
Infano Olivia Francisca (Dussek) Buckley
Okupo
Okupo operkantisto • komponistopianisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sophia Giustina DUSSEK (naskita Corri; pli lasta Moralt; la 1-an de majo 1775 en Edinburgo – ĉ. 1831 en Londono) estis skota kantisto, pianisto, harpisto kaj komponisto de itala deveno, tre grava en la muzika panoramo de la 18-a kaj 19-a jarcentoj en Anglio. [1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sophia naskiĝis en familio ligita al muziko. Ŝia patro Domenico Corri (1725-1746) estis kantisto, komponisto, muzikeldonisto, recenzisto kaj instruisto naskita en Italio. Lia dua filino Sophia, estis instruita de li kaj en kantado kaj en pianludado. Li komencis prezenti ŝin kiel infano en publikaj instrumentaj prezentadoj.

Pro ekonomiaj malfacilaĵoj la familio translokiĝis al Londono, kie la instrumenta muziko iom post iom pliampleksigis sian spektantaron kaj la muzikistoj estis multe pli bone pagitaj.

En Londono Sophia havis la okazon studi kantadon kun Luigi Marches, Giuseppe Viganoni kaj Giambattista Cimador kaj fariĝis tre talenta interpretistino. Ŝi sukcese debutis kiel kantistino en la koncertoj de la prestiĝa Johann Peter Salomon (1791) kie Haydn dirigentis de la klaviceno.

Ŝi kantis la ĉefan rolulon en la premiero de la opero “Comala” de Harriet Wainwright (1792), kaj  estis solisto en la Londona premiero de la Rekviemo de John Ashley en Covent Garden (1801).

Sophia ĝuis la kunlaboron de grandaj komponistoj kaj muzikistoj de sia tempo, kiel ekzemple Haydn kun kiu ŝi laboris kune dum multaj okazoj partoprenante en la unua prezentado de “La Ŝtormo” de la propra Haydn. Ŝi ankaŭ ludis grandan rolon en la enkonduko de la muziko de Mozart al Londona muzika scenejo.

En Londono ŝi renkontis Jan Ladislav Dussek (1760-1812) ĵus alveninta el Parizo. Dussek jam famiĝis en la muzika mondo danke al sia brila kariero kiel pianisto. Li moviĝis en prestiĝaj medioj: ludante por la kortego de Katarina la 2-a de Rusio, la Princo Radziwill de PollandoMarie-Antoinette de Francio.

Sophia kaj Dussek enamiĝis kaj geedziĝis en aŭgusto 1792. Ekde tiu momento Sophia komencis studi harpon sub la instruo de la patrino de sia edzo Verónika Stebetova Dussek. Sophia fariĝis tre kompetenta ankaŭ pri tiu instrumento, sumigante ĝin al siaj jam akiritaj kompetentecoj en kantado kaj pianludado. Per tiuj artoj la paro prezentiĝis ludante kune en pluraj kantkoncertoj.

Sofia naskis sian filinon Olivia kaj instruis al ŝi ĉiujn fakojn en kiuj ŝi estis edukita. Olivia ankaŭ fariĝis elstara pianisto, harpisto kaj komponistino sendube heredante la muziktalenton de ambaŭ gepatraj familioj. [Olivia Francisca Dussek Buckley (1799–1847)].

En 1812 Jan Ladislav Dussek mortis kaj Sophia baldaŭ poste edziniĝis kun la violonisto John Alvis Moralt, establante ilian familion en Paddington, kie ili fondis muziklernejon.

La muzikaj publikaĵoj de Sophia estas pluraj sonatoj, rondoj, variaĵoj kaj multaj aranĝoj por piano aŭ harpo. La verko “Sonatoj opus 2” estis publikigitaj en almenaŭ 3 eldonoj en la 1790-aj jaroj fare de la firmao Corri-Dussek en Londono sub la aŭtoreco de Madame Dussek.

Sed esploristoj atentigas ke, kiel okazis en multaj aliaj geedzaj paroj de muzikistoj, verkoj origine komponitaj de virinoj, pro altrudo aŭ la serĉo de pli granda vendo kaj vastiĝo, estis atribuitaj al ŝiaj edzoj. Ekzemple, en la kazo de Sophia Dussek (kiu subskribis siajn verkojn nur kiel Dussek) la fama “Harpsonato en Do minora op. 2” estis neĝuste atribuita al ŝia unua edzo.

Nuntempe, la verkoj komponitaj de Sophia Corri Dussek en la harpa repertuaro estas alte rekonataj kaj aprezataj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 117 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verklisto[redakti | redakti fonton]

Klavaro
  • Sonato por pianoforte (harpsichord) kun violono aŭ fluto, Op. 1 (Londono, ca. 1793)
  • 3 Sonatoj por harpsichord (pianoforte) kun violono, Op. 1 (Parizo)
  • Sonato por pianoforte (Londono, ca. 1805)
Harpo
  • 3 Sonatoj kun Scotoj Aeroj kaj Volvas por la Adagios & Rondos, Op. 2 (Libro I): B-apartamento, G, C negrava (Londono, Corri & Co., 1794)
  • 3 Sonatoj kun Scotoj Aeroj kaj Volvas por la Adagios & Rondos, Op. 2 (Libra II): E-apartamento, F, C (Londono, Corri & Co., 1795)
  • 6 Sonatoj (Sonatinas): C, F, G, B-apartamento, F, E (Londono, 1799), antaŭe atribuita al Jan Ladislav Dussek (Craw d160—d165)
  • Franca aero kun varia (Londono, Chappel & Co., 1820)
  • "C'est l'amour": 3a franca aero kun varia (Londono, Chappel & Co., 1820)
  • Enkonduko kaj Marŝi (Londonon, 1822)
  • Varioj sur "God Save the King" (London, 1822)
  • "La Chasse": Originala rondo (Londono, Chappel & Co., 1824)
  • Almenaŭ 7 preferataj arioj (Londono), kelkaj kun fluto aŭ violono ad libitum
  • aranĝoj
Harpo kaj piano
  • Dueto (London, ca. 1812)
  • Enkonduko kaj Waltz (Londono, 1822)
  • Aranĝoj

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Elektita diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Sophia Giustona Corri: Laboroj por solluda harpo. Inkluzivas ses Sonatojn. Elfarita (sur historia instrumento) de Floraleda Sacchi (Tactus Rekordoj, 2009, TC.772801)
  • Sophia Corri Dussek: Laboroj por solluda harpo. Inkluzivas ses Sonatojn. Elfarita (sur historia instrumento) de Floraleda Sacchi (Amadeus Arte, 2011, AAP11006)
  • Sophia Corri-Dussek: laboroj por harpa & piano. Inkluzivas Pianan sonaton en majoro. Elfarita (sur historiaj instrumentoj) de Floraleda Sacchi kaj Marco Cadario (Amadeus Arte, 2011, AAP11007)
  • Madame et Monsieur Dussek: harpaj sonatoj, sonatinas kaj pecoj elfarita (sur historia instrumento) de Masumi Nagasawa (Etcetera Rekordoj, 2012, KTC 1439)
  • Jan Ladislav Dussek. Duopoj por harpo & pianoforte: laEnkonduko de Sophia & waltz elfaris (sur historiaj instrumentoj) de Masumi Nagasawa & Richard Egarr (Etcetera Rekordoj, 2012, KTC 1436)
  • Dussek, Jan Ladislav & Sophia: Harpaj sonatoj de Kyunghee Kim-Sutre (Sonarti rekordoj, 2013, RT01)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La dato de 1847 kutime donita kiel ŝia mortodato estas fakte tiu de la morto de ŝia dua edzo. Neniu mortatesto por Sofio estas pluekzistanta, dum ekzistas atestilo de 1847 por J. Moralt.