Sophie Menter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sophie Menter
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1846 (1846-07-29)
en Munkeno
Morto 23-an de februaro 1918 (1918-02-23) (71-jaraĝa)
en Stockdorf
Tombo Alter Südfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Familio
Patro Joseph Menter
Edz(in)o David Popper
Okupo
Okupo pianisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • komponisto
vdr

Sophie Menter (la 29an de julio 1846 – la 23an de februaro 1918) estis germana pianisto kaj komponistino rigardita kiel unu el la plej grandaj pianvirtuozoj de ŝia tempo, la 19-a jarcento [1].

En Parizo oni nomis ŝin "la enkarniĝo de Liszt" pro ŝia potenca kaj entuziasma ludstilo. Fakte, ŝi fariĝis la preferata virina studento de Franz Liszt . Ŝi mortis ĉe Stockdorf, proksime al Munkeno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sophie naskiĝis en Munkeno, filino de la violonĉelisto Josef Menter kaj la kantistino Wilhemine (Diepold) Menter.

En la aĝo de 15 jaroj ŝi ludis ‘Koncertpecon’ de Carl Maria von Weber por piano kaj orkestro sub Franz Lachner kiel dirigento. Post ŝiaj unuaj prezentadoj ŝi ludis en Stutgarto, Frankfurto kaj Svislando, kaj poste en pluraj grandurboj de Eŭropo en sukcesaj koncertaj turneoj.

Sophie ricevis veran aklamon ĉe la Gewandhaus en Lepsiko (1867) pro ŝia ludado de la piana muziko de Liszt, kies verkojn ŝi ofte prezentis. Ŝi estis nomumita ĉambra pianisto de la Imperiestro de Aŭstrio (1874); en Anglio ŝi ricevis la titolon de honora membro de la Royal Philharmonic Society (1881); dum kvar jaroj ŝi iĝis pianoinstruisto ĉe la Sankt-Peterburga Konservatorio [2].

Sophie Menter konatiĝis kun Franz Liszt en Vieno (1869), kiam ŝi prezentis lian Mi-bemolan pianokonĉerton, kio fariĝos ŝia plej bonega spektaklo. Li opinis ke ŝi estis "nekomparebla pianisto ... de escepta virtuozeco… pianisto de la plej alta rango." [3] Pro ŝia granda virtuozeco, Liszt konsideris Sofie Menter la idealan interpretiston de siaj kompleksaj komponaĵoj. Li fariĝis ŝia protektanto, kaj Ili ofte donis komunajn koncertojn. Li nomis ŝin "mia nura pianistfilino" proklamante ke "neniu virino povas ludi kiel ŝi." La jam maljuna Franz Liszt iris al Romo (1881) por partopreni koncerton de Sophie Menter, raportante ke ŝia ludado estis "absolute senriproĉa", li favore komparis ŝin kun la tri aŭ kvar plej famaj viraj pianistoj.

Kiel komponistino, Sophie Menter kreis kelkajn allogajn pecojn, inkluzive de Hungaraj Ciganaj Melodioj (Ungarische Zigeunerweisen) por piano kaj orkestro, kiu estis dirigentita de Ĉajkovski, kaj ludita de ŝi mem en Odeso (1893) [4][5]. Ŝi ankaŭ komponis plurajn pianpecojn en brila stilo, ili estis plejparte valsoj, mazurkoj, studoj kaj aliaj mallongaj pecoj.

La kritikisto Walter Nieman priskribis ŝian stilon kiel "miksaĵon de virtuozeco kaj eleganteco; granda kaj plena lisztiana tono; fajra temperamento; vira pezo sur la klavoj; eminenta kompetenteco; en kiu animo, spirito kaj tekniko kunfandiĝas en harmonio kaj unuiĝo.”

Ofte oni asertas ke Sofie Menter estis studento ĉe Liszt, tamen, laŭ skribo de la Dro. Diemut Boehm en la paĝo de la Ŝtata Biblioteko de Bavario (Bayerische Staatsbibliothek) “tio estas malĝusta, ĉar ŝi jam estis kompetenta pianisto kiam ili renkontiĝis.” Ankaŭ Boehm asertas ke “la rilato inter Sophie Menter kaj Liszt ne estis ekskluzive muzika. El ilia rilato ankaŭ estis filino, kiu ĝis nun estis nekonata en muzikologio.” Ĉi sube vi vidos videon de la koncertoj de Sophie Menter ludita de Michael Andreas kiu prezentas sin kiel pranepo de Sophie kaj Liszt: “La Bavara Ŝtata Biblioteko petis min ludi koncerton en Gasteig, Munkeno, memore al mia praavino Sophie Menter, la fama germana pianisto, kaj mia praavo, Franz Liszt.

Surprize ni povas aŭskulti la personan pianludadon de Sophie Menter danke al la tre moderna teknologio de ŝia tempo: la Pianorulaĵo. La invento de la pian-registrilo kaj la pian-reproduktilo, produktas muzikon gravurita en truitaj paperaj ruloj, kiuj estas tre precize kaj fidinde boritaj laŭ noto, tempodaŭro, emfazo de la ludanto sur la klavo, ktp. Grandaj komponistoj kaj interpretistoj de de la malfrua 19-a jarcento kaj la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento estis invititaj por lasi sonajn memoraĵojn en ĉi tiu nova formato. Sophie Menter registris la koncerton Nº 3 de Liszt en Leipzig en 1905 kaj ni povas aŭskulti ĝin sube!

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 181 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rieger, 326.
  2. Rieger, 326.
  3. Fay, Amy. (1886) Music Study in Germany, 9‑a eldono (angle), Chicago: A. C.McClurg & Company, p. 112.
  4. Schonberg, 262–3.
  5. . Sophie Menter. Tchaikovsky Research. Alirita 15 June 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]