Konsilio de Eŭropo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
SieBot (diskuto | kontribuoj) e Robot: Automated text replacement (-{{[Cc]ommons\|Category: +{{projektoj|commonscat=) |
e roboto aldono de: az modifo de: hy, ko, zh |
||
Linio 104: | Linio 104: | ||
[[ar:مجلس أوروبا]] |
[[ar:مجلس أوروبا]] |
||
[[az:Avropa Şurası]] |
|||
[[bg:Съвет на Европа]] |
[[bg:Съвет на Европа]] |
||
[[bn:কাউন্সিল অব ইউরোপ]] |
[[bn:কাউন্সিল অব ইউরোপ]] |
||
Linio 127: | Linio 128: | ||
[[ht:Konsey Ewòp]] |
[[ht:Konsey Ewòp]] |
||
[[hu:Európa Tanács]] |
[[hu:Európa Tanács]] |
||
[[hy: |
[[hy:Եվրոպայի Խորհուրդ]] |
||
[[ia:Consilio de Europa]] |
[[ia:Consilio de Europa]] |
||
[[id:Dewan Eropa]] |
[[id:Dewan Eropa]] |
||
Linio 134: | Linio 135: | ||
[[it:Consiglio d'Europa]] |
[[it:Consiglio d'Europa]] |
||
[[ja:欧州評議会]] |
[[ja:欧州評議会]] |
||
[[ko:유럽 |
[[ko:유럽 평의회]] |
||
[[lb:Europarot]] |
[[lb:Europarot]] |
||
[[li:Raod van Europa]] |
[[li:Raod van Europa]] |
||
Linio 155: | Linio 156: | ||
[[tr:Avrupa Konseyi]] |
[[tr:Avrupa Konseyi]] |
||
[[uk:Рада Європи]] |
[[uk:Рада Європи]] |
||
[[zh:欧洲委员会 |
[[zh:欧洲委员会]] |
Kiel registrite je 20:42, 5 jun. 2009
La Konsilio de Eŭropo estas la internacia organizaĵo de la "Granda Eŭropo", kaj enkalkulas 46 membroŝtatojn (kontraste al 27 en Eŭropa Unio). Ĝin fondis la Londona Statuto la 5-an de majo 1949. Ĝia sidejo estas en Strasburgo, Francio.
Eblaj konfuzoj
Atentu ne konfuzi la Konsilion de Eŭropo kun:
- la Konsilio de Eŭropa Unio, kiu estas politika kaj leĝfara institucio de Eŭropa Unio, kaj kiu konsistas el la membroŝtataj ministroj;
- la Eŭropa Konsilio, kiu estas neformala organo de Eŭropa Unio, kaj kiu konsistas el la registarestroj (ŝtatestroj aŭ kabinetestroj) de la membroŝtatoj – ĝi difinas la esencon de la ĝenerala politiko de Eŭropa Unio.
Celoj
La Konsilio de Eŭropo celas:
- Defendi la homajn rajtojn kaj la parlamentan demokration, kaj garantii la unuaecon de juro;
- Ellabori kontinentskalajn traktatojn por harmoniigi la socialajn kaj jurajn praktikojn de la membroŝtatoj;
- Faciligi la konsciiĝon pri eŭropa identeco surbaze de komunaj valoroj kaj malgraŭ la kulturaj diferencoj.
Organoj
La ĉefaj organoj de la Konsilio de Eŭropo estas:
- Ministrara Komitato: ĝi konsistas el 46 ministroj pri Eksterlandaj Aferoj aŭ el iliaj delegitoj; ĝi estas la decida organo de la organizaĵo;
- Parlamenta Asembleo: ĝi konsistas el 630 membroj (315 plenrajtaj kaj 315 anstataŭaj) devenantaj de la 46 landaj parlamentoj.
- Kongreso de Lokaj kaj Regionaj Povoj: ĝi konsistas el la Ĉambro de Lokaj Povoj kaj la Ĉambro de Regionaj Povoj;
- Ĝenerala Sekretariejo: ĝi konsistas el 1 800 oficistoj.
Traktatoj kaj rekomendoj
La Konsilio de Eŭropo ellaboris 199 traktatojn aŭ konvenciojn pri homaj rajtoj, lukto kontraŭ la organizita krimularo, prevento de torturo, protekto de la datenoj, kultura kunlaboro, ktp... Inter ili estas:
- Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj, subskribita en 1950 kaj ekefikinta en 1953;
- Eŭropa Sociala Ĉarto, subskribita en 1961 kaj ekefikinta en 1966;
- Eŭropa Ĉarto pri Regionaj aŭ Minoritataj Lingvoj, subskribita en 1992.
Krome la Konsilio de Eŭropo alprenis cele al la registaroj rekomendojn, kiuj difinas ĉefprincipojn pri juro, sano, amasinformado, instruado kaj edukado, kulturo, sporto...
Membroŝtatoj
Fondintaj membroŝtatoj
Belgio | Italio |
Britio | Luksemburgo |
Danio | Nederlando |
Francio | Norvegio |
Irlando | Svedio |
Ceteraj, nefondintaj membroŝtatoj
Retaj ligiloj
greke Retejo de la Konsilio de Eŭropo