Bangva arbustosilvio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.3) (robota aldono de: eu:Bradypterus bangwaensis |
e r2.7.2+) (robota modifo de: en:Bangwa Forest Warbler |
||
Linio 37: | Linio 37: | ||
[[Kategorio:Birdoj de Afriko]] |
[[Kategorio:Birdoj de Afriko]] |
||
[[en:Bangwa |
[[en:Bangwa Forest Warbler]] |
||
[[eu:Bradypterus bangwaensis]] |
[[eu:Bradypterus bangwaensis]] |
||
[[fr:Bouscarle du Cameroun]] |
[[fr:Bouscarle du Cameroun]] |
Kiel registrite je 01:18, 20 maj. 2012
La Bangva arbustosilvio (Bradypterus bangwaensis) estas afrotropika specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilvioj aŭ bradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio. Tiu ĉi troviĝas en Kameruno kaj Niĝerio. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj aŭ altaltitudaj arbustaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo pro arbarklarigado, por agrikulturo aŭ brutbredado kaj ankaŭ por lignoproduktado.
Ĝi estas birdo de densa subkreskaĵaro en malgrandaj makuloj de montarbaroj, arbarbordoj, duarangaj arbaroj kaj makiso sub kanopeo de malferma arbaro. Ĝi ĉeestas kutime je 1,600-2,300 m en Niĝerio kaj 1,900-2,950 m en Kameruno. Oni supozas, ke ĝi manĝas etajn senvertebrulojn, ĉegrunde en densa plantaro. Ili nestumas en oktobro al novembro, eventuale ankaŭ en marto al aprilo en Kameruno.
Bradypterus cinnamomeus bangwaensis (Delacour, 1943, Bangwa, nordokcidenta Kameruno) estas foje konsiderata unu specio kaj foje du. Probable estas parto de la superspecio formata de B. cinnamomeus kaj B. barratti; iame konsiderata samspecifa kun la unua kaj foje ankaŭ traktata kiel raso de B. lopezi pro simileco en voĉo, sed diferenciĝas pro habitatoprefero kaj vosta morfologio (finplumoj pli larĝaj, ne mallarĝaj). La kvar specioj formas grupon de similaj afrikaj specioj de arbaroj kaj arbarbordoj. La birdoj de la Monto Oku povus reprezenti distingan rason. La formo priskribita kiel “Bradypterus mariae manengubae” (Monto Manenguba, Kameruno), kvankam teorie apartenanta al B. lopezi, estas probable varianto.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- BirdLife International 2004. Bradypterus bangwaensis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|