Laufen-Uhwiesen: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e robota aldono de: kk:Лауфен-Увизен |
e robota aldono de: uz:Laufen-Uhwiesen |
||
Linio 51: | Linio 51: | ||
[[pt:Laufen-Uhwiesen]] |
[[pt:Laufen-Uhwiesen]] |
||
[[ru:Лауфен-Увизен]] |
[[ru:Лауфен-Увизен]] |
||
[[uz:Laufen-Uhwiesen]] |
|||
[[vo:Laufen-Uhwiesen]] |
[[vo:Laufen-Uhwiesen]] |
||
[[war:Laufen-Uhwiesen]] |
[[war:Laufen-Uhwiesen]] |
Kiel registrite je 16:18, 12 okt. 2012
Laufen-Uhwiesen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Andelfingen |
Koordinatoj | 47° 40′ 16″ N 8° 38′ 13″ O / 47.67111 °N, 8.63694 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 40′ 16″ N 8° 38′ 13″ O / 47.67111 °N, 8.63694 °O (mapo) |
Areo | 6,27 km² |
Alteco | 457 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8248 |
Komunumkodo | 0034 |
Laufen-Uhwiesen estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1509 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo konsistas el la tri municipoj Uhwiesen, Laufen kaj Nohl.
Geografio
Laufen-Uhwiesen situas ĉe la bordo de la rivero Rejno, kies fama akvofalo troviĝas je duona sur la teritorio de la komunumo en la municipo Laufen. La komunumo konsistas el la municipoj Uhwiesen, Laufen kaj Nohl.
Najbaraj komunumoj
La najbaraj komunumoj de Laufen-Uhwiesen estas Benken, Dachsen, Feuerthalen, Flurlingen, Jestetten (Baden-Virtembergo, Germanio), Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo (Kantono Ŝafhaŭzo), Schlatt (Kantono Turgovio) kaj Trüllikon.
Trafiko
Sub la Kastelo Laufen ĉe la Rejn-Akvofalo la komunumo disponas pri haltejo sur la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo al Vinterturo kaj estas per ĝi kaj per poŝtaŭtobuslinoj bone konektita al al Zurika Trafik-Unio. La komunumo ankaŭ havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A4.
Historio
Unua dokumenta mencio de la municipo Laufen datiĝas el la jaro 858 kiel Laufin kaj de Uhwiesen el la jaro 1290. Kiel posedaĵo de la Episkopejo Konstanco la komunumo Laufen-Uhwiesen estis en la jaro 1452 subigita al la regado de la urbo Zuriko. Malfacila epoko estis la okupado far francaj, aŭstraj kaj rusaj trupoj en la militjaro 1799 dum la helveta revolucio.
Vidu ankaŭ
greke Rejn-Akvofalo greke Kastelo Laufen
Eksteraj Ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Laufen-Uhwiesen
- Laufen-Uhwiesen en la Historia Leksikono de Svislando