David McAllister: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
e +Bibliotekoj per AWB
Linio 32: Linio 32:
== Notoj ==
== Notoj ==
<references/>
<references/>
{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Mcallister, David}}
{{Vivtempo|Mcallister, David}}



Kiel registrite je 20:32, 27 feb. 2019

David McAllister en 2013

David James McALLISTER (naskiĝis la 12-an de januaro 1971 en Berlino) estas germana politikisto de la konservativa partio Christlich Demokratische Union Deutschlands. Kiel indikas lia nomo, li havas skotajn familiajn radikojn. Ekde la 1-a de julio 2010 ĝis la 19-a de februaro 2013 li estis ministroprezidanto de la germana federacia lando Malsupra Saksio.

Biografieto

David James McAllister naskiĝis kiel filo de germana patrino kaj de skota patro en Berlino. Li kreskis dulingve kaj en Berlino komence estis ano de brita bazlernejo. Kiel brito kaj germano li oficiale havas du ŝtatanecojn kaj du pasportojn. Li estas la unua ministroprezidanto de germana federacia lando kies gepatroj ne estas nur germandevenaj.

Post kiam lia familio en 1982 al Bad Bederkesa en la distrikto Cuxhaven inter la urboj Bremeno kaj Hamburgo en la nordo de la federacia lando, li en 1989 finis la gimnazion per abitura ekzameno. Post la deviga soldata servo, li inter 1991 kaj 1996 studis juron en la universitato de Hanovro. Post du jaroj da profesia praktikumo li en 1998 finis la duan ŝtatan ekzamenon pri juro kaj de tiam laboras kiel advokato.

Ekde aŭgusto 2003 David McAllister estas edzo de Dunja McAllister, naskonomo Kolleck. La familio havas du filinojn kaj loĝas en Bad Bederkesa.

Partianeco

Inter la jaroj 1991 kaj 1994 li estis distrikta prezidanto de la junula branĉo de la partio CDU. En 1996 li elektiĝis membro de la distrikta kaj en 1998 membro de la landa parlamento. En 2001 kaj 2002 li estis urbestro de Bad Bederkesa, kaj de aŭgusto 2002 ĝis aŭgusto 2003 li estis ĝenerala sekretario de la landa partio CDU en Malsupra Saksio.

En kongreso de la landa partio en Celle junie 2008 li elektiĝis partiestro de la landa partio CDU en Malsupra Saksio, kiel posteulo de la politikisto Christian Wulff, ministroprezidanto de Malsupra Saksio. Post la elekto de Christian Wulff kiel prezidanto de Germanio, David McAllister la 1-an de julio 2010 en la landa parlamento elektiĝis nova ministroprezidanto de la federacia lando.[1]

Antaŭe:Ministroprezidanto de Malsupra SaksioPoste:
Christian Wulff20102013Stephan Weil

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. McAllister elektiĝis ministroprezidanto de Malsupra Saksio – retejo NDR (germane)