Stephan Weil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stephan Weil en 2013

Stephan WEIL [ŝtefan vajl] (naskiĝis la 15-an de decembro 1958(nun 1958-12-15) en Hamburgo, do nun 58-jara) estas germana juristo kaj politikisto. Lia partio estas la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). Ekde la 19-a de februaro 2013 li estas ministroprezidanto de la federacia lando Malsupra Saksio. Ekde la 1-a de novembro 2013 li estas prezidanto de la Federacia Konsilio de Germanio. De 2006 ĝis 2013 li estis ĉefurbestro de Hanovro, la ĉefurbo de Malsupra Saksio. En tiu urbo li vivas ekde la jaro 1965, do ekde la 7-a vivjaro. Ekde la 20-a de januaro 2012 li estas la federacilanda prezidanto de la socialdemokrata partio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: ministroprezidanto de Malsupra Saksio Poste: Coat of arms of Lower Saxony.svg
David McAllister 2013 – nun