Pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pinus
arbara pino
arbara pino
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Pino Pinus
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Alois Kirnig

La pino estas genro (Pinus L. el pinacoj) de monoikaj pinglarboj kun ŝosetoj (ne okulfrapaj, sur mallongaj ŝosoj) portantaj faskon el 2-5 cm longaj pingloj, kun masklaj floroj grupe ĉe la bazo de la ŝosoj, la femalaj en la fino de la ŝosoj, je maturiĝo en la dua jaro fariĝantaj lignecaj strobiloj. Ĝi estas ĉiamverda konifero.

Utileco[redakti | redakti fonton]

Pluraj specioj de pinoj estas konsiderataj ĉarpentaĵaj kaj meblaj arboj.

  • cembra pino = cembro kreskas ĝis 3000 m en Europo. Ĝi havas kvinopajn pinglojn. La defalontaj strobiloj disfalas nur post 3 jaroj, kiam elfalas el ĝi la gustaj semoj.
  • monta pino: Arbedeca arbo (P. mugo Turra, sin. P. montana Mill.) ofte kun kuŝanta trunko, kun duopaj, 3–6 cm longaj, brile malhele verdaj pingloj, kun brunaj, rondecaj burĝonoj kaj brunaj, horizontale elstarantaj konusoj; kulturebla en nutromalriĉa grundo kaj tial plantata en erikejoj, dunoj, ks sablaj lokoj. Ĝi altas 3,5 m kaj havas longajn ovoformajn strobilojn je 2–5 cm grandaj.
  • nigra pino. Alta pinoarbo (P. nigra Arnold, sin. P. laricio Poir. var. austriaca) kun 8–15 cm longaj, rigidaj duopaj pingloj kaj kun blankaj, pintaj burĝonoj; ŝatata parkarbo. La trunkoŝelo estas griznigra.
  • arbara pino (P. sylvestris L.) Alta pinoarbo kun duopaj, 3–6 cm longaj, bluverdaj, delikate striaj pingloj, pintaj, brunaj burĝonoj k pendantaj, pedunklaj konusoj; grava forstarbo por nutromalriĉaj grundoj, ĉarpente ekspluatata. Oni deprenas kelkfoje ties rezinon. La trunkoŝelo estas rustoruĝa.
  • vejmuta pino = Blanka pino (evitinda laŭ PIV). Rektatrunka, eleganta pino (P. strobus L.) kun glata ŝelo, kvinopaj pingloj, 15 cm longaj alenformaj, pendantaj konusoj; ŝatata parkarbo.

Specioj[redakti | redakti fonton]

  • Pinus albicaulis
  • Pinus amamiana
  • Pinus apulcensis
  • Pinus aristata - arista pino kreskas en la 3000-metraj regionoj de la kalifornia Sierra Nevada, Usono. Individuoj de tiu ĉi pino apartenas al la plej malnovaj arboj en la mondo (ili aĝas kelkfoje pli ol 4000 jarojn).
  • Pinus arizonica
  • Pinus armandii
  • Pinus attenuata
  • Pinus ayacahuite
  • Pinus banksiana - Banks-pino
  • Pinus bhutanica
  • Pinus brutia - Malgrandazia pino
  • Pinus bungeana
  • Pinus canariensis - Kanaria pino
  • Pinus caribaea - Kariba pino
  • Pinus cembra - Cembro
  • Pinus cembroides
  • Pinus chiapensis
  • Pinus chihuahuana
  • Pinus clausa - Sablopino
  • Pinus contorta - Tordopino
  • Pinus cooperi
  • Pinus coulteri
  • Pinus cubensis
  • Pinus culminicola
  • Pinus dalatensis
  • Pinus densata
  • Pinus densiflora
  • Pinus devoniana
  • Pinus durangensis
  • Pinus echinata
  • Pinus elliottii - Eliot-pino
  • Pinus engelmannii
  • Pinus flexilis
  • Pinus gerardiana
  • Pinus glabra
  • Pinus gordionana
  • Pinus greggii
  • Pinus halepensis - Halepa pino kreskas ĉirkaŭ la tuta Mediteranea regiono, sur la ŝtonozaj marbordaj arbaraj deklivoj. Ĝi estas dupingla, la pingloj estas helverdaj, elastaj, maldikaj kaj longaj 6–15 cm. Ties rezinon oni uzas en Grekio por aromigi vinojn.
  • Pinus hartwegii
  • Pinus heldreichii - Balkana pino
  • Pinus herrerae
  • Pinus hondurensis
  • Pinus hwangshanensis
  • Pinus jaliscana
  • Pinus jeffreyi
  • Pinus johannis
  • Pinus kesiya - Ĥasi-pino
  • Pinus koraiensis
  • Pinus krempfii
  • Pinus lambertiana
  • Pinus latteri - Tenaserima pino
  • Pinus lawsonii
  • Pinus leiophylla - Glatafolia pino
  • Pinus longaeva
  • Pinus luchuensis
  • Pinus lumholtzii
  • Pinus massoniana - Mason-pino
  • Pinus maximartinezii
  • Pinus maximinoi
  • Pinus merkusii - Merkus-pino
  • Pinus monophylla - Unufolia pino
  • Pinus montezumae
  • Pinus monticola - Arĝenta pino
  • Pinus morrisonicola
  • Pinus mugo - Monta pino
  • Pinus muricata
  • Pinus nelsonii
  • Pinus nigra - Nigra pino
  • Pinus occidentalis - Hispaniola pino
  • Pinus oocarpa
  • Pinus orizabensis
  • Pinus palustris - Longfolia pino
  • Pinus parviflora
  • Pinus patula
  • Pinus peuce
  • Pinus pinaster - Pinastro estas praloĝanto de la okcidenta mediteraneo kaj sud-atlantikaj marbordoj. Ĝi estas dupingla, la pingloj longas 10-25 cm, la maturiĝintaj strobiloj 10-22 cm. La strobiloj restas dum multaj jaroj sur la arbo. El la ligno oni elĉerpas rezinon.
  • Pinus pinceana
  • Pinus pinea - Pinio
  • Pinus ponderosa - Ponderosa pino
  • Pinus praetermissa
  • Pinus pringlei
  • Pinus pseudostrobus
  • Pinus pumila - Siberia nana pino
  • Pinus pungens
  • Pinus quadrifolia
  • Pinus radiata - Kalifornia pino
  • Pinus reflexa
  • Pinus remota
  • Pinus resinosaAmerika ruĝa pino
  • Pinus rigida - Rigida pino
  • Pinus roxburghii - Roksburg-pino
  • Pinus rzedowskii
  • Pinus sabineana
  • Pinus serotina
  • Pinus sibirica - Siberia pino
  • Pinus squamata
  • Pinus stankewiczii
  • Pinus stormiae
  • Pinus strobiformis
  • Pinus strobus
  • Pinus sylvestris - Arbara pino
  • Pinus tabuliformis
  • Pinus taeda - Torĉpino
  • Pinus taiwanensis
  • Pinus tecunumanii
  • Pinus teocote
  • Pinus thunbergii
  • Pinus torreyana
  • Pinus tropicalis - Tropika pino
  • Pinus uyematsui
  • Pinus veitchii
  • Pinus virginiana
  • Pinus wallichiana - Valiĥ-pino
  • Pinus wangii
  • Pinus yunnanensis - Junana pino

Folioj[redakti | redakti fonton]

La folioj de pinoj estas de kvar tipoj:

  • Semofolioj
  • Junaj folioj
  • Skvamaj folioj
  • Pinpingloj aŭ maturaj folioj, kiuj estas verdaj kaj arigitaj en bukedoj de 1 al 6 folioj pingloformaj, kiuj daŭras el 1,5 jaroj al 40 depende de la specio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]