Unufolia pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pinus monophylla
Pinus monophylla tree.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Ordo: Koniferaloj Coniferales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Subfamilio: Pinoideae
Genro: Pino Pinus
Specio: P. monophylla
Pinus monophylla, unufolia pino
TORR. & FRÉM.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La unufolia pino (Pinus monophylla) estas plantospecio el la genro de la Pinoj (Pinus) el la familio de la Pinacoj (Pinaceae). Kiel sola pino, ĝi havas mallongajn ŝosojn kun nur po unu pinglo. Arboj en aĝo de pli ol 300 jaroj ne estas raraĵoj. La plej alta aĝo povas esti pli ol 600 jaroj.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

branĉeto kun pingloj
maskla strobilo
matura strobilo
semoj

Habito[redakti | redakti fonton]

La unufolia pino kreskas relative malrapide, kaj ĝi atingas kreskoalton de 6 ĝis 12 metroj kaj trunkan diametron de 30 ĝis 50 centimetroj. La jara altokresko de la juna arbo estas nur 5 centimetroj. Du metrojn alta kaj 60  jaroj ne estas raraĵo. Unu el la plej altaj individuoj havas altecon de 16 metroj.[1] La meza jara kresko de la diametro estas preskaŭ 1 ĝis 5 milimetroj. La trunko estas ofte dufoje aŭ trifoje disbranĉitaj. La arbokrono estas en la junaĝo piramidforma, ĝi fariĝas poste pli ronda kaj maldensa. [2]

Pingloj[redakti | redakti fonton]

Karakteriza kaj nomdona por la specio estas la nur kun unu folio ekipata mallongŝoso; malofte ekzistas dupinglaj faskoj. La unufolia pino estas, do tre facila rekonebla; ĉe la aliaj pinoj kreskas sur la mallongŝosoj du, tri aŭ kvin pingloj. La pingloj longas inter 2,5 kaj 6 cm kaj larĝas 1,6 ĝis 2,3 mm. Ili estas fortaj kaj akre pintaj kaj rezinhavaj. Ili havas 2 ĝis 7 rezinajn kanaletojn. La pingloj restas kvin jaroj ĉe la arbo.[2]

Floroj, strobiloj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La unufolia pino estas (monoika) kaj fariĝas nur ekde 35 jaroj fekunda. Ĝi atingas sian maksiman strobil-produktadon nur ekde la aĝo de 100 jaroj. En malfrua printempo aperas la unuaj; kiuj estas ruĝecaj kaj la inaj estas verdaj. La polenigado okazas en la malfrua junio. Inter polenigado kaj maturiĝo de la semoj pasas du vegetaj periodoj. Kreskado kaj evoluado de la strobiloj okazas en la unua somero tre malrapide. La neflugilhavaj semoj estas brile ruĝecbrunaj. La maturaj brunaj semoj longas 10 ĝis 22 mm. Ili estas manĝeblaj. La milgrajna maso estas 408 gramoj.[3]

Kromosomnombro[redakti | redakti fonton]

La kromosomnombro estas 2n = 24.

Ritidomo[redakti | redakti fonton]

La ritidomo havas kiel juna arbo helgrizan koloron kun glata kaj skvameca surfaco. Ĝi ricevas en la aĝo fendojn. La koloro de la skvamoj estas malhelbruna ĝis malhelruĝa.[4] La branĉetoj estas komence harkovritaj.[2]

Radika sistemo[redakti | redakti fonton]

La specio havas mallongajn pivotradikojn. La arbo havas multajn fajnradikojn. Longaj flankradikoj povas havi longecon de la triobla arbo. La ĝermanto kreskas ĝis 15 cm dum la unuaj 10 tagoj.[1] Kiel mikorizo-partnero oni nur konas Cenococcum geophilum.[4]

Ligno[redakti | redakti fonton]

La malbrila flavebruna durameno estas ĉirkaŭita de blanka alburno. La ligno de la unufolia pino estas mola kaj rezinriĉa. Ĝi estas pli malmola ol la ligno de la Pinus ponderosa).

Disvastigejo kaj kreskejo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa disvastigejo de la unufolia pino situas en Nevado, en la okcidenta Utaho respektive orienta kaj suda Kalifornio. Malgrandaj izolitaj trovejoj estas ankaŭ en la sudoriento de Idaho, en la nordokcidento de Arizono kaj en la meksikia Baja California.[5]

Cefe la arbo kreskas en altecozono de 1.000 ĝis 2.800 metroj. En la kalifornia Blanka montaro la arbo kreskas ĝis 3.050 metroj .[5] La unufolia pino estas arbo de la fuonarida klimato. Ĝi toleras pli grandan sekecon ol la aliaj pinoj. La precipitaĵo inter 200 ĝis 460 mm estas vintra neĝo. En la somero ekzistas varmegaj kaj sekaj kondiĉoj, la aerhumideco estas malalta.

Malsanoj kaj damaĝuloj[redakti | redakti fonton]

La pinglomakulan malsanon kaŭzas la fungo Bifusella pini. La rustofungo Cronartium occidentale kaŭzas ŝveliĝojn ĉe branĉetoj kaj branĉoj. La fungo Verticicladiella wagenerii estas parazito de la radikoj, kiu ofte aperas en la montaro San Bernardino. La fungoj Fomitopsis pinicola, Phaeolus schweinitzii kaj Phellinus pini atakas la lignon de la unufolia pino. [6]

Uzado[redakti | redakti fonton]

Pro la nerekta kresko la unufolia pino apenaŭ taŭgas kiel utila ligno. Tial la ligno estas uzata precipe kiel brulligno.[7]

La semoj estas manĝeblaj.[6]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unufolia pino apartenas ene de la genro Pino (Pinus) al la sekcio Parrya kaj la subsekcio Cembroides. Pro la vasta regiono, kie la arbo kreskas ekzistas granda vario en la genetiko.

La specio estas de longe konsiderata kiel variaĵo de la Pinus cembroides.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ oni distingas tri subspeciojn.

  • Pinus monophylla subsp. californiarum (D.K. Bailey) Zavarin ekzistas en Kalifornio kaj Baja California.
  • Pinus monophylla subsp. fallax (Little) Zavarin hejmiĝas en Arizono, en la sudokcidento de Utaho kaj Nov-Meksiko kaj Mogollan Rim.
  • Pinus monophylla subsp. monophylla hejmiĝas en Nevado, en la sudoriento de Idaho, en la orienta kaj suda Kalifornio, en Baja California kaj en la nordokcidenta Arizono.

Hibridoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas en la limregionoj naturaj hibridoj kun Pinus edulis, Pinus quadrifolia kaj Pinus juarezensis .[8]

Sinonimoj[redakti | redakti fonton]

Sinonimoj por Pinus monophylla estas:

  • Caryopitys monophylla (Torrey & Frémont) Rydberg
  • Pinus californiarum D.K. Bailey
  • Pinus cembroides Zucc. var. monophylla (Torrey & Frémont) Voss

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Schütt, Weisgerber, Schuck, Lang, Stimm, Roloff: Lexikon der Nadelbäume.Nikol, Hamburg. 2004. ISBN=3-933203-80-5 paĝoj 441–448}}
  • Jost Fitschen: Gehölzflora. Quelle&Meyer-Verlag, Wiebelsheim 2002, ISBN 3-494-01268-7.
  • David More, John White: Die Kosmos Enzyklopädie der Bäume. Kosmos-Verlag, Stuttgart 2005, ISBN 3-440-09905-9.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Schütt, Weisgerber, Schuck, Lang, Stimm, Roloff: Lexikon der Nadelbäume. Nikol, Hamburg 2008, ISBN 3-933203-80-5, S. 446–447.
  2. 2,0 2,1 2,2 Schütt, Weisgerber, Schuck, Lang, Stimm, Roloff :Lexikon der Nadelbäume.Niko. Hamburg. 2008. ISBN=3-933203-80-5. Paĝo 443
  3. Schütt, Weisgerber, Schuck, Lang, Stimm, Roloff:Lexikon der Nadelbäume.Nikol.Hamburg. 2008. ISBN=3-933203-80-5|, paĝoj 443–444
  4. 4,0 4,1 Schütt, Weisgerber, Schuck, Lang, Stimm, Roloff: Lexikon der Nadelbäume. Nikol. Hamburg. 2008. ISBN=3-933203-80-5. Paĝo 444}}
  5. 5,0 5,1 Schütt, Weisgerber, Schuck, Lang, Stimm, Roloff: Lexikon der Nadelbäume. Nikol. Hamburg. 2008 . ISBN=3-933203-80-5. Paĝo 442
  6. 6,0 6,1 Schütt, Weisgerber, Schuck, Lang, Stimm, Roloff: Lexikon der Nadelbäume. Nikol. Hamburg. 2008. ISBN=3-933203-80-5. Paĝoj 446–447
  7. Schütt, Weisgerber, Schuck, Lang, Stimm, Roloff: Lexikon der Nadelbäume. Nikol. Hamburg. 2008.ISBN 3-933203-80-5. Paĝoj 446-447
  8. Schütt, Weisgerber, Schuck, Lang, Stimm, Roloff: Lexikon der Nadelbäume. Nikol. Hamburg. 2008. ISBN=3-933203-80-5, paĝo 445}}

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]