Roksburg-pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Roksburg-pino

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Pinus roxburghii
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Roksburg-pino (Pinus roxburghii) nomita laŭ William Roxburgh [viljam roksburg] , estas arbospecio indiĝena en Himalajo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La arealo etendiĝas ekde norda Pakistano, tra norda Barato (Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Panĝabo, Himaĉal-Pradeŝo, Uttarakhand, Sikimo) kaj Nepalo ĝis Butano. Ĝi ĝenerale troviĝas je pli malaltaj altitudoj ol aliaj pinoj en Himalajo, ekde 500-2000 m, okaze ĝis 2 300 metrojn. La aliaj himalajaj pinoj estas Valiĥ-pino (Pinus wallichiana), butana pino (Pinus bhutanica), ĝerard-pino (Pinus gerardiana), kaj sikanga pino (Pinus densata).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas granda arbo kiu atingas altecon de 30-50 m kun trunkodiametro ĝis 2 m, tre malofte ĝis 3 m. La arboŝelo estas ruĝ-bruna, dika kaj profunde kanelita je la bazo de la trunko, pli maldika kaj skavama je la supra arbokrono. La folioj estas pinglaj, triope je faskoj, tre maldikaj, 20-35 cm longaj, kaj klare flavece verdaj.

La strobiloj estas ovale konusaj, 12-24 cm longaj kaj 5-8 cm larĝaj je la bazo kiam fermitaj, unue verdaj, maturiĝante brilante maron-brunaj kiam havante la aĝon de 24 monatoj. Ili malrapide malfermiĝas proksimume dum la sekvonta jaro, post varmigado per forsta incendio, por malteni la semojn. Tiuj ĉi longas 8-9 mm, kun flugilo de 40 mm, kaj estas vente dissemitaj.

Tiu orientalisa specio estas proksime parenca al la kanaria pino (Pinus canariensis), la malgrandazia pino (Pinus brutia) kaj la pinastro (Pinus pinaster), kiuj ĉiuj samhavas multajn karakterizojn. Ĝi estas relative nevariigebla specio, kun konstanta morfologio tra la tuta arealo.

Kutime, la akumuliĝinta pingloj-tapiŝo sur la arbara grundo sub tiuj arboj malebligas kreskadon de multaj komunaj plantoj kaj arboj. Tamen, kelkaj specioj toleras tian vivmedion inkluzive rododendroj, Quercus incana, Quercus leucotrichophora, kaj erikacaj arboj. La kialo de ilia ĉeesto eble estas la relativa rezistokapablo de tiuj ĉi specioj kontraŭ forsta incendio kaŭze de la dika arboŝelo.

La raŭpoj de la noktpapilio Batrachedra silvatica ne havus aliajn nutraĵplantojn ol roksburg-pinon.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Roksburg-pino en Kolkata, Okcident-Bengalo, Barato

La Roksburg-pino sufiĉe grandskale estas plantata por produktado de konstruligno en sia hejma arealo, estante unu el la plej gravaj forstmastrumadaj arboj en nordaj Pakistano, Barato kaj Nepalo. Ĝi ankaŭ okaze estas uzata kiel ornama arbo, plantata en ĝardenoj kaj parkoj en varmegaj sekaj areoj, kie sia toleremo kontraŭ varmo kaj trosekeco estas aprezita. Oni ankaŭ komerce eltiras rezinon el la Roksburg-pino. Post distilado la rezino produktas esencan oleon, komune konata kiel terebinto, kaj nevolatilan kolofonon. La proporcio de kolofono kaj terebinto ĉe la Roksburg-pino respektive estas 75% kaj 22% kun perdoj de 3%.

La terebinto ĉefe estas uzata kiel solvilo en farmaciaj preparaĵoj, parfumoindustrio, en fabrikado de sinteza pin-oleo, desinfektiloj kaj insekticidoj. Ĝi estas unu el la plej gravaj bazaj krudmaterialoj por la sintezo de terpenaj kemiaj kombinaĵoj kiuj estas uzataj en larĝa variado de industrioj kiaj alfiksiloj, papero kaj kaŭĉuko, k.t.p.. Roksburg-pina kolofono utilas en industrioj pri papero, sapo, kosmetikaĵoj, farbo, verniso, kaŭĉuo kaj brilpurigiloj. Krom tiuj, aliaj uzadoj inkluzivas fabrikado de linoleumo, eksplodaĵoj, insekticidoj kaj desinfektiloj, kiel fluo en lutado, en bierfarado. Nuntempe, Barato importas rezinon kiu havas pli altan kvaliton kaj estas pli malmultekosta ol la enlanda. Kvalito de rezino dependas de la pinena enhavo. Importita rezino entenas 75-95% da pinenoj, dum roksburg-pina rezino nur ĉirkaŭ 25%.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]