Uzanto-Diskuto:Roberto: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Metropolo x Aglomeraĵo
Linio 221: Linio 221:


Saluton Roberto ! Mi petas vin por helpo: en la "multlingvaj bonvenaj frazoj" en la centra Diskutejo de la esperanta Vikipedio mi trovis multajn mistradukitajn frazojn. Mi korektis nun la germanan, francan, italan kaj hispanan frazojn, kaj mi vidas ke ankaŭ la portugala frazo estas nekorekta, sed mi ne parolas la portugalan kaj mi ne povas korekti ĝin. La nuna portugala frazo diras, ke "Bem-vindos ... ! Se vi volas komenci novan temon, kliku ĉi-tien", sed tio estas tute nekorekta. La korekta teksto devas esti: "Bem-vindos ... ! Se vi ne parolas Esperanton kaj volas lasi mesaĝon en la portugala, kliku ĉi-tien" ! Ĉu vi povas korekti la portugalan frazon tiucele ? [[Ŝablono:DiskutejoMultlingvaBonveno]] --[[Vikipediisto:Allgaeuer|Allgaeuer]] 23:57, 31. Mar 2007 (UTC)
Saluton Roberto ! Mi petas vin por helpo: en la "multlingvaj bonvenaj frazoj" en la centra Diskutejo de la esperanta Vikipedio mi trovis multajn mistradukitajn frazojn. Mi korektis nun la germanan, francan, italan kaj hispanan frazojn, kaj mi vidas ke ankaŭ la portugala frazo estas nekorekta, sed mi ne parolas la portugalan kaj mi ne povas korekti ĝin. La nuna portugala frazo diras, ke "Bem-vindos ... ! Se vi volas komenci novan temon, kliku ĉi-tien", sed tio estas tute nekorekta. La korekta teksto devas esti: "Bem-vindos ... ! Se vi ne parolas Esperanton kaj volas lasi mesaĝon en la portugala, kliku ĉi-tien" ! Ĉu vi povas korekti la portugalan frazon tiucele ? [[Ŝablono:DiskutejoMultlingvaBonveno]] --[[Vikipediisto:Allgaeuer|Allgaeuer]] 23:57, 31. Mar 2007 (UTC)

== Metropolo x Aglomeraĵo ==

Roberto,

Ei busquei na época se existia a palavra "metropolo". Até tem um ĝermo por aqui...

http://eo.wikipedia.org/wiki/Metropolo

O fato é que metropolo e aglomeraĵo têm significados diferentes. Eu ainda acredito que metropolo esteja mais próximo do que eu quis dizer.

[[Vikipediisto:Golbery|Golbery [Goŭberi']]] 12:35, 19. Maj 2007 (UTC)

Kiel registrite je 12:35, 19 maj. 2007

Nia diligenta
kaj afabla
kunlaboranto
Roberto
meritas la premion
Ora urso
Ora Urso
sen kemiaj aldonaĵoj
pro valoraj kontribuoj
en fidela servo
por nia vikipedio.
subskr. Mo


Medeiros e Albuquerque

Medeiros e Albuquerque (1867-1934), brazila verkisto.

José Joaquim de Campos da Costa de Medeiros e Albuquerque [Ĵo'ze Ĵoa'kim de Kampos da Kosta de Medejros e Aŭbukerke] (naskiĝis en 4-a de septembro, 1867, en Recifo, kaj mortis en 9-a de junio, 1934, en Rio-de-Ĵanejro) estis ĵurnalisto, profesoro, politikisto, poeto, rakontisto, teatra verkisto, romanisto, oratoro, eseisto kaj memorlibristo el Brazilo. Li estas fondinto de Seĝo 22 de Brazila Beletristika Akademio, kies patrono estas José Bonifácio de Andrada e Silva, la Junulo. Respublikano, Medeiros e Albuquerque verkis la "Hino à Proclamação da República" (musikigita fare de Leopoldo Augusto Miguez), grava brazila glorkanto. Sindona esperantisto, artikis por doni dekrete al Esperanto la kondiĉo de "klara lingvo por telegrafo" (20 jaroj antaŭ la Internacia Telegrafa Unio). En gazetaro, li skribis ankaŭ sub la pseŭdonimoj Armando Quevedo, Atásius Noll, J. dos Santos, Max kaj Rifiúfio Singapura.

Roberto, nova artikolo. Estis pli malfacile skribi ĉi tiun tekston. =P Kontrolu ĝin, bonvole, ĉar mi eble eraris pri la prepozicioj. Plue, atentu la frazon "...verkis la 'Hino à Proclamação da República'". Mi ŝatas konservi la originala titolo, sed kiel ni povas uzi la akuzativon?! Ĉu estus "Hino à Proclamação da República"-n??? Ĝis! =) (Mi ankoraŭ opinias ke skribi la daton kaj lokon ĉi tiel estas tre malpraktika kaj malobjektiva...) Fernando Maia Jr. 03:54, 9. Jul 2006 (UTC)
Dankon, Roberto, por la kontrolo. Mi scias malmulte pri la esperantigo de Brazil-portugala fonetiko (verdire, pri la ĝenerala esperantigo... =P), sed mi ŝanĝis tion: ĵoze por ĵoze, ĉu bone? Ĉu "de kampŭs" ne devas esti gluita? Kaj ĉu "dakozta" ja estas kun "z"? Mi kredas viajn ŝangojn; mim demandas nur scivoleme. Poste, mi aldonos aliajn informaĵojn en la artikolo Medeiros e Albuquerque. (Pro la rusoj, ni povas fari la fratartikolon José Joaquim de Campos da Costa de Medeiros e Alburque, =P, sed ĝi ne devas esti la ĉefartikolo! Mi ja volas vidi kiam oni fari la artikolon pri Petro, la 1-a kaj la 2-a... Iliaj nomoj estas nenio malgrandaj. =P Fernando Maia Jr. 14:32, 9. Jul 2006 (UTC)

Lukrecio polurinda

saluton Roberto! ĉu vi povus indiki ie, pro kio vi opinias la artikolon "Lukrecio" polurinda? salutas --Sandalifex 16:04, 9. Jul 2006 (UTC)

Saluton kaj dankon pro via respondo. Fakte ja temis nur pri bagatelaĵoj - do: kial vi mem ne tuj "poluris"?? Kiel ajn: Mi ĵus iomete prilaboris la artikolon. Saluton! --Sandalifex 14:17, 13. Jul 2006 (UTC)

Afonso Arinos

(Vi pedis! Mi povas nenion fari. Jen alia nova artikolo, sed ĝi estas pli malgranda. =) Ĉu vi sciis ke ekzistas tri "Afonso Arinos"? Mi ne sciis. Nu, Majstro Roberto, vidu la fonetika parto, ĉefe. Mi ne ŝatas la "ŭ", ĉar se iu esperantisto pronunci "Afonso Arinos" esperante, li sonos kiel brazil-portugallingvo, ĉu ne? Plue, ĉu estas bone Paracatu->Parakatuo? (Tiu ĉi estos la proksima artikolo...))

Afonso Arinos (1868-1916), brazila verkisto.

Afonso Arinos de Melo Franco [afonsŭ arinŭs djmefrankŭ] (naskiĝis en la 1-a de majo, 1868, en Parakatuo, kaj mortis en la 19-a de februaro, 1934, en Barcelono) estis grava brazila regionisma rakontisto, teatra verkisto kaj ĵurnalisto. Li estis la dua okupanto de la Seĝo 40 de Brazila Beletristika Akademio.

En Esperanto

Eksteraj ligiloj

Clalia

Kara Roberto, mi ne vere interesiĝas pri fikcilingvoj, mi nur iom sekvis viajn ĉi-rilatajn artikolojn, same kiel mi preskaŭ ĉiutage sekvas la novajn artikolojn kaj, se necesas, iom lingve korektas ilin. Do, mi jam enrigardis la koncernan retpaĝon pri Clalia kaj konstatis, ke ja temas pri plene ellaborita projekto, kun kiu mi devus okupiĝi pli detale antaŭ ol verki artikoleton pri ĝi. Mi nenion promesas, ĉar momente mi ne havas multe da tempo, sed eble mi revenos al la afero. Amike--Diddi 09:26, 10. Jul 2006 (UTC)

Santos Dumont

Roberto, em português, porque já são 00:30 e eu PRECISO dormir. =) Terminei, por enquanto, o Brazila Beletristika Akademio. Queria colocar mais coisas, mas já criei muitos links vermelhos em diversas partes e artigos e preciso "azular" alguns deles. Depois da BBL (ABL), ia escrever sobre a cidade de Paracatu (onde nasceu Afonso Arinos). Aliás, mudei de Parakatuo para Paracatu. Esqueci que este nome a gente não precisa esperantizar. Ok, mas antes disso, por curiosidade, vi que o link do Santos Dumont na ABL tava azul. Trata-se, na verdade, da cidade mineira. Já movi o artigo para Santos Dumont (urbo). Agora, quero colocar em Santos Dumont um artigo sobre a pessoa. Já esbocei e concluí o seguinte, mas estou com algumas dúvidas (estão em negrito). Veja (vou mudar a foto depois para aquela mais famosa; embora estoutra esteja bem bonita):


Santos Dumont (1873-1932), inventisto de aviadilo.

Alberto Santos Dumont [aŭberto santŭz dumon] (naskiĝis en la 20-a de julio, 1873, en Santa Luzia do Rio das Velhas (hodiaŭ Santos Dumont), kaj mortis en la 23-a de julio, 1932, en Guarujá, San-Paŭlo, Brazilo) estis inĝeniero kaj la inventisto de aviadilo. Pro liaj faroj, la Aera Klubo de Parizo donis al li diversajn honoraĵojn, inkluzive inaŭguris monumenton en Saint Cloud, kiu reprezentas la legenda Ikaro en bronza statuo. Li skribis kelkajn verkojn, el ili Dans l’Air (1904) kaj O que eu vi, o que nós veremos ("Kion mi vidis, kion ni vidos, 1918), kaj lia plej fama inventaĵo estas 14-Bis. Li estas konsiderata la dua okupanto de la Seĝo 38 de la Brazila Beletristika Akademio, apesar de não ter chegado a tomar posse. Santos Dumont memmortigis aos 59 anos de idade, profunde traumatizado, ao que se presume, com o uso de aviões nos sangüinários conflitos do movimento revolucionário irrompido a 9 de julho de 1932, nos estados brasileiros de São Paulo e Mato Grosso.

Ah, uma coisinha rápida. Vi que mudaram (duas vezes!) o Medeiros e Albuquerque. Não fui eu, viu? =P Fernando Maia Jr. 03:36, 13. Jul 2006 (UTC)

Forbaro de forviŝinto

la sola kontribuo de 84.152.30.218 estas unufoja fiforviŝo de la paĝo pri Hallon. Ĉu forbari la IP-on nur pro tio ? Vi jam restarigis la fuŝitan paĝon ... pri kio plendi ? Arno Lagrange  14:04, 14. Jul 2006 (UTC)

malvarmsanga jes mi estas. ĉu ironiema ? mi ŝatas konservi bonan humoron kaj ke regu bona etoso Arno Lagrange  05:41, 15. Jul 2006 (UTC)

Filologio

Kara Roberto,

mi kun intereso legis la artikolon pri filologio, al kiu vi ŝajne multon kontribuis. Bedaŭrinde mi estas malfakulo (laiko) pri tiu fako kaj ne trovis tion, kion vi "sentis erara".

Mi faris kelkajn stilajn polurojn, kiuj eble igas la artikolon pli facile legebla; sed ne temis pri "eraroj".

Bonan sukceson en via plano pri KDLS!

Umberto 14:04, 16. Jul 2006 (UTC)

Filologio

Post tralego de la koncerna artikolo mi nur povas diri jenon: Lingve la artikolo estas pli-malpli en ordo, enestas nur kelkaj etaj malglataĵoj, kiujn mi neglektis. Alia demando estas tiu pri la difino/koncepto de la nocio filologio. Pri tio oni certe povus diskuti/disputi, sed ekzistas ja diversaj skoloj, kiuj kreis diversajn konceptojn. Tio jam komenciĝas per la demando, ĉu filologio estas nur lingvo- kaj literaturscienco aŭ ĉu ĝi esploru ankaŭ la koncernajn kulturojn. Sed pri tio mi ne volas diskuti, ĉar mi ne estas sufiĉe sperta ĉi-kampe. Amike--Diddi 07:05, 17. Jul 2006 (UTC)

Planlingvoj

Post (dum) diskuto kun anonimulo mi kunfandis la artikolojn pri planlingvo kaj konstruita lingvo kaj forigis la liston al nova paĝo (Listo de planlingvoj). Vidu Planlingvo aŭ konstruita lingvo ? Arno Lagrange  10:57, 21. Jul 2006 (UTC)

Gjâ-zym-byn

Mi nomumis la artikolon pri mia planlingvo gjâ-zym-byn por forigo, ĉar mi taksas la lingvon ne enciklopedie notinda. Dankon tamen pro via intereso. -- Krome, bonvolu nomi min "Jim". --Jim Henry 15:01, 9. Aŭg 2006 (UTC)

Du novaj etaj artikoloj

Saluton, Roberto! =) Bonvole, vidu poste du artikolon pri verkistoj niaj. Nur legu, por korekti kelkajn erarojn. Estas ili: Barbosa Lima Sobrinho kaj Antônio Austregésilo. Pri Barbosa Lima Sobrinho, mi scias, ke li estis grava politikisto nia, sed mi scias malmulte pri li. Brakumoj! Fernando Maia Jr. 00:15, 17. Aŭg 2006 (UTC)

Roberto, ĉu tiu bizara moro (skribi la duajn nomojn - sobrenomes! =P - majuskle) ne estis abolita? Ĉu ĝi revenis? Fernando Maia Jr. 04:07, 18. Aŭg 2006 (UTC)

IBGE

Ĉu vi sciias, ĉu jam estas artikolo pri IBGE? Mi serĉis, sed ne trovis. Mi ajne tradukis por la artikolo Touros... Raoni Sousa 15:03, 3. Sep 2006 (UTC)

Pistoleto

Roberto, el kio vi legis la vorton pistoleto kun signifo de "pão francês"? --Raoni Sousa 15:54, 8. Sep 2006 (UTC)

Sciencaj nomoj

Ho, mi tute ne rimarkis, ke tiu nomo estas en la angla, mi eĉ ne sciis, ke homoj tradukas tiujn nomojn al naciaj lingvoj. Dankon pro la averto! Cetere, ankaŭ eblas/os traduki ilin esperanten, ĉu ne? En ReVo estas jam multaj nomoj de sciencaj klasoj... Raoni Sousa 01:17, 13. Sep 2006 (UTC)

Kara Roberto, bonkore legu nian novan artikolon Esperanto sem mestre por plibonigi ĝin. =) Ĝis reskribo. Fernando Maia Jr. 03:34, 14. Sep 2006 (UTC)

Ha, mi ne sciis kiel traduki "índice remissivo", do mi uzis "trovloka indekso"; ĉu ĝi estas malbona? Fernando Maia Jr. 03:42, 14. Sep 2006 (UTC)

Saluton,

vi pravas, ke mi metis redirektigon al la paĝo "poloj", kiu gvidas al "pola lingvo". Kaj vi pravas, ke kompreneble ne temas pri la sama afero. Mi simple trovis, ke provizore paĝoj pri tiom baza vorto kiel "poloj" (aŭ nomo de iuj ajn aliaj popolanoj) pli bone havu redirekton ol esti tute malplenaj - Se iu ekverkas seriozan artikolon (ekzemple pri Rusoj tia ekzistas), aŭtomate forfalas la redirektigo, kaj mi ĝojus pri tiaj seriozaj artikoloj.

Tamen eblas meti redirektigojn de ekzemple la paĝo "poloj" al "pola lingvo" al "Pollando". Laŭ mia konvinko, la unua alternativo pli trafas - kiu estas denaska parolanto de la pola, pli meritas esti nomata polo ol iu ajn posedanto de pollanda pasporto. Eble ne estas multaj "pollandanoj", do loĝantoj de Pollando, kiuj ne estas poloj, sed jam en la najbara lando Germanio loĝas multaj negermanoj, el kiuj tre multaj havas germanian pasporton (ekzemple preskaŭ ĉiuj turkoj en Germanio havas), kaj aliflanke ekzistas signifa nombro de germanoj kiuj loĝas en la mondo ekster Germanio, kaj neniel ĉiuj el ili havas germanan pasporton.

Laŭ PIV, ekzemple litovo estas "ano de la ĉefgento loĝanta en Litovio", ne simple "loĝanto de Litovio" aŭ "posedanto de litova pasporto" (tiu ekzemplo bone taŭgas, ĉar ne ĉiam ekzistis sendependa "Litovio", sed ĉiam ekzistis "litovoj"). Miliono da litovoj loĝas ekster Litovio, preskaŭ kvarono de ĉiuj gentanoj, kaj aliflanke signifa nombro da poloj kaj rusoj loĝas en Litovio, parte kun, parte sen litovia pasporto.

Konsentite: Tute eblas diskuti, ĉu "ano de gento" rilatas al la genta lingvo aŭ ne. Mi simple skizas mian starpunkton. Sed ja vi ĉiukaze pravas pri tio, ke redirektigo de paĝo kiel "poloj" al aŭ la 'pola lingvo' aŭ la 'pola ŝtato' estas provizoraĵo ne daŭre kontentiga.

Sincere, ThomasPusch 18:26, 22. Sep 2006 (UTC)

Nekredeble!

Kontrolu pli bone. Narvalo 19:20, 3. Okt 2006 (UTC)

oviĉ, eviĉ signifas, ke li estas filo de Fedorov. Tiel li skribas Aleksandro la 1-a (ekz. Aleksandro Fedoroviĉ estus la burĝa nomo). Bonvolu ne miksi aliajn lingvojn, vortordojn, gramatikajn regulojn kun Esperanto. Narvalo 19:25, 3. Okt 2006 (UTC)

Nekompreno de la rusa, rusaj lingvokutimoj ne sufiĉas verki alidirektojn.

en:Pyotr III Fyodorovitch provu la anglan


La solvo estas jena: Petro tradukis laŭ la ĉeha, kie aperas la misaj formoj. en la ĉeĥa ekzistas la artikolo cs:Petr III., dum inter la atencintoj,, aperas falsa ligilo. Kontrolu mem. ĉe cs:Seznam obětí atentátů.

Narvalo 19:37, 3. Okt 2006 (UTC)

Arumiano kaj Chamish

Saluton! Mi estas Nelanth. Vi skribis artikoloj kiu parolas de miajn fikcilingvojn "Arumiano" kaj "Chamish". Mi parolas tre malbone la Esperanton, do tio estos kurta. Mi dankas vin pro via intereso pro miajn lingvojn, sed antaŭ erarojn en la artikolojn...(sed tio ne gravas!!...). Mi ne estas franco, mi estas Belgo (sed mia lingvo estas la franco...).

Ne antaŭ influon de la franco en la Chamish (en Esperanton: Ĉamiŝo), fonetike (la Ĉamiŝo similas plu a la Turkon) kaj gramatike (la sintakso estas tre simpla, tiel kiel la ĉinon... "La verboj havas multajn formojn laŭ la konjugacio, iom malsimpla." <- Eraro! La verbojn estas tre regula kaj havas sole du formojn (perfektivo kaj imperfektivo, tiel kiel la arabon).

Ne influon de la franca en la fonetiko de la "Arumiano" ("Arumo" estas plu bona en la Esperanton), mi imitis la alfabeton gaelan kaj hispana, sed tio estas vera ke la konjugacio aruma similas a la konjugacio franca, sed mi ŝanĝos tion baldaŭ!

Ĝis revido kaj dankon pro havi skribita la du artikolojn pro min!

-Nelanth

Kartografio

Roberto, mi metis vin tie. :-) Nunmomente, ĉe la datumo, estos flago de Serĝipo, ĉar arakaĵua flago estas nek en Eo-Vikipedio, nek en Pt-Vikipedio kaj nek en Komunejo (Commons)! Nekredeble...

Mi serĉos tiun flagon por meti ĝin en Komunejo (tiel ĉiuj povos uzi la flagon en ĉiu ajn Vikipedio). Fernando Maia Jr. 03:26, 3. Nov 2006 (UTC)

Saluton, majstro! Nekredeble, mi ne trovis la arakaĵuan flagon ĉe la interreto. Ĉu vi povas provizi vikipedion per tio? :-) Se vi sukcesos preni tiun bildon, sendu al mi per mia retadreso. ( fmaiajr@gmail.com ) Fernando Maia Jr. 01:08, 30. Nov 2006 (UTC)

Frionsko

Hi, I saw you created the page Frionsko, Lusiakio and Inkliŝo. These languages WERE my private conlangs, but I don't use them anymore and no one else knows it (I can't remember the grammar and vocabulary, so only it really is, is a name). Also the e-mail address and the sitename listed are incorrect. I don't know where to put these pages down for deletion so hopefully you'll know what to do with it. :) Servien 14:53, 29. Nov 2006 (UTC)

Traduko : saluton, Mi vidis ke vi kreis la paĝojn Frionsko, Lusiakio kaj Inkliŝo. Tiuj lingvoj ESTIS miaj privataj planlingvoj sed mi ne plu uzas ilin kaj neniu alia scias tion (aŭ konas ĝin / devus esti "ilin") (Mi ne kapablas memori nek la gramatikon nek la vortprovizon, sekve kio vere tio estas estas nur nomo). Ankaŭ la menciitaj retadreso kaj retpaĝaro estas malĝustaj. Mi ne scias kien meti tiujn paĝojn por proponi ties forigon, sekve esperinde vi scios kion fari kun tio :) Servien laŭ traduko de AL @ sed ŝajnas ke la anglalingvaĵo ne estas perfekta.
Ĉu vere vi opinias ke indas tiom peni pri tiaj planlingvoj? Se la aŭtoro mem taksas siajn projektojn konataj de neniu - eĉ ne de si mem-, ili neniel povas esti prezentitaj kiel konkurantoj de espo. La solaj konkurantaj planlingvoj estas tiuj kiuj havas subtenantojn : Ido, Interlingvao, kaj kelkaj novbakitaj projektoj kiuj ĉiuj estas prezentitaj de siaj subtenantoj kiel la lasta mirindaĵo en la mondo. Ĉiflanke indas argumenti pri la supereco de esperanto kiu estas ne nur projekto sed jam ekmaturiĝanta lingvo kies parolantaro kaj kulturo estas nekompareblaj. Unuvorte mi opinias ke la artikoloj devas resti en la vikipedio kun objektivaj informoj kiaj la nula parolantaro kaj la neekzisto de movado. Arno Lagrange  18:36, 30. Nov 2006 (UTC)
(Espereble mi ne trudas al privata konversacio ĉi tie.) Se ilin eĉ ne mencias iu grava ekstera fonto, ŝajne la artikoloj estu forigataj. Ne indas havi artikolon nur pri la malfameco de ties temo. Sok Na Men Sui Lui 00:36, 1. Dec 2006 (UTC)

Romkatolika Kalendaro

Estimata profesoro, kara Roberto,

bonvolu legi la diskutpaĝon de Romkatolika Kalendaro. Dankon! --Albrecht 09:48, 2. Dec 2006 (UTC)

Maniero por krei apartigilojn

Mi skribas por sugesti alian manieron por krei apartigilojn.

Anstataŭ redakti artikolon ĝis apartigilo, kaj krei novan paĝon, mi sugestas unue movi la paĝon, kaj poste redakti la rezultan alidirektilon ĝis apartigilo, jen ekzemplo: [1]

Tiel la paĝa historio restas kun la movita artikolo, anstataŭ kun la apartigilo. Estas tiel pli utile.

Bondezire, Sok Na Men Sui Lui 19:18, 20. Dec 2006 (UTC)

Nova ŝablono: Info Homoj

Saluton, Roberto. Ni havas novan ŝablonon por uzi anstataŭ via tabelo por homoj. Bonvolu vidi {{Info Homoj}}. Ĝi estas tre simpla por utiligi. Ĝuu! -- Yekrats 15:02, 19. Jan 2007 (UTC)

Por homoj rigardantaj dekstren servas ŝablono {{Info Homoj maldekstra}}, dume la ŝablono {{Info Homoj}} estas kreita por homoj rigardantaj maldekstren. Vidu ankaŭ Kategorio:Info ŝablonojn. --Petr Tomasovsky 17:21, 19. Jan 2007 (UTC)

Prezidentoj kaj prezidantoj de Brazilo

Ĉu ne estus pli bone krei artikolon, kie estus nur prezidantoj de Brazilo kaj alian, kie estus nur prezidentoj de Brazilo? Inter tiuj du vortoj (prezidento kaj prezidanto) estas ja certa diferenco, ĉu ne? Ankaŭ fiŝkaptisto povas esti prezidanto de fiŝkaptista organizaĵo, kaj li ne priregas ŝtaton. --Petr Tomasovsky 12:06, 26. Jan 2007 (UTC)

Saluton Roberto, dankon por via demando. Mi fartas nun bone, multe pli bone ol antaŭ du jaroj. Kaj kiel fartas vi? Rilate al la prezidantoj aŭ la prezidentoj de Brazilo mi legis kaj diskuton kaj la paĝon mem. Mi proponis al vi refari la artikolon laŭ funkcioj de la personoj regintaj al Brazilo. Unue, kiuj estis prezidentoj, mi farus kategorion Prezidentoj de Brazilo, tiuj, kiuj estis prezidintoj, estus sub kategorio Prezidintoj de Brazilo. Ambaŭ kategorioj poste ligus al ĉefa kategorio, nome ekz. Estroj de Brazilo. Kiel mi skribis, prezidanto de io ajn povas esti kaj vi kaj mi, kaj ni ambaŭ ne estas estroj de Brazilo, respektive de alia ŝtato. Se ni estus prezidentoj, tio estus io, ĉu? Rimarku ankoraŭ la vorton prezidanto. Tio estas homo, kiu nun estas prezidanta, prezidas, (de verbo prezidi), povas ekzisti ankaŭ prezidinto kaj ankaŭ prezidonto, sed prezidento ne parolas pri tempo. Simile estas studento kaj studanto (studinto, studonto). Do, ĉu ĉiuj personoj estantaj prezidantoj de Brazilo ankoraŭ prezidas? Mi opinias, ke ne. Kion vi opinias pri tio? --Petr Tomasovsky 17:08, 26. Jan 2007 (UTC)

Ĉu vi serioze pensas, ke iu verkas artikolon pri jeĵuita lernejo? Se ne, bonvolu ne fari tiel. (ekz faru [jeĵuito|jeĵuita lernejo]) Narvalo 17:48, 13. Mar 2007 (UTC)

Specifa alidirekto

Roberto, preferinde alidirektu pli specife tiujn multajn artikolojn, kiujn vi direktas en unu solan. Ekzemple, por "fleksata elemento":

#REDIRECT Betona elemento#Fleksata elemento

Tio direktos tuj al la sekcio "fleksata elemento" en "betona elemento". Mi jam faris tion al la artikoloj pri ankroj, armaj enmetaĵoj kaj specialaj cementoj. Ĝis! --Raoni Sousa 17:06, 14. Mar 2007 (UTC)

Jes, necesas kunigi la enhavon antaŭe, nur post kunigo oni direktu al ĉiu sekcio --Raoni Sousa 17:24, 14. Mar 2007 (UTC)

Projeto subdivisoes do Brasil.

Ola, seria possivel criarmos um projeto subdivisoes do Brasil igual ao existente na wikipedia em portugues, criando assim uma predefinicao de infocaixa especial e criando os artigos pouco a pouco (pegando um determinado estado e fazer todos os municipios de uma microregiao,depois completar uma mesoregiao e assim por diante...). Obrigado. Santista1982 17:31, 14. Mar 2007 (UTC)

pri la "bona espero"

Saluton al vin, mi deziras kolekti pli informoj pri la loko nomita "Bona Espero". Nature, mi legis la artikolon, sed ĉu vi povas doni min ret informoj pri tio? Dankon al vi--Jonathaneo 10:13, 23. Mar 2007 (UTC)

minimume, kiel vi diras...mi ne havas sufiĉe da bazoj por legi la portugalan. Sed mi parolas la Hispanan...ĝi similas ĉu ne?--Jonathaneo 11:39, 23. Mar 2007 (UTC)
Iomete, ĉefe en internaciaj radikoj, sed, ekzemple, no en la hispana estas "ne" kaj portugale estas "en"... Roberto 11:41, 23. Mar 2007 (UTC)

Almenaŭ tradukiĝas france :"au moins, du moins" kial? dankon pro la ligo.--Jonathaneo 11:49, 23. Mar 2007 (UTC)

La artikolo pri Boreo ĉe Esperanta Vikipedio

Vi kreis artikolon pri fluto tupia nomata "boreo". Ĉu vi havas bildon de la boreo? Ĉu vi havas pli kompletan priskribon?

Ĝernjo --Gerrywright 14:01, 24. Mar 2007 (UTC)

Dankegon por sciigi min pri la nomo alterna de la boreo. Mi serĉis la TTT-on kaj trovis bildon de indiano lutanta boreon, ĉe la paĝo http://www.recife.pe.gov.br/especiais/brincantes/7a.html. Eble la fotisto min permesos uzi lian foton ĉe Vikipedio.

Ĝernjo --Gerrywright

Ŝajnas al mi ke vi scias pli pri la boreo ol estas en via artikolo. Mi opinias ke ni devas enmeti la informaĵon en la artikolo, por eviti la sugeston ke estas nur ĝermeto, kaj pro tio estas forigenda. Ĉu vi preferas ke mi ĝin enmeti? Ĉu vi volas enmeti ĝin? Ĝernjo --Gerrywright 20:55, 2. Apr 2007 (UTC)

Portugala frazo

Saluton Roberto ! Mi petas vin por helpo: en la "multlingvaj bonvenaj frazoj" en la centra Diskutejo de la esperanta Vikipedio mi trovis multajn mistradukitajn frazojn. Mi korektis nun la germanan, francan, italan kaj hispanan frazojn, kaj mi vidas ke ankaŭ la portugala frazo estas nekorekta, sed mi ne parolas la portugalan kaj mi ne povas korekti ĝin. La nuna portugala frazo diras, ke "Bem-vindos ... ! Se vi volas komenci novan temon, kliku ĉi-tien", sed tio estas tute nekorekta. La korekta teksto devas esti: "Bem-vindos ... ! Se vi ne parolas Esperanton kaj volas lasi mesaĝon en la portugala, kliku ĉi-tien" ! Ĉu vi povas korekti la portugalan frazon tiucele ? Ŝablono:DiskutejoMultlingvaBonveno --Allgaeuer 23:57, 31. Mar 2007 (UTC)

Metropolo x Aglomeraĵo

Roberto,

Ei busquei na época se existia a palavra "metropolo". Até tem um ĝermo por aqui...

http://eo.wikipedia.org/wiki/Metropolo

O fato é que metropolo e aglomeraĵo têm significados diferentes. Eu ainda acredito que metropolo esteja mais próximo do que eu quis dizer.

Golbery [Goŭberi'] 12:35, 19. Maj 2007 (UTC)