Valendas: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 29: | Linio 29: | ||
==Historio== |
==Historio== |
||
La unua dokumenta mencio de Valendas datiĝas el la jaro [[765]] kiel ''in Valendano''. Ek de la [[14-a jarcento]] en Valendas setlis germanlingvaj [[valzoj]], kiuj ĝis la [[15-a jarcento]] germanigis la antaŭe romanĉlingvan komunumon. Pri Valendas kaj la samnoma burgo, kiu estis la unuan fojon menciita en la jaro [[1258]], regis dum [[mezepoko]] la Senjoroj de Valendas. Al ilia senjorujo apartenis ankaŭ [[Tenna GR|Tenna]] kaj [[Versam]]. Versam ankoraŭ ĝis la komenco de la 19-a jarcento apartenis al Valendas. |
La unua dokumenta mencio de Valendas datiĝas el la jaro [[765]] kiel ''in Valendano''. Ek de la [[14-a jarcento]] en Valendas setlis germanlingvaj [[valzoj]], kiuj ĝis la [[15-a jarcento]] germanigis la antaŭe romanĉlingvan komunumon. Pri Valendas kaj la samnoma burgo, kiu estis la unuan fojon menciita en la jaro [[1258]], regis dum [[mezepoko]] la Senjoroj de Valendas. Al ilia senjorujo apartenis ankaŭ [[Tenna GR|Tenna]] kaj [[Versam]]. Versam ankoraŭ ĝis la komenco de la 19-a jarcento apartenis al Valendas. La landa suverenceo pri Valendas ĝis la jaro [[1428]] apartenis al la [[Grafoj de Werdenberg]] estis la senjoroj de Valendas. |
||
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1448.php ''Jürg Simonett'': ''Valendas'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2006-03-24)]</ref> |
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1448.php ''Jürg Simonett'': ''Valendas'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2006-03-24)]</ref> |
||
Kiel registrite je 22:32, 1 apr. 2011
Valendas | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ilanz |
Koordinatoj | 46° 47′ 17″ N 9° 16′ 48″ O / 46.78806 °N, 9.28000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 17″ N 9° 16′ 48″ O / 46.78806 °N, 9.28000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | ?? |
Areo | 22,79 km² |
Alteco | 810 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7122 |
Komunumkodo | 3586 |
Pri la komunumo
Valendas estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 292 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Valendas situas sude de la Antaŭa Rejno, kiu formas la nordan komunumolimon. La kernvilaĝo troviĝas sur teraso alte super la profunda ravino de Antaŭa Rejno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Valendas la setlejoj Carrera, Brün, Dutjen kaj Turisch.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Valendas limas en nordo al Sagogn, en nordnordoriento al Flims, en oriento al Versam, en sudo al Tenna, en sudokcidento al Riein, kaj en okcidento al Castrisch. La plej malalta punkto de la komunuma teritorio situas sur alteco de 635 m s.m. ĉe la bordo de Antaŭa Rejno, dum la plej alta punkto situas sur 2605 m s.m. sur la monto Tellistock.
Lingvoj
Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 98% de la loĝantaro parolis la germanan kaj 2% la romancan lingvon.
Trafiko
Valendas situas ĉe flanka vojo de Ilanz al Bonaduz. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Ilanz al Versam. Ĉe la bordo de la rivero la komunumo disponas sur ĝia teritorio krome kun Sagogn pri komuna stacidomo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Valendas datiĝas el la jaro 765 kiel in Valendano. Ek de la 14-a jarcento en Valendas setlis germanlingvaj valzoj, kiuj ĝis la 15-a jarcento germanigis la antaŭe romanĉlingvan komunumon. Pri Valendas kaj la samnoma burgo, kiu estis la unuan fojon menciita en la jaro 1258, regis dum mezepoko la Senjoroj de Valendas. Al ilia senjorujo apartenis ankaŭ Tenna kaj Versam. Versam ankoraŭ ĝis la komenco de la 19-a jarcento apartenis al Valendas. La landa suverenceo pri Valendas ĝis la jaro 1428 apartenis al la Grafoj de Werdenberg estis la senjoroj de Valendas. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj Ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Valendas
- Valendas en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|