La Rochelle: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.2+) (robota aldono de: hr:La Rochelle |
e robota aldono de: mzn:لروشل |
||
Linio 108: | Linio 108: | ||
[[lt:La Rošelis]] |
[[lt:La Rošelis]] |
||
[[ms:La Rochelle]] |
[[ms:La Rochelle]] |
||
[[mzn:لروشل]] |
|||
[[nds:La Rochelle]] |
[[nds:La Rochelle]] |
||
[[nl:La Rochelle (Charente-Maritime)]] |
[[nl:La Rochelle (Charente-Maritime)]] |
Kiel registrite je 17:22, 29 aŭg. 2012
La Rochelle | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio • havenurbo • urbo | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Puatuo-Ĉarentoj | ||||
Departemento | Charente-Maritime (prefektejo) | ||||
Arondismento | La Rochelle (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 9 kantonoj | ||||
Komunumaro | Communauté d'agglomération de La Rochelle | ||||
| |||||
INSEE kodo | 17300 [+] | ||||
Poŝtkodo | 17000 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 17300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Maxime BONO 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 76,584 1 999 | ||||
Loĝdenso | 2,694 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 46°10′00″N 1°10′00″U / 46.166667°N, 1.166667°U (mapo) Koordinatoj: 46°10′00″N 1°10′00″U / 46.166667°N, 1.166667°U (mapo) | ||||
Alto | 4 m (de 0 al 28 m) | ||||
Areo | 28,43 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
46° 09′ 37″ Nordo 1° 09′ 00″ Okcidento / 46.160278 °N, 1.15 °U (mapo) | |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo La Rochelle [+] | |||||
La Rochelle estas komunumo okcidente de Francio kaj haveno ĉe la Atlantika Oceano, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Charente-Maritime (17). La Rochelle estas ligita kun la insulo Ré per 2,9-kilometra ponto, finpretigita en 1988.
Historio
La Rochelle estis fondita dum la 10-a jarcento, kaj fariĝis grava haveno ekde la 12-a jarcento. En 1137, la duko de Akvitanio donis al la urbo novan statuton de "libera haveno". 50 jaroj poste, la unua urbestro en la historio de Francio enoficiĝis en La Rochelle, kaj nomiĝis Guillaume DE MONTMIRAIL. Ĝis la 15-a jarcento, La Rochelle restis la plej granda franca haveno ĉe la Atlantika Oceano, ĉefe komercinte vino kaj salo.
Dum la Renesanco, la loĝantoj de La Rochelle konvertiĝis al protestantismo, kaj fariĝis ekde 1568 grava centro por la francaj protestantoj (la Huguenots), tiel iniciatinte pacan kaj prosperan periodon ĝis 1620. La urbo finfine konfrontiĝis kun la reĝa potenco de katolika Ludoviko la 13-a, kiam kelkaj kanonpafoj okazis inter La Rochelle kaj reĝaj rotoj la 10-an de septembro 1627. Tio kaŭzis la sieĝo de La Rochelle : la potenca kardinalo Richelieu ĉirkaŭis la urbon dum 14 monatoj, ĝis la kapitulacio de La Rochelle, kiu do perdis sian urbestron kaj sian privilegiojn. La sekva periodo estis tamen tre prospera, ĉefe danke al intensa komerco kun Kanado kaj Antiloj.
En 1864, la haveno de La Rochelle estis la elektita loko por la provo de la unua submarŝipo en la tuta monda, la Plongeur, estrita de Marie-Joseph-Camille Doré, kiu naskiĝis en La Rochelle.
Dum la Dua mondmilito, Germanio starigis submarŝipan bazon. Tio forta germana bastiono estis la lasta liberigita loko en Francio.
Hodiaŭ
La Rochelle belege konservis sian estinta arkitekturon. Ĝi estas tial unu el la plej pitoreskaj kaj historie grandvaloraj francaj urboj ĉe la Atlantika Oceano. Tio favorigis disvolviĝon de forta turisma ekonomio.
La Rochelle posedas komercan, profundan havenon por grandaj ŝipoj, nomita La Pallice. La urbo ankaŭ gastigas la plej grandan distraĵan haveno en Eŭropo, ĉe Les Minimes.
Unu el la plej grandaj muzikaj festivaloj de Francio, "FrancoFolies", okazas ĉi tie ĉiusomere. Franclingvanaj muzikistoj kunigas dum unu semajno. 2004 estis la 20-a datreveno de tiu okazaĵo.