Ruĝpieda falko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: ceb:Falco vespertinus
Gerakibot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.6) (robota aldono de: el:Μαυροκιρκίνεζο
Linio 75: Linio 75:
[[cs:Poštolka rudonohá]]
[[cs:Poštolka rudonohá]]
[[de:Rotfußfalke]]
[[de:Rotfußfalke]]
[[el:Μαυροκιρκίνεζο]]
[[en:Red-footed Falcon]]
[[en:Red-footed Falcon]]
[[es:Falco vespertinus]]
[[es:Falco vespertinus]]

Kiel registrite je 08:25, 4 mar. 2013

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝpieda falko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Specio: F. vespertinus
Falco vespertinus
Linnaeus, 1766
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ruĝpieda falko (Falco vespertinus) estas birdo de la familio de falkedoj, malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco. Tiu birdo troviĝas en orienta Eŭropo kaj Azio kvankam ties nombroj malpliiĝas rapide pro habitatoperdo kaj ĉasado. Ĝi estas migranta, kiu vintras en Afriko. Ĝi estas regula vaganto en okcidentan Eŭropon, kaj aŭguste de 2004 oni trovis Ruĝpiedan falkon en Nordameriko la unuan fojon en la insulo de Martha's Vineyard, Masaĉuseco.

Sistematiko

La Amura falko estis iam inkludata ĉi tien kiel subspecio sed ĝi estas nune konsiderata tre distinga. Tamen tiu estas la nuna specio plej proksime parenca; ties rilataro al aliaj falkoj estas pli enigma. Ili aspektas morfologie iome intermezaj inter turfalkoj kaj apusfalkoj kaj datenoj pri DNA ne kapablis ankoraŭ solvi tiun aferon, ĉefe pro manko de sufiĉaj ekzemploj. Ili povus esti pli proksimaj al la Kolombofalko ol al aliaj vivantaj falkoj, aŭ pli ĝenerale rilataj al tiu specio kaj al amerikaj falkoj kiaj la Amerika turfalko kaj la Plumbofalko .[1]

Aspekto

Maskla plenkreskulo.
Ina plenkreskulo.
Falco vespertinus

La virbirdo estas tute ardezgriza aŭ bluecgriza kun longaj flugiloj iom pli helaj kaj ruĝbruna suba parto (subvosto kaj kruroj), dum la subflugiloj estas uniforme grizaj (supra foto kaj en tabelbildo dekstre). La inbirdo havas grizajn dorson kaj flugilojn, oranĝeckolorajn subajn parton kaj kapon kun nigraj makulo ĉirkaŭokula kaj mustaĉo kontraste en blanka vizaĝo; ŝiaj krono kaj nuko estas ruĝecbrunaj (suba foto kaj en tabelbildo centre). Ĝi estas mezgranda specio kiu longas 28-34 cm kaj havas la enverguron de 65-75 cm.

Ĝiaj flugilpintoj preskaŭ atingas la vostopinton. La beko, okula ringo kaj la kruroj estas vigle oranĝ-ruĝaj.

Junuloj estas brunaj supre kaj sablokoloraj sube kun malhelaj strioj, kaj kapobildo simila al tiu de la ino (en tabelbildo maldekstre).

Kutimaro

Ĝi estas la plej insektoŝatanta el la falkoj. Ĝi ofte ripozas sur arbo, fosto aŭ telefona kablo, fojfoje foriras predi grandajn insektojn, sed ankaŭ malgrandajn mamulojn kaj birdojn. Ĝi ankaŭ ĉasas flugante grundproksime, kiel hirundo, ĝi povas ankaŭ ĉasi per partikulara distinga metodo ŝvebi, kiel Turfalko. Temas pri dumtaga birdo de malferma kamparo kun iome da arboj, ofte ĉe akvo.

Tiu falko estas kolonia reproduktulo, kiu reuzas malnovajn nestojn de korvedoj, kiaj de Frugilego. La ino demetas 2 al 4 ovojn.

La Ruĝpieda falko estas socia birdo, ne nur dum migrado, sed ankaŭ dum tranoktado kaj nestado. Ruĝpieda falko nestas en grandaj ebenaĵoj de Orienteŭropo kaj Siberio, demetante ovojn en majo. Ĝi migras en septembro por iri en Sudafriko.

Notoj

  1. Wink et al. (1998), Griffiths (1999), Griffiths et al. (2004)

Referencoj

  • BirdLife International (2005). Falco vespertinus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial estas Preskaŭ Minacata.
  • Griffiths, Carole S. (1999): Phylogeny of the Falconidae inferred from molecular and morphological data. Auk 116(1): 116–130. PDF plena teksto
  • Griffiths, Carole S.; Barrowclough, George F.; Groth, Jeff G. & Mertz, Lisa (2004): Phylogeny of the Falconidae (Aves): a comparison of the efficacy of morphological, mitochondrial, and nuclear data. Molecular Phylogenetics and Evolution 32(1): 101–109. COI:10.1016/j.ympev.2003.11.019 (HTML resumo)
  • Wink, Michael; Seibold, I.; Lotfikhah, F. & Bednarek, W. (1998): Molecular systematics of holarctic raptors (Order Falconiformes). In: Chancellor, R.D., Meyburg, B.-U. & Ferrero, J.J. (eds.): Holarctic Birds of Prey: 29-48. Adenex & WWGBP. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara