Amura falko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amura falko
Amura falko, masklo Alvoko
Amura falko, masklo
Alvoko
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. amurensis
Falco amurensis
(Radde, 1863)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Tutmonda distribuado, flave reproduktejoj en sudorienta Siberio (Amuro, de kio venas nomoj) kaj nordorienta Ĉinio, kaj blue vintrejoj en sudorienta Afriko, nome en Bocvano, Zimbabvo, orienta Sudafriko kaj suda Mozambiko.
Tutmonda distribuado, flave reproduktejoj en sudorienta Siberio (Amuro, de kio venas nomoj) kaj nordorienta Ĉinio, kaj blue vintrejoj en sudorienta Afriko, nome en Bocvano, Zimbabvo, orienta Sudafriko kaj suda Mozambiko.
Tutmonda distribuado, flave reproduktejoj en sudorienta Siberio (Amuro, de kio venas nomoj) kaj nordorienta Ĉinio, kaj blue vintrejoj en sudorienta Afriko, nome en Bocvano, Zimbabvo, orienta Sudafriko kaj suda Mozambiko.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amura falko (Falco amurensis) estas malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ĝi reproduktiĝas en sudorienta Siberio kaj Nordorienta Ĉinio, kaj vintras en Suda Afriko. Ties dieto konsistas ĉefe el insektoj, kiaj termitoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Maskloj estas karaktere malhelgrizaj al nigrecaj, kaj povas kaŭzi konfuzon kun melanismaj ekzempleroj de Gabara akcipitro, sed bruna ventro evitas konfuzon tiurilate. Ankaŭ povas esti ŝajna similo kun la Malhela falko kaj kun la Ardezgriza turfalko, sed tiu du specioj havas flavajn piedojn kaj vaksaĵojn. Separi masklojn de Amura falko kaj de Ruĝpieda falko estas plej facile farata pro la blankaj subflugiloj de la Amura falko, dum subflugiloj de masklo de Ruĝpieda falko estas uniforme grizaj.

Inoj povas kaŭzi plian konfuzon kun pli ampleksa gamo de falkoj ĉar ili havas tipan falkan kapobildon. La grizo en kapopinto povus rapide solvi konfuzon kun la Ruĝpieda falko. La ino havas striecon en suba ventro. Ruĝaj vaksaĵo kaj piedoj apartigas ĉiujn aliajn falkojn.

Ĉe junuloj la ruĝaj piedoj limigas identigilon al la grupo de la Amura falko kaj de la Ruĝpieda falko, kaj la pli malhela krono kaj manko de sablokolora ĝis la ventro apartigas la okcidentan ruĝpiedan falkon. Inoj kaj junuloj ne havas la sablokolorajn subflugilojn de la Ruĝpieda falko.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Delonge oni konsideris ĝin kiel subspecio aŭ simpla morfo de la Ruĝpieda falko, sed ĝi estas nune konsiderata ege distinga. Tamen ĝi estas la plej proksima parenco de la Ruĝpieda falko; ties rilataro al aliaj falkoj estas pli enigma. Ili aspektas morfologie iom intermezaj inter turfalkoj kaj apusfalkoj kaj informo pri DNA ne estis sufiĉa por solvi tiun aferon, ĉefe pro manko de sufiĉaj ekzemploj. Ili devas esti pli proksime al Kolombofalko ol al plej parto de aliaj vivantaj falkoj, aŭ pli ĝenerale rilataj al tiu specio kaj al amerikaj falkoj kiaj la Amerika turfalko kaj la Plumbofalko.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wink et al. (1998), Griffiths (1999), Griffiths et al. (2004)
  • BirdLife International (2004). Falco amurensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Kriterioj por klasigo kiel Malplej Zorgiga.
  • Griffiths, Carole S. (1999): Phylogeny of the Falconidae inferred from molecular and morphological data. Auk 116(1): 116–130. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
  • Griffiths, Carole S.; Barrowclough, George F.; Groth, Jeff G. & Mertz, Lisa (2004): Phylogeny of the Falconidae (Aves): a comparison of the efficacy of morphological, mitochondrial, and nuclear data. Molecular Phylogenetics and Evolution 32(1): 101–109. COI:10.1016/j.ympev.2003.11.019 (HTML resumo)
  • Wink, Michael; Seibold, I.; Lotfikhah, F. & Bednarek, W. (1998): Molecular systematics of holarctic raptors (Order Falconiformes). In: Chancellor, R.D., Meyburg, B.-U. & Ferrero, J.J. (eds.): Holarctic Birds of Prey: 29-48. Adenex & WWGBP. PDF plena teksto

Identigo[redakti | redakti fonton]

  • Corso, Andrea and William S. Clark, ilustraĵo de Ian Lewington (1998) Identigo de Amura falko Birding World 11(7):261-8

Eŭropaj konstatoj[redakti | redakti fonton]

  • Corso, Andrea kaj Pete Dennis (1998) Amur Falcons in Italy - a new Western Palearctic bird Birding World 11(7):259-60

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]