Luís Vaz de Camões: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 63 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q590)
→‎Eksteraj ligiloj: replaced two broken links
Linio 23: Linio 23:
{{projektoj|wikisource=Aŭtoro:Luís Vaz de Camões}}
{{projektoj|wikisource=Aŭtoro:Luís Vaz de Camões}}
{{el}} [http://www.newadvent.org/cathen/03218b.htm Luis Vaz de Camões] (angle)
{{el}} [http://www.newadvent.org/cathen/03218b.htm Luis Vaz de Camões] (angle)
{{el}} [http://www.mgar.net/camoes.htm Biografío] (hispane)
{{el}} [http://www.wdl.org/es/item/11198/ Los lusiadas] (espanol)
{{el}} [http://www.mgar.net/camoes2.htm Os Lusiadas contextualizada] (hispane)
{{el}} [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/luziadoj.html Komenco de Luziadoj] en traduko de [[Antoni Grabowski]]
{{el}} [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/luziadoj.html Komenco de Luziadoj] en traduko de [[Antoni Grabowski]]



Kiel registrite je 01:26, 1 sep. 2013

Luís VAZ de Camões

Luiz (aŭ Luís laŭ moderna portugala ortografio) VAZ de CAMÕES (naskiĝis en Lisbono ĉirkaŭ la jaro 1524; mortis en Lisbono la 10-an de junio 1580) estas konsiderata kiel la plej grava portugala poeto kaj aŭtoro de la nacia epopeo.

Vivo

Vaz de Camões devenas el nord-portugala familio el la urbo Chaves. Dum kelkaj jaroj li loĝis en Koimbro (Coimbra) kie li ĉeestis universitatajn lecionojn pri Hom-sciencoj en la Monaĥejo de Santa Cruz kie estis onklo lia, kiu estis pastro. Li revenis al Lisbono, kaj tie li vivis "boheman" vivon. En 1553, post kiam Camões estis arestita pro interbatiĝo, li foriris al Barato (tiam "Hindio"). Tie li restis en la urbo Goao, tiuepoke portugala kolonio, kie li skribis gravan kvanton da sia verkaro. Camões revenis al Portugalio en 1569, malriĉa kaj malsana, sed sukcesis en 1572 publikigi la verkon La Luzidoj, kiu poste fariĝis la portugala popola epopeo, danke al la influo de kelkaj amikoj sur la tiama reĝo Sebastiano la 1-a.

Literatur-historie lia verko staras inter klasikismo kaj baroko.

Ĉef-Verkoj

  • Os Lusíadas (La Luzidoj:1572)
  • Rimas (Rimoj:1595)
  • El-Rei Seleuco (Reĝo Seleŭko:1587)
  • Auto de Filodemo (Aŭto de Filodemo:1587)
  • Anfitriões (Gastigantoj:1587).
Monumento al Luís Vaz de Camões, Lisbono

En Esperanto aperis

  • Luziadoj: III. kanto <parto> / Luiz Vaz de Camões. En: "Tutmonda sonoro": Kálmán Kalocsay; p. 314-319, vol. 1
  • La luzidoj <parto> / Camões. El la portugala trad. Leopoldo Knoedt. En: Nova Esperanta Krestomatio. - p. 122-127
  • La luzidoj / Camões. El la portugala lingvo trad. Leopoldo Knoedt. Antaŭparolo de Humphrey R. Tonkin. Enkonduko de Geraldo Mattos. Chapecó: Eld. Fonto 1980, 464 p.; ilustr., mapo

Eksteraj ligiloj

greke Luis Vaz de Camões (angle) greke Los lusiadas (espanol) greke Komenco de Luziadoj en traduko de Antoni Grabowski


Ŝablono:LigoElstara