Graz: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Moldur (diskuto | kontribuoj) |
|||
Linio 86: | Linio 86: | ||
* [[abato]] [[Guidó Schenzl]] |
* [[abato]] [[Guidó Schenzl]] |
||
* hungara jezuita [[monaĥo]] [[Jakab Wenner]] |
* hungara jezuita [[monaĥo]] [[Jakab Wenner]] |
||
* |
* hungaraj [[oficiro]]j [[Ágoston Rafael Tóth]] kaj [[Antal Zach]] |
||
* [[politikisto]] [[Franz von Kalchberg]] |
* [[politikisto]] [[Franz von Kalchberg]] |
||
* verkistoj [[Joseph von Hammer-Purgstall]] kaj [[Johann von Kalchberg]]. |
* verkistoj [[Joseph von Hammer-Purgstall]] kaj [[Johann von Kalchberg]]. |
Kiel registrite je 05:04, 3 aŭg. 2016
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj faktoj | |
Federacia lando: | Stirio |
Distrikto: | Graz |
Areo: | 127,58 km² |
Loĝantaro: | 248.146 (jaro 2006) |
Loĝantara denseco: | 1.773 loĝantoj/km² |
Alteco: | 353 metroj super la marnivelo |
Poŝtkodoj: | 8010, 8020, 803x, 804x, 805x |
Telefonkodo: | 0316 |
Situo: | 47° 04' norde 15° 26' oriente |
Aŭtokodo: | G
|
Retejo: | www.graz.at |
Politiko | |
Ĉefurbestro: | Siegfried Nagl (ÖVP) |
Graz [Grac'] estas la ĉefurbo de la federacia lando Stirio en Aŭstrio. La nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas kasteleto. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno), kaj ĝi havas kvar universitatojn kun ĉirkau 40.000 gestudentoj. Graz estis la eŭropa ĉefurbo kultura en 2003.
Geografio
Graz situas ĉe la rivero Mur, en la baseno de Graz, ĉirkaŭata je tri flankoj de montoj (nur ne en la sudo). La plej alta loko estas la Plabutsch (754 m) en la nordokcidento de la urbo. La plej malalta loko estas en la sudo (330 m), kie la Mur fluas el la urbo.
Urbodivido
Graz estas dividita je 17 distriktoj:
- Innere Stadt
- St. Leonhard
- Geidorf
- Lend
- Gries
- Jakomini
- Liebenau
- St. Peter
- Waltendorf
- Ries
- Mariatrost
- Andritz
- Gösting
- Eggenberg
- Wetzelsdorf
- Straßgang
- Puntigam
Vidindaĵoj
Kulturo
Forum Stadtpark (ankaŭ: Grazer Gruppe aŭ Grazer Forum) estis en 1958 fondita, avangarda unuiĝo da verkistoj kaj artistoj en Graz.
Famuloj
En Graz naskiĝis kaj mortis:
En Graz naskiĝis:
- arkiduko Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este
- Johann Ernst von Thun, salcburga princĉefepiskopo.
- verkisto Gerhard Roth
- hungara ministro József Somssich.
En Graz mortis:
- abato Guidó Schenzl
- hungara jezuita monaĥo Jakab Wenner
- hungaraj oficiroj Ágoston Rafael Tóth kaj Antal Zach
- politikisto Franz von Kalchberg
- verkistoj Joseph von Hammer-Purgstall kaj Johann von Kalchberg.
- hungara vojaĝisto György Almásy
Esperanto
En komenco de 20-a jarcento estis komerca lernejo en Graz, kie oni instruis Esperanton.
Personoj
Rudolf Horneck en Graz propagandis Esperanton kaj gvidis kursojn. Peter K. Geier vivis en Graz kaj kunfondis klubon "Junaj Esperantistoj".
Pastro Max Josef Metzger en Graz en 1917 fondis Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco, kiu en 1918 akceptis Esperanton kiel korespondlingvon. Inter 1918 kaj 1920 li tie eldonis la revuon "Blanka Kruco" kaj poste ĝis 1928 la revuon "Katolika Mondo".
Klaus Perko instruas Esperanton ĉe la universitato de Graz.
Eventoj
En Graz okazis
- la tria tut-aŭstria Esperanto-kongreso en 1913
- Esperanto-kongreso en 1949, okaze de kiu la Aŭstria Poŝto eldonis poŝtmarkon kun verda stelo kaj la vorto "Esperanto"
- la Internacia Junulara Kongreso de 1970
- la Jubilea Esperanto-Konferenco de 1987, dum kiu Ivo Lapenna proklamis la malfondon de Neŭtrala Esperanto-Movado.
ZEO
Graz posedas ZEO-on, placon nomitan laŭ Esperanto (Esperantoplatz).
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:EL http://www.graztourismus.at Ŝablono:EL http://www.vrgraz.at Ŝablono:EL http://www.uni-graz.at/E