Islanda lingvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e →Vidu ankaŭ: vikiigo |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 52: | Linio 52: | ||
* [[Ŝanĝoj inter la malnovnordlanda kaj islanda lingvoj]] |
* [[Ŝanĝoj inter la malnovnordlanda kaj islanda lingvoj]] |
||
* [[Tago de la islanda lingvo]] |
* [[Tago de la islanda lingvo]] |
||
* [[Islanda literaturo]] |
|||
* [[Lingvoscienco]] |
* [[Lingvoscienco]] |
||
* [[Listo de lingvoj]] |
* [[Listo de lingvoj]] |
Kiel registrite je 22:38, 21 maj. 2017
Islanda lingvo | |
íslenska | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
okcident-skandinava lingvaro • Nordĝermana lingvaro | |
Parolantoj | prosimume 300 000 |
Skribo | latina alfabeto (islanda alfabeto) |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropaj lingvoj
| |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Árni Magnússon Institute for Icelandic Studies |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | is |
ISO 639-2 | |
Bibliografia | ice |
Terminologia | isl |
ISO 639-3 | isl |
Glottolog | icel1247 |
Angla nomo | Icelandic |
Franca nomo | islandais |
La islanda lingvo (íslenska [Islenska], antaŭ 1974 íslenzka) estas ĝermana lingvo. Ĝi estas la oficiala lingvo en Islando. Ĝi estas parolata de proksimume 300 000 homoj, ĉefe de la enloĝantoj de Islando, sed ankaŭ de kelkaj usonanoj havantaj islandajn praulojn.
Lingva klasifiko
La islanda lingvo devenas rekte de la Norena lingvo de la vikingoj, kaj tiom malmulte pluevoluis, ke multaj eĉ konsideras tiujn du unu sama lingvo. Ĝia plej proksima parenco estas la feroa lingvo, iom pli fore la Norvega (nynorsk).
Specialaĵo
Parte pro la fiereco de la islandanoj pri sia kulturo, parte pro la iom fora situo de la insulo, la islanda lingvo dum pluraj jarcentoj ne spertis gravajn ŝanĝojn. Dum la aliaj skandinavaj lingvoj dum sia longa historio forĵetis la plej multajn gramatikajn specialaĵojn, la islanda gardis ilin ĝisdetale. Krom tio la islandanoj klopodas eviti la transprenon de fremdlingvaj neologismoj. Novajn terminojn ili formas kutime el jam ekzistantaj islandaj vortoj. Tiel ekzemple la vorto tölva (komputilo) formiĝis el tala (nombro) kaj völva (magiistino). La vorto alnæmi (= aidozo) estis formita el la eroj al (= ĉio) kaj næmi (= sensiveco) ktp. ktp. Alta-Islanda lingvo
La lernado de la islanda lingvo pro tio fariĝas sufiĉe komplika. Tamen ĝi povas esti inda, ĉar : Kiu regas la nuntempan islandan lingvon, tiu eĉ pli/malpli kapablas legi la antikvajn islandajn sagaojn.
Skribo
La islanda lingvo estas skribata per la latina alfabeto, kun du konsonantaj kromsignoj þ, ð (= interdenta s, z, IFA-a [ð, θ], þ venas el runoj) kaj vokalaj signoj æ, ö.
Specimeno (la Patro Nia)
Faðir vor, þú sem er á himnum.
Helgist þitt nafn, til komi þitt ríki,
verði þinn vilji, svo á jörðu sem á himni.
Gef oss í dag vort daglegt brauð.
Fyrirgef oss vorar skuldir,
svo sem vér og fyrirgefum
vorum skuldunautum.
Og eigi leið þú oss í freistni,
heldur frelsa oss frá illu.
Því að þitt er ríkið, mátturinn og dýrðin
að eilífu amen.