Zamenhof/Esperanto-objekto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
NMaia (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
NMaia (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 28: | Linio 28: | ||
*2001–2009: [[Raymond Boré]]<ref>[http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz140b.htm Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 140: Raymond Boré daŭrigas la laboron de Röllinger]</ref> |
*2001–2009: [[Raymond Boré]]<ref>[http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz140b.htm Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 140: Raymond Boré daŭrigas la laboron de Röllinger]</ref> |
||
*ekde 2009: [[Robert Kamiński]]<ref>[http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=354#2 Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 354: Tri novaj UEA-komisiitoj]</ref> |
*ekde 2009: [[Robert Kamiński]]<ref>[http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=354#2 Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 354: Tri novaj UEA-komisiitoj]</ref> |
||
== En la reto == |
|||
⚫ | |||
== Notoj kaj referencoj == |
== Notoj kaj referencoj == |
||
Linio 41: | Linio 38: | ||
* [[Esperanto-kulturo]] |
* [[Esperanto-kulturo]] |
||
* [[Esperantalioj]] |
* [[Esperantalioj]] |
||
==Eksteraj ligiloj== |
|||
⚫ | |||
{{Listo de ZEO-oj}} |
{{Listo de ZEO-oj}} |
||
{{Esperanto}} |
{{Esperanto}} |
||
[[Kategorio:Zamenhof/Esperanto-Objektoj| ]] |
[[Kategorio:Zamenhof/Esperanto-Objektoj| ]] |
Kiel registrite je 15:45, 6 aŭg. 2018
Zamenhof/Esperanto-objektoj, ofte mallongige ZEO, estas diversaj objektoj nomataj honore de L. L. Zamenhof aŭ Esperanto. Ĉi tiu mallongigo estis unue uzata en la libro de Hugo Röllinger Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto Objektoj en 54 landoj.[1]
Difino
Laŭ Hugo Röllinger ZEO-j povas esti:
Stratoj, avenuoj, placoj, parkoj ktp. oficiale nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto. Tiuj nomoj en ĉiu kazo devas regule aperi sur strattabuloj, mapoj kaj simile. Konstruaĵoj oficiale nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto, ekzemple monumentoj, pontoj, kulturdomoj, memortabuloj, muzeoj ktp. Komercaj entreprenoj, firmaoj, klinikoj, restoracioj, hoteloj ktp. nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto. Objektoj oficiale nomitaj laŭ personoj, kies meritoj ekskluzive aŭ almenaŭ plejparte rilatas al esperantismo, la enskribo de la objekto devas mencii la vortojn “Esperanto” aŭ “Zamenhof”. (Ekzemple validas kiel ZEO la memortabulo pri la iama urbestro de la itala urbo Trento, Peterlongo, ĉar la tabulo mencias la Esperantajn meritojn de Peterlongo, nome ke li tradukis la “Dian Komedion” de Dante el la arkaika itala lingvo en Esperanton). Objektoj oficiale nomitaj laŭ personoj ĉe kiuj la esenca motivo por la honorigo estis la esperantisteco (ekzemple la “Plaza Doctor Juan Régulo Pérez” en La Laguna, Tenerife, Hispanio).
Bildaro
-
Memorŝtono en Pau, Francio
-
Tombo de Zamenhof en Varsovio
-
Strato Klara Zilbernick, Rio-de-Ĵanejro (Brazilo)
-
Parko Esperanto (Esperantopark), Wien (Aŭstrio)
-
Centro Ludoviko Zamenhof (Centrum im. Ludwika Zamenhofa), Białymstoku (Pollando)
-
SOJO Esperanto-Vegana Kafejo, Tokio (Japanujo)
-
Memortabulo al la Giovanni Peterlongo, Trento (Italio)
Komisiito de UEA
Universala Esperanto-Asocio havas komisiiton pri ZEO-j[2]:
- ĝis 2001: Hugo Röllinger
- 2001–2009: Raymond Boré[3]
- ekde 2009: Robert Kamiński[4]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Hugo Röllinger, "Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto Objektoj en 54 landoj", Universala Esperanto Asocio, Rotterdam 1997, ISBN 92-9017-051-4, elŝutebla en la retejo de UEA.
- ↑ UEA: komisionoj kaj komisiitoj
- ↑ Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 140: Raymond Boré daŭrigas la laboron de Röllinger
- ↑ Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 354: Tri novaj UEA-komisiitoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|
|