Sabate la 14-an de aprilo 2007, la esperantistoj el Luando ekskursis al la komunumo Camama en la kvartalo Paciência, sector 5, kie troviĝas strato Esperanto. Tiu nova kvartalo de Luando (ĉefurbo de Angolo) estas kreita de Dialundama Michel. Li per traktoro loĝ-pretigis 1 500 kilometrojn kvadratajn da kampoj, kaj petis loĝrajton al la registaro. Finfine, Dialundama Michel petis al ĉiuj angolanoj kiuj ne havas domojn konstrui tie. Plie, ili venas el la tuta mondo, ĉar ili fuĝis al Angolo pro la militoj, kiuj daŭris 27 jarojn en Centra Afriko. Pro la espero, kiun la kreinto de la kvartalo havis, li elektis straton, kiun li nomis Rua Esperanto. Estas la 13-a strato de la kvartalo. Dialundama Michel estas ankaŭ konstruanta Esperanto-domon ĉe la strato Esperanto.
Laŭ la sekretario de la Angola Esperanto Asocio (2010), La kvartalo malaperis.
La Ministerio pri Instruado Elementa, Mez-grada kaj Profesia de la Respubliko Kongo dekretis en oktobro 2008 ke ekestu kelkaj privataj lernejoj en la lando. Inter ili estas la "Complexe Scolaire Zamenhof" en Rutshuru, Orienta Kongo. Petis tion la fondinto de tiu lernejo, la esperantisto kaj instruisto Useni Radjabu, kiu jam organizis du unuagradajn klasojn kun dekoj da lernantoj. Li planas baldaŭ enkonduki Esperanton inter la lernofakojn.
El la informado de UEA : • Strato Zamenhof: Post trijaraj klopodoj, la Esperantista Asocio de Madagaskaro ĵus sukcesis nomigi straton de la Madagaskara ĉefurbo, Tananarive, je la nomo de Doktoro ZAMENHOF. Dankleteroj al "Monsieur le President du Conseil Municipal", Tananarivo, en franca lingvo preferinde, estus tre bonvenaj.