Hans Frank: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
e +Bibliotekoj per AWB
Linio 12: Linio 12:
* Petra Winheller: „[http://www.zukunft-braucht-erinnerung.de/biografien/83-hans-frank-1900-1946.html Hans Frank (1900–1946). Ĝeneralguberniestro en Polujo]“, en: [[shoa.de]].
* Petra Winheller: „[http://www.zukunft-braucht-erinnerung.de/biografien/83-hans-frank-1900-1946.html Hans Frank (1900–1946). Ĝeneralguberniestro en Polujo]“, en: [[shoa.de]].


{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Frank, Hans}}
{{Vivtempo|Frank, Hans}}



Kiel registrite je 18:49, 5 feb. 2019

Hans Frank, 1939

Hans Michael Frank (naskiĝis la 23-an de majo 1900 en Karlsruhe, mortis la 16-an de oktobro 1946 en Nurenbergo) estis nazia germana politikisto. Li aliĝis al la Deutsche Arbeiterpartei (DAP) [Germana Laboristo-Partio], antaŭaĵo de NSDAP, jam en 1919, funkciis kiel advokato de Adolf Hitler kaj estis ĉefa juristo en la „Tria Regno“. Post 1933 li organizis la „Gleichschaltung“ (naziigon) de la justico en Bavarujo kaj poste en tuta Germanujo. Li estis parlamentano dum la Vajmara Respubliko kaj regna ministro senfaka. Dum la Dua Mondmilito li estis guberniestro ĝenerala, kaj samtempuloj nomis lin „buĉanto de Polujo“ aŭ „judobuĉinto de Krakovo“[1]. Lia subministro Josef Bühler nomis lin en Nurenbergo „reĝo de Polujo“.[2]

Frank apartenis al la 24 akuzitoj de la Nurenberga Proceso kontraŭ la ĉefaj militkrimuloj antaŭ la Internacia Milita Juĝejo. Tiu kulpigis lin la 1-an de oktobro 1946 en du el tri akuzeroj kaj mortkondamnis lin. En la nokto de la 15-a al la 16-a de oktobro 1946 Frank estis ekzekutata per pendumado.

Referencoj

  1. Bavara Radio: [http://www.br-online.de/wissen-bildung/collegeradio/medien/geschichte/prozess/hintergrund/ Fonaj informoj pri la Nurenberga Proceso 1945/46.
  2. Der Prozess gegen die Hauptkriegsverbrecher vor dem Internationalen Militärgerichtshof, 23. April 1946, Bd. 12, S.95

Eksteraj ligiloj