Entomologio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
e Nur 35 rezultoj ĉe Google, ne menciinda neologismo |
→Historio de entomologio: Korektis mistajpojn |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
'''Entomologio''' (el la [[greka]]j ''entomos'', insekto kaj ''logos'', scienco) estas fako de [[bestoscienco]] kiu studas la [[ |
'''Entomologio''' (el la [[greka]]j ''entomos'', insekto kaj ''logos'', scienco) estas fako de [[bestoscienco]] kiu studas la [[Insektoj|insektojn]]. |
||
== Historio de entomologio == |
== Historio de entomologio == |
||
Entomologio enradikiĝas en preskaŭ ĉiu kulturo |
Entomologio enradikiĝas en preskaŭ ĉiu kulturo ĉiutempa ekde prahistoriaj tempoj, ĉefe je la apero de la [[agrikulturo]] ([[plago]]j, bredado de [[abelo]]j), sed la scienca studo komencis ĵuse en la [[16-a jarcento]]. La listo de insektistoj tra la tuta historio estas enorma kaj inkludas nomojn kiel [[Charles Darwin]], [[Vladimir Nabokov]], [[Karl von Frisch]] ( [[Nobel-premio]] en [[1973]]), kaj multajn aliajn. |
||
Kiel fondinto de moderna entomologio estas konsiderata [[Anna Maria Sibylla Merian]]. Populara bildo de la klasika insektisto estas saĝulo kun papilikaptilo kaj mallonga pantalono. |
Kiel fondinto de moderna entomologio estas konsiderata [[Anna Maria Sibylla Merian]]. Populara bildo de la klasika insektisto estas saĝulo kun papilikaptilo kaj mallonga pantalono. |
Kiel registrite je 03:53, 17 feb. 2019
Entomologio (el la grekaj entomos, insekto kaj logos, scienco) estas fako de bestoscienco kiu studas la insektojn.
Historio de entomologio
Entomologio enradikiĝas en preskaŭ ĉiu kulturo ĉiutempa ekde prahistoriaj tempoj, ĉefe je la apero de la agrikulturo (plagoj, bredado de abeloj), sed la scienca studo komencis ĵuse en la 16-a jarcento. La listo de insektistoj tra la tuta historio estas enorma kaj inkludas nomojn kiel Charles Darwin, Vladimir Nabokov, Karl von Frisch ( Nobel-premio en 1973), kaj multajn aliajn.
Kiel fondinto de moderna entomologio estas konsiderata Anna Maria Sibylla Merian. Populara bildo de la klasika insektisto estas saĝulo kun papilikaptilo kaj mallonga pantalono.
Sciencisto, kiu studas entomologion, estas entomologo.
Objekto de la fako
El ĉirkaŭ 1,3 milionoj de priskribitaj vivantaj specioj, la insektoj estas pli da du trionoj el ĉiuj konataj organismoj[1] kaj, krome ili havas longan fosilian historion, ĉar ties apero okazis je la Devonio, antaŭ ĉirkaŭ 400 milionoj da jaroj. Ili havis multajn formojn de interagado kun homoj kaj kun aliaj vivformoj sur la tero; pro tio la entomologio konsistigas tre gravan fakon ene de la bestoscienco. La entomologio inkludas ofte la studon de aliaj artropodoj kiel araneoidoj, krustuloj kaj miriapodoj, kvankam tiu ampleksigo estas teknike malĝusta.
Aplikita aŭ ekonomika entomologio
La aplikita entomologio estas la pristudo de la insektoj interesaj por la homa estaĵo, ĉu pro la produktoj el ili havigitaj, ĉu pro la efiko kiu okazigas ĉe la homaj havaĵoj. Estas ĉefe gravaj la jenaj insektoj:
- Produktantoj de mielo, cero, propoleo, poleno kaj aliaj resursoj. Vidu la artikolon abelbredado.
- Produktantoj de silko per silkraŭpoj.
- Transpasantoj de malsanoj al animaloj aŭ homoj.
- Plagoj en kultivoj, magazenitaj materialoj kaj strukturoj.
- Kontrolantoj de aliaj plagoj.
Jura entomologio
La jura entomologio baziĝas sur la ekologia sinsekvo de la artropodoj kiuj instaliĝas en kadavro por certigi la precizajn daton kaj eĉ la horon de iu morto. Ĝi estas ĉefe utila ĉe kadavroj oldaj je tagoj, semajnoj aŭ monatoj.
Entomologoj
Entomologiaj socioj hispanlingvaj
Alfabete (en la hispana) laŭ landoj:
Referencoj
- ↑ Chapman, A. D.. (2006) Numbers of living species in Australia and the World, p. 60. ISBN 978-0-642-56850-2.
Eksteraj ligiloj
- Ejo pri entomologio en hispana
- Antonio Torralba Rubial: IIa enkonduka kurso pri entomologio (1995)
- Bio-nica.org Entomologio de tropikaj insektoj Ampleksa katalogo
- Portalejo de agrikultura entomologio en hispana pri la Valo Yaqui [Jaki, Ciudad Obregón, Sonora, Meksikio]
- Entomologio
- Jura entomologio, I
- Jura entomologio, II