Koncentrejo Dachau: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldono de malliberuloj de Dachau
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:
}}
}}


La '''koncentrejo Dachau''' {{prononco|DAĥaŭ}} - [[germane]] ''Konzentrationslager Dachau'', mallonge '''KZ Dachau''', ekzistis inter la 22-a de marto 1933 ĝis la liberiĝo de la tie malliberigitoj fare de la 7-a, "eŭropa", unuego de la [[usona armeo]] la 29-an de aprilo 1945. La [[Nacisocialisma Germana Laborista Partio|nazia]] reĝimo de [[Adolf Hitler]] ĝin starigis jam malmultajn semajnojn post akaparo de la potenco en Germanio. Estis la unua seninterrope aktiva [[nazia koncentrejo|germana koncentrejo]] kaj tial iĝis unu el la plej konataj [[koncentrejo]]j de la diktatura reĝimo.
La '''koncentrejo Dachau''' {{prononco|DAĥaŭ}} - [[germane]] ''Konzentrationslager Dachau'', mallonge '''KZ Dachau''', ekzistis inter la 22-a de marto 1933 ĝis la liberiĝo de la tie malliberigitoj fare de la 7-a, "eŭropa", unuego de la [[usona armeo]] la 29-an de aprilo 1945. La [[Nacisocialisma Germana Laborista Partio|nazia]] reĝimo de [[Adolf Hitler]] ĝin starigis jam malmultajn semajnojn post akaparo de la potenco en Germanio. Estis la unua seninterrope aktiva [[nazia koncentrejo]] kaj tial iĝis unu el la plej konataj [[koncentrejo]]j de la diktatura reĝimo.
[[Dosiero:Dachau watchtower b 1945-04.jpg|eta|150px|maldekstra|La gardoturo B de la koncentrejo, aprile 1945]]
[[Dosiero:Dachau watchtower b 1945-04.jpg|eta|150px|maldekstra|La gardoturo B de la koncentrejo, aprile 1945]]
Per sia aktiva periodo de pli ol 12 jaroj ĝi funkciis pli ol duoble longan tempon ol la plej multaj koncentrejoj de [[Nazia Germanio]].
Per sia aktiva periodo de pli ol 12 jaroj ĝi funkciis pli ol duoble longan tempon ol la plej multaj koncentrejoj de [[Nazia Germanio]].

Kiel registrite je 06:46, 23 jul. 2019

Koncentrejo Dachau (Germanio)
Koncentrejo Dachau (Germanio)
DEC

La koncentrejo Dachau [DAĥaŭ] - germane Konzentrationslager Dachau, mallonge KZ Dachau, ekzistis inter la 22-a de marto 1933 ĝis la liberiĝo de la tie malliberigitoj fare de la 7-a, "eŭropa", unuego de la usona armeo la 29-an de aprilo 1945. La nazia reĝimo de Adolf Hitler ĝin starigis jam malmultajn semajnojn post akaparo de la potenco en Germanio. Estis la unua seninterrope aktiva nazia koncentrejo kaj tial iĝis unu el la plej konataj koncentrejoj de la diktatura reĝimo.

La gardoturo B de la koncentrejo, aprile 1945

Per sia aktiva periodo de pli ol 12 jaroj ĝi funkciis pli ol duoble longan tempon ol la plej multaj koncentrejoj de Nazia Germanio.

La propaganda foto: koncentrejo Dachau, malliberuloj dum la nomalvoko la 28-an de junio 1938
La propaganda foto: Heinrich Himmler (dua de maldekstre) kaj – apud li – Rudolf Heß (dua de dekstre) dum inspektado de la koncentrejo en 1936

La instalaĵo situis proksimume 20 kilometrojn nordokcidente de Munkeno. Unue ĝi servis al malliberigo de politikaj kontraŭuloj de la nazia sistemo. Heinrich Himmler, en 1933 la Reichsführer SS kaj policestro de Munkeno, ordonis ĝian konstruon oriente de la urbo Dachau sur la areo de eksa municia fabrikejo.

Post la disbato de la konkurenca nazia organizaĵo SA en 1934 kadre de la nokto de la longaj tranĉiloj, Himmler planis pligrandigon de la koncentrejo. En 1937 komencis la pligrandigaj konstrulaboroj. La organiza strukturo estis modelo por multaj aliaj pli postaj naziaj koncentrejoj. La reĝimo prezentis ĝin kiel "modelan koncentrejon", ekzemple per plibeligitaj fotoj.

En la koncentrejo edukiĝis kaj trejniĝis la gardistoj kaj funkciuloj de pli postaj amasmurdaj koncentrejoj. La koncentrejo Dachau mem ne estis ekstermejo, kvankam en neniu alia nazia koncentrejo neniom da homoj murdiĝis individue pro politikaj motivoj.

Post la Kristala nokto en 1938 pli kaj pli malliberiĝis ankaŭ judoj kaj aliaj persekutitoj, kaj post la komenciĝo de la Dua Mondmilito aldoniĝis homoj el la nazie okupitaj regionoj de Mez-Orienta Eŭropo. Kiel "modela koncentrejo" la ejo estis la unua loko en Nazia Germanio, en kiu SS-komandisto estis la sola decidanto kaj ĉiu ĝenerala juro ne validis: kreiĝis "ŝtato en ŝtato", en kiu arbitre kaj sen ajna atento de homaj rajtoj aŭ naciaj leĝoj malliberiĝis, persekutiĝis kaj murdiĝis homoj.

El la sume almenaŭ 200 000 malliberigitoj en Dachau surloke mortis proksimume 41 500.[1] Multaj pliaj tamen fortransportiĝis al la ekstermejoj kaj tie mortis.

Malliberuloj de Dachau

Esperantistoj mortigitaj en Koncentrejo Dachau

La kristana mariavita arĥiepiskopo d-ro Johano Mario Miĥaelo KowalskiMaria Michał Kowalski, Martiro kaj Doktoro de la Eklezio; esperantisto mortigita la 26an de majo 1942 en la Koncentrejo Dachau

Laŭ lia ordono ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi Esperanton kaj en ĉiuj mariavitaj lernejoj Esperanto estas instruata. Postmorte nomita la Santo Subito (Tuja Sanktulo) kaj estas la Martiro kaj Doktoro de la Eklezio, plu legu en Mariavitismo.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Referencoj