Alfons Mucha: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 31: Linio 31:
[[Kategorio:Secesiaj pentristoj]]
[[Kategorio:Secesiaj pentristoj]]
[[Kategorio:Framasonoj]]
[[Kategorio:Framasonoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj la 24-an de julio]]
[[Kategorio:Mortintoj la 14-an de julio]]

Kiel registrite je 14:25, 26 sep. 2019

Alfons Mucha
Persona informo
Naskonomo Alfons Maria Mucha
Naskiĝo 24-an de julio 1860 (1860-07-24)
en Ivančice, Margraflando Moravio,  Aŭstra imperio
Morto 14-an de julio 1939 (1939-07-14) (78-jaraĝa)
en Prago
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Slavín
Lingvoj ĉeĥa
Loĝloko VienoParizoMunkenoPrago
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-HungarioUnua respubliko de ĈeĥoslovakioDua respubliko de ĈeĥoslovakioNazia GermanioĈeĥoslovakio
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno • Académie Julian • Académie Colarossi
Subskribo Alfons Mucha
Familio
Patrino Amálie Muchová
Edz(in)o Marie Chytilová
Infanoj Jiří Mucha • Jaroslava Muchová
Okupo
Okupo poster artist • litografisto • fotistografikisto • pentristo • poŝtmarkdesegnisto • dezajnisto • ilustristo • grafikartisto • instruisto • dizajnisto de juveloj • universitata instruisto • internodekoraciisto
Verkoj Slava epopeo
TTT
Retejo http://www.muchafoundation.org/
vdr

Alfons MUCHA, ĉeĥe [alfons muĥa] (mucha signifas muŝo), en Francio nomata Alphonse MUCHA [alfons miŝa], (naskiĝis la 24-an de julio 1860; mortis la 14-an de julio 1939) estis ĉeĥa pentristo, desegnisto kaj ĵurnalisto.

Li naskiĝis en Ivančice en Moravio. Sukceson li akiris en Parizo, kie li famiĝis per siaj afiŝoj por la glora aktorino Sarah Bernhardt kaj aliaj (simile kiel Toulouse-Lautrec). Li estis kreinto de nova stilo kun dikaj konturoj, plata perspektivo kaj ornamaj floraj elementoj. La stilo estas france nomata art-nouveau, sed en aliaj lingvoj oni uzas terminon secesio (= apartiĝo, separiĝo). (Fine de la 20-a jarcento liaj afiŝoj fariĝis granda modo.) Al lia pariza ateliero venadis Rostand, Rodin, Gauguin, Strindberg kaj aliaj. Mucha estis konata kaj admirata en Munkeno, Vieno, Nov-Jorko, sed malmulte en Ĉeĥio.

Mucha kreis multajn pentradojn, afiŝojn, reklamojn, kaj librajn ilustraĵojn, ankaŭ desegnaĵojn por juveloj, tapiŝoj, murpapero, kaj teatraj scenejoj kiuj konatas en la stilo «art nouveau». Muchaj verkoj ofte havis belajn sanajn junajn virinojn en fluaj roboj, ofte ĉirkaŭitaj inter grandaj floroj kiuj foje faris haloojn malantaŭ la virinaj kapoj.

Tamen post ekesto de Ĉeĥoslovakio en 1918 li estis petita krei la unuan ĉeĥoslovakan poŝtmarkon kun motivo de Prago. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento en kastelo Zbiroh (okcidenta Bohemio) A. Mucha kreis monumentan ciklon de dudek grandegaj historiaj pentraĵoj Slava epopeo, en kiu li esprimis sian patriotismon per bildigo de gravaj eventoj el la slava historio (nun en la kastelo de Moravský Krumlov).

Mucha estis framasono kaj unu el la refondintoj de ĉeĥa framasonismo post la unua mondmilito.[1] Loĝio en Prago portas la nomon Alphons Mucha.

Lia filo Jiří Mucha (1915-1991) estis eminenta verkisto.

Afiŝo el la jaro 1909 bildiganta Maude Adams-on kiel Johana de Arko

Referenco

Eksteraj ligiloj