Zodiako: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e →‎Signoj: class="wikitable"
Linio 6: Linio 6:


== Signoj ==
== Signoj ==
{| class="wikitable"
{| cellpadding=4 border=1
! Signonomo !! Latine !! Simbolo !! Unikodo !! Bildo !! De !! Ĝis
! Signonomo !! Latine !! Simbolo !! Unikodo !! Bildo !! De !! Ĝis
|-
|-
Linio 36: Linio 36:
Laŭ [[astronomio]], estas dek tri konstelacioj de la zodiako (kun la proksimumaj datoj kiam la Suno estas en ĉiu konstelacio kaj la daŭro):
Laŭ [[astronomio]], estas dek tri konstelacioj de la zodiako (kun la proksimumaj datoj kiam la Suno estas en ĉiu konstelacio kaj la daŭro):


{| class="wikitable"
{| cellpadding=3 border=1
! Signonomo !! Latine !! De !! Ĝis !! Daŭro (tagoj)
! Signonomo !! Latine !! De !! Ĝis !! Daŭro (tagoj)
|-
|-

Kiel registrite je 06:19, 21 jan. 2020

La zodiako estas la zono de ĉielo, kiun la Suno trapasas, vidita el la Tero. La linio tra kiu la Suno sin movas estas nomata ekliptiko; la zodiako estas la zono, 8 gradojn norden kaj ok gradojn suden, en kiu ankaŭ la Luno kaj la planedoj sin movas (ĉiam viditaj el la Tero). Nur Plutono iafoje vagas eksteren.

Konfuzoj ofte okazas inter la zodiakaj signoj (signoj de la konstelacio) kaj la konstelacioj, laŭ kiuj ili nomiĝas. El la 88 konstelacioj, en kiujn ni laŭtradicie dividas la stelĉielon, la Suno trapasas 13 tiajn. La signoj de la zodiako kontraŭe estas nuraj partoj de la ekliptiko: Oni dividas la vojon de la Suno (vidata el la Tero) en 12 partojn po 30 gradoj. Ili ricevis la nomojn de la konstelacioj, en kiuj ili pli-malpli situis antaŭ 2000 jaroj. Intertempe, pro la precesio, ili forŝovis unu de la alia je proksimume 30 gradoj. Do kiam la Suno pasas la konstelacion nomitan Pesilo, ĝi estas en la signo nomita Skorpio.

Tradicie, laŭ astrologio, estas 12 signoj de la zodiako (la datoj estas proksimume kiam la Suno estas en ĉiu signo laŭ Okcidenta astrologio):

Signoj

Signonomo Latine Simbolo Unikodo Bildo De Ĝis
Ŝafo Aries 21-a de Marto 20-a de Aprilo
Taŭro Taurus 20-a de Aprilo 21-a de Majo
Ĝemeloj Gemini 22-a de Majo 21-a de Junio
Kankro Cancer 22-a de Junio 22-a de Julio
Leono Leo 23-a de Julio 22-a de Aŭgusto
Virgo[1] aŭ Virgulino[2] Virgo 23-a de Aŭgusto 22-a de Septembro
Pesilo Libra 23-a de Septembro 22-a de Oktobro
Skorpio Scorpius 23-a de Oktobro 22-a de Novembro
Sagitario Sagittarius 23-a de Novembro 21-a de Decembro
Kaprikorno Capricornus 22-a de Decembro 20-a de Januaro
Akvisto[3]Amforo[4] Aquarius 21-a de Januaro 18-a de Februaro
Fiŝoj Pisces 19-a de Februaro 20-a de Marto

Laŭ astronomio, estas dek tri konstelacioj de la zodiako (kun la proksimumaj datoj kiam la Suno estas en ĉiu konstelacio kaj la daŭro):

Signonomo Latine De Ĝis Daŭro (tagoj)
Ŝafo Aries Apr 19 Maj 13 25
Taŭro Taurus Maj 14 Jun 19 37
Ĝemeloj Gemini Jun 20 Jul 20 31
Kankro Cancer Jul 21 Aŭg 9 20
Leono Leo Aŭg 10 Sep 15 37
Virgo Virgo Sep 16 Okt 30 45
Pesilo Libra Okt 31 Nov 22 23
Skorpio Scorpius Nov 23 Nov 29 7
Serpentisto Ophiuchus Nov 30 Dec 17 18
Sagitario Sagittarius Dec 18 Jan 18 32
Kaprikorno Capricornus Jan 19 Feb 15 28
Akvisto Aquarius Feb 16 Mar 11 24
Fiŝoj Pisces Mar 12 Apr 18 38

Zodiako en Esperanto

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas unu el du poemetoj de ties 17a ĉapitro nome "Fabeloj el Turkujo" al mencioj pri la konstelacioj de Zodiako; tiele ŝi aludas al Ŝafo, Taŭro, Ĝemeloj, Kankro, Leono, Virgo, Pesilo, Skorpio, Sagitario, Kaprikorno, Amforo, Fiŝoj.[5]

Referencoj

Vidu ankaŭ