Amikumu (aplikaĵo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eksteraj ligiloj: Klarigoj pri la teknika plano por la estonto de Amikumu
Etikedo: Iksokodo
Linio 38: Linio 38:
* [https://vk.com/amikumu Amikumu] ĉe [[VKontakte]]
* [https://vk.com/amikumu Amikumu] ĉe [[VKontakte]]
* [https://www.kickstarter.com/projects/1770123604/amikumu-the-app-to-use-languages-with-people-near Monkolekto ĉe Kickstarter]
* [https://www.kickstarter.com/projects/1770123604/amikumu-the-app-to-use-languages-with-people-near Monkolekto ĉe Kickstarter]
* [https://www.youtube.com/watch?v=76QnjXZZrxw Klarigoj pri la teknika plano por la estonto de Amikumu], filmeto de [[Chuck Smith]], septembro 2020


{{Ĝermo|aplikaĵo}}
{{Ĝermo|aplikaĵo}}

Kiel registrite je 15:00, 4 sep. 2020

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Amikumu
Aŭtoro Chuck Smith, Evildea[1]
Lasta stabila versio 3.3 (Android, 28-a de decembro 2019)[2]
3.6 (iOS, 9-a de novembro 2019[3])
Operaciumo Android, iOS[1]
Programlingvo Java, Swift, Ruby on Rails
Lingvo(j) Esperanto kaj 39 aliaj lingvoj
Evoluigstato en evoluo
Programtipo Aplikaĵo
Permesilo fermitkoda[1]
Retejo amikumu.com
vdr
Epizodo de podkasto Movada vidpunkto pri Amikumu el la 10-a de oktobro 2016 kun ĝiaj kunaŭtoroj Chuck Smith kaj Evildea.

Amikumu estas plursistema aplikaĵo por saĝtelefonoj (Android kaj iOS) per kiu oni povas trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn aŭ parolantojn de aliaj lingvoj. La aplikaĵo funkcias dumaniere. Oni povas trovi proksimajn esperantistojn per listo aŭ per mapo.[1][4] La aplikaĵo lanĉiĝis por esperantistoj je la 22-a de aprilo 2017.[5][6][7]

Arkitekturo

La Android-aplikaĵo estas programata per Java, la iOS-aplikaĵo per Swift, kaj la servilo per Ruby on Rails.[1]

Monkolekto ĉe Kickstarter

Amikumu lanĉis monkolektadon ĉe Kickstarter je la 18-a de oktobro 2016 de la esperantistoj Chuck Smith kaj Evildea. Pli ol 3000 eŭroj estis kolektitaj en la unuaj 10 horoj post la komenco de la monkolekto. La celo de la monkolekto estas 8500 eŭroj.[8] La celo estis atingita post 27 horoj.[9] La kampanjo daŭris ĝis la 16-a de novembro 2016.[8]

Ora membreco

La bazaj funkcioj de la aplikaĵo estas senpagaj. Oni povas iĝi ora membro por ekhavi pli da funkcioj.[8]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 MvP010 Amikumu. Movada vidpunkto (10-a de oktobro 2016). Alirita la 18-an de oktobro 2016.
  2. https://play.google.com/store/apps/details?id=com.amikumu.amikumu
  3. https://apps.apple.com/app/amikumu-find-language-learning-partners-nearby/id1214046710
  4. Amikumu helpos trovi proksimajn esperantistojn. Libera Folio (18-a de oktobro 2016). Alirita la 18-an de oktobro 2016.
  5. Amikumu – find nearby speakers - Android Apps on Google Play. Google Play. Alirita la 22-an de aprilo 2017.
  6. Amikumu ekhavis pli ol mil novajn uzantojn. Libera folio (2017-04-23). Alirita 2017-04-23. “La poŝtelefona aplikaĵo Amikumu, kiu helpas trovi proksimajn esperantistojn, estis lanĉita sabate la 22-an de aprilo.”.
  7. Pavinski, Rogener . “Chuck Smith en la teknologia generacio”, Kontakto 54 (279), p. 5. “Ĝi estis lanĉita sabate la 22-an de aprilo.”. 
  8. 8,0 8,1 8,2 Amikumu: the app to use languages with people near you. Kickstarter (18-a de oktobro 2016). Alirita la 18-an de oktobro 2016.
  9. .@laevildea ne povas kaŝi sian ekscitiĝon pri la 100%-financiĝo de nia monkolekta kampanjo post nur 27 horoj! https://t.co/cDnggkUiHc. Twitter (19-a de oktobro 2016). Alirita la 19-an de oktobro 2016.

Vidu ankaŭ

Alilaj aplikaĵoj por lerni lingvojn:

Babbel - Drops - Leeve - Lingo (aplikaĵo) - Mango (aplikaĵo)

Eksteraj ligiloj