Aĵmano (urbo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
e eta ŝanĝo
e Robin van der Vliet movis paĝon Aĝman al Aĵmano (urbo): samnoma kiel la emirlando
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:42, 22 okt. 2020

Aĵmano
urbo • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 490 035  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 24′ N, 55° 29′ O (mapo)25.39944444444455.479722222222Koordinatoj: 25° 24′ N, 55° 29′ O (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Aĵmano (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Aĵmano (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Aĵmano
Aĵmano
Situo de Aĵmano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ajman [+]
vdr
Internacia lernejo en Aĝman

Aĝman, arabe: عجمان‎‎, angle Ajman laŭ alia transskribo Aǧmān estas urbego, marborda havenurbo, ĉefurbo de la emirlando Aĵmano, en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Mapo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kie Aĝman estas videbla laŭ la marbordo
Aerpanoramo pri haveno de Aĝman

Bazaj informoj

Panoramo en Aĝman
Moskeo en Aĝman ĉe la maro

Geografio

Aĝman situas laŭ marbordo de Persa Golfo. Dubajo troviĝas 24, urbo Abu-Dabio 151 km.

Historio

Laŭ traktato inter Britio kaj ŝejko de Aĵman subskribita en 1820 Aĵman estis agnoskita aŭtonoma ŝtato. Post jardekoj la traktato etendiĝis ankaŭ al la maro antaŭ Aĵman. Por malhelpi turkan kaj francan interesojn la nova interkonsento en 1892 tenis la emirlandon en manojn de Britio. En 1968 Britio anoncis retiriĝon, intertraktadoj komenciĝis. La britoj foriris en 1971 kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj naskiĝis. Aĝmano reprezentas pli ol 90% de la populacio de la emirlando.

Vojkruciĝo kun moskeo en Aĝman
Marbordo ĉe Aĝman
Nubskrapulo en Aĝman

Ekonomio

Ekonomie Aĝman estas la plej malriĉa membro de la Emirlandoj. Depost 1900 proksimume 40 fiŝkaptistaj ŝipetoj funkciis en la maro, aliaj okupiĝis pri daktilopalmoj. De 1961 ĝis la fruaj 1970-aj jaroj la pli nova grava enspezo estis vendado de poŝtmarkoj. En 1972 la Emirlandoj transprenis poŝtmarkan negocon. Nuntempe Aĝman estas loko de pluraj banko, vendejegoj kaj luksaj hoteloj. Ĉe la haveno oni produktas modernajn ŝipojn, tio estas tutmonde signifa.

Trafiko

Aĝman havas flughavenon ĉe la najbara urbo (12 km). La internacia flughaveno troviĝas 60 km. La haveno apartenas al la signifaj havenoj de la Persa Gofo.

Klimato

Aĝman havas varman dezertan klimaton. En la jaro pluvas resume iom malpli, ol 100 mm. Inter majo-septembro ne pluvas, inter decembro-marto pluvas plejparto de la pluvo. La averaĝa temperaturo varias inter 22-33 °C. La someroj estas ekstreme varmaj (pli ol 40 °C).

Vidindaĵoj

Fontoj

Akademio en Aĝman