Volgo-Germana ASSR: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 100: Linio 100:
[[Kategorio:Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko]]
[[Kategorio:Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko]]
[[Kategorio:Volgogermanoj]]
[[Kategorio:Volgogermanoj]]
[[Kategorio:Aperis en 1918]]
[[Kategorio:Administraj unuoj fonditaj en 1918]]
[[Kategorio:Malaperis en 1941]]
[[Kategorio:Administraj unuoj malfonditaj en 1941]]

Kiel registrite je 16:11, 15 feb. 2022

Situo de Volgo-Germana ASSR en Sovetio
Mapo de Volgo-Germana ASSR
Standardo de Volgo-Germana ASSR en 1937

La Volgo-Germana aŭtonoma socialisma soveta respubliko aŭ mallonge Volgo-Germana ASSR' (germane Autonome Sozialistische Sowjet-Republik der Wolga-Deutschen, ruse Автономная Советская Социалистическая Республика Немцев Поволжья) estis administra regiono en la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kadre de Sovetunio. Ĝi situis en suda parto de Rusio ambaŭflanke de rivero Volgo. La ĉefurbo de la regiono estis Engels (ĝis 1931 Pokrovsk). La teritorio de la respubliko estis 28 200 km².

Historio

Germanoj transloĝiĝis al Volga regiono ekde 1764-1767 kiam Katerino la 2-a regis Rusian imperion. La dua granda transloĝiĝo de germanoj okazis inter 1853-1874. En 1897 volgaj germanoj nombris 400 000. En 1920 germanoj formis sian laboristan komunumon kaj en 1924 ĝi fariĝis aŭtonoma respubliko. Pli frue la regiono apartenis al gubernioj Samara kaj Saratov. Kiam Germanio atakis al Sovetio en 1941 la soveta registaro deklaris ĉiujn germanojn 'malamikoj de la popolo', la Volgo-germana ASSR estis nuligita la 28-an de aŭgusto 1941 kaj la germanaj loĝantoj estis forpelitaj al Siberio, Uralo kaj Mez-Azio. La teritorio de la respubliko estis dividita inter Saratova kaj Stalingrada provincoj. Post la milito, kiam la civitanaj rajtoj de germanoj estis redonitaj en Sovetio, ili tamen ne rajtis reveni al Volgo-germana regiono.

La loĝantaro

Loĝantoj estis grandparte germanoj, rusoj kaj ukrainoj. En urboj germanoj estis malplimulto, sed en kamparo ili estis preskaŭ 70% el la loĝantaro (en jaro 1926).

Distribuo de naciecoj en Volgo-Germana ASSR
Nacieco Nombro 1926 % 1926 Nombro 1939 % 1939
Germanoj 379 630 66,4 % 366 685 60,5 %
Rusoj 116 561 20,4 % 156 027 25,7 %
Ukrainoj 60 561 12,0 % 58 248 9,6 %
Kazaĥoj 1 353 0,3 % 8 988 1,5 %
Tataroj 2 109 0,4 % 4 074 0,7 %
Mordvoj 1 429 0,3 % 3 048 0,5 %
Belorusoj 1 636 0,3 %
Ĉinoj 1 284 0,2 %
Judoj 1 216 0,2 %
Estonoj 753 0,1 %
Aliaj 1 358 0,2 5 326 0,5 %
Entute 571 754 (100.00 %) 606 532 (100.00 %)

Vidu ankaŭ