Andermatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Andermatt (stacidomo).
Andermatt
Blazono de Andermatt
Blazono de Andermatt
Andermatt
komunumo en Svislando
Kantono Urio
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Urio.
Koordinatoj  46° 37′ 0″ N 8° 35′ 0″ O / 46.61667 °N, 8.58333 °O / 46.61667; 8.58333 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 0″ N 8° 35′ 0″ O / 46.61667 °N, 8.58333 °O / 46.61667; 8.58333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1265
Areo 62,15 km²
Alteco 1477 m super marnivelo
Poŝtkodo 6490
Komunumkodo 1202
Mapo de Andermatt
vdr

Andermatt estas urba komunumo en Kantono Urio, Svislando. Ĝi havis 1265 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La centro de Andermatt ĉe la river Reuss

Andermatt situas en la tiel nomita Urserenvalo ĉe la norda ramplo de la Sankt-Gotard-Pasejo inter Göschenen kaj la pasejkulmino de Sankt-Gotardo. En Andermatt kruciĝas la Gotardpasejstrato de nordo al sudo kun la strato de oriento al okcidento trans Oberalppasejo kaj Furkopasejo. En Andermatt kuniĝas la du riveroj Gotthardreuss kaj Unteralpreuss al Reuss, kiu tiam trans la Schöllenenravino al Göschenen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Andermatt estas nodopkunto de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo, kiu trans la Furkobaztunelo kaj la Oberalppasejo konektas Valezon kun Grizono, kun la flanklinio al Göschenen, kie estas konekto al la Gotard-Fervojo de Svisaj Federaciaj Fervojoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dum la 2-a Mondmilito generalo Henri Guisan okaze de sia defendoplano kreis la alpan fortikaĵon, kies komandocentro situis en Andermatt. Pro tio Andermatt fariĝis la sidejo de komandocentralo de la Svisa Armeo, de kiu granda parto de la ekonomio de la komunumo dependis. Post la fino de la Malvarma Milito la Svisa Armeo en du reformoj estis signife malgrandigita. Post la reformo en 1995 granda parto de la instalaĵoj de la armeo en Andermatt devis esti fermitaj, kio devigis la komunumon trovi novajn enspezofontojn. La planoj estas grandaj investoj al la turismo. La egipta miliardulo Samih Sawiris planas en Andermatt la konstruon de granda skisportcentro, projekto, kiu de la lokaj, kantonaj kaj federaciaj aŭtoritatoj intertempe estis akceptita kaj per kies realigo oni nun komencis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Andermatt datiĝas el la jaro 1203 kiel de Prato, kio en alia dokumento de 1290 estis alemanigita al A der Matte. Andermatt estis fondita de valzoj, kiuj enmigris en la 12-a jarcento trans la Furkopasejo al la Urserenvalo. Dum mezepoko la regado super la bienoj apartenis al la Monaĥejo Disentis. En la jaro 1649 la bienrajtoj de Disentis estis nuligitaj kaj Andermatt fariĝis parto de Urio. Dum la jaroj 1818 ĝis 1830 trans la Sankt-Gotard-Pasejo estis konstruita veturebla strato. Andermatt nun travivis gravan tempon de ekonomia prospero, kiu abrupte ĉesis per la malfermo de la Gotardtunelo en la jaro 1882. Ek de la jaro 1885 ekzistas en Andermatt la armilplaco de la Svisa Armeo, samtempe gajnis la alpa turismo signifon. En la 1920-aj jaroj kaj en 1946 ekzistis planoj transformi la tutan Ursenenvalon en gigantan baraĵlagon. La projekto ambaŭfoje malsukcesis en publikaj balotoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]