Jakob Sprenger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob Sprenger
Persona informo
Naskiĝo 1872
en Speicher AR
Morto 1952
Lingvoj Volapuko
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo volapukologo
vdr

Jakob SPRENGER estis la tria Cifal (1948-1950). Li naskiĝis en 1872 kaj mortis en 1952. En 1887, post iĝis sekretario de Johann Martin Schleyer. Inter 1921 kaj 1935, li eldonadis la volapukan gazeton Nüniel.

Arie de Jong submetis al Albert Sleumer sian planon de reformo de la lingvo Volapuko (1921), kaj kiam tiu reformo estis preta (1929), li submetis la tuton ne plu nur al Sleumer, sed ankaŭ al Sprenger. Sleumer, De Jong kaj Sprenger estis la lasta triopo, kiu gvidis la lingvan evoluon de Volapuk kvazaŭ malgranda Akademio.

Dum la Dua Mondmilito, li estis persekutita de Naziismo. Post la milito li laboris por reorganizi la Volapuk-movadon. En 1950 li ekscifaliĝis.