Lingvocido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la lingvistiko, lingvocido (kombinaĵo de 'lingvo' kaj 'genocido' kaj faka termino por lingvomortigo) konsistas el konscie planita mortigado (parta aŭ kompleta) de lingvo aŭ lingvovario por altrudi (dominan) lingvon pere de eksplicitaj politikaj aranĝoj fare de ŝtataj instancoj. Ŝtatoj disponas pri pluraj ekstingiloj, de kiuj la plej konataj estas la armeo, la eduksistemo kaj la komunikilaro. La fenomeno de lingvocido (lingvomortigo) ankaŭ povas koincidi kun etnocido, tio estas la detruado de la lingvo kaj ĝia tradicia kulturo kaj medio. La termino estis enkondukita de la lingvisto Tove Skutnabb-Kangas. Krome uzis ĝin inter aliaj la francaj lingvistoj Claude Hagège [1] kaj Albert Bock (pri la bretona lingvo [2]) . Kontraŭe al genocido la termino lingvocido ne estas popoljure akceptata koncepto.

Metodoj de lingvomortigo[redakti | redakti fonton]

La plej komuna procezo kiu portas al la lingvomorto konsistas en tio ke parolantoj de iu lingvokomunumo fariĝas dulingvaj en alia lingvo, kaj laŭgrade komencas paroli la duan lingvon ĝis oni ĉesas uzi sian propran lingvon. Tiu ĉi estas procezo de asimilado kiu povas esti propravola aŭ povas esti deviga. La parolantoj de iuj lingvoj, aparte la regionajaŭ malplimultaj lingvoj, povas decidi forlasi sian unuan lingvon por ekonomiaj motivoj aŭ praktikaj, favore al lingvoj konsiderataj esti de pli granda utileco aŭ prestiĝo. Ĉi tiu procezo estas laŭgrada kaj povas okazi ĉu de sube supren aŭ de supre suben.

  • Instigo de parolantojn de iu lingvo (kutime malsama de la lingvoj oficiale rekonataj de tiu ŝtato) ne transdoni sian lingvon al siaj idoj,
  • Instigado al enmigrado de homoj parolantaj alian lingvon por minoritatigi parolantojn de la lingvo en la propra areo.
  • Instigado al elmigrado al ali-lingva areo por minoritatigi parolantojn de la lingvo en la propra areo (vidu etna purigado).
  • Malpermeso de uzo de la lingvo kiel lingvo de instruo.
  • Malpermeso de instruado de la lingvo.
  • Malpermeson la publikan uzon de la lingvo, ĝenerale aŭ en determinitaj lokoj (lernejoj) aŭ en determinitaj formoj (libroj, ĵurnaloj, televido .)
  • Apartigo de infanoj de la gepatroj, ekzemple per infanoj vivantaj aparte de gepatroj en lernejoj, kie oni parolas alian lingvon.
  • Deklarado de alia lingvo kiel ŝtatlingvo, kaŭzante diskriminacion de la lingvo.

Historiaj ekzemploj multas.Tamen, ne ĉiun lingvoŝanĝonlingvoanstataŭigon oni nomus lingvocido.

Estas interese, ke la anglalingva vikipedia artikolo pri la termino emfazas kiel ekzemplon de lingvocido la hispanan koloniigadon de Ameriko, kvankam la angla koloniigo almenaŭ samforte ekstermis indianajn lingvojn kaj popolojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. (de + eo) Jaroslav B. Rudnyckyj: Linguizid. Ein Beitrag zur Soziolinguistik. La Monda lingvo-problemo 1 (1), Mouton, Den Haag 1969. S. 27-30.
  2. (fr) Breton Roland. Linguicide et ethnocide: Pourqoui et comment tuer les langues? / Les minorites ethniques en Europe — Paris: L’Harmattan, 1993.
  3. (en) Tove Skutnabb-Kangas: Linguistic genocide in education ? or worldwide diversity and human rights? Mahwah, New Jersey & London: Lawrence Erlbaum Associates. 2000, ISBN 0-8058-3468-0.
  4. (en) Amir Hassanpour, "The politics of A-political Linguistics: Linguists and Linguicide", in Rights to Language: Equity, Power, and Education, Robert Phillipon ed., Routledge, 2000, 320 p., pp. 33-39 (lingvocido de la kurda lingvo)
  5. (en) Djamila Saadi-Mokrane, "The Algerian Linguicide", in Algeria in Others' Languages, Anne-Emmanuelle Berger ed., Cornell University Press, Ithaca and London, 2002, 246 p., pp. 44-58

Komparu kun[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Claude Hagège, Halte à la mort des langues, Paris, Editions Odile Jacob, coll. "Poches Odile Jacob, 98", 2002, 381p, (ISBN 2738111823 kaj 9782738111821, OCLC 398102058) p. 119-144
  2. Albert Bock: Linguizid am Bretonischen Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, Brennos Studia Celtica Austriaca, Nr. 1/1996, S. 17-25.