Specoj de lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvankam lingvo estas sufiĉe amplekse akceptita koncepto, oni devas konsideri, ke ekzistas multegaj Specoj de lingvoj, depende de diversaj kriterioj, ekzemple ĉu lingvo estas minoritata lingvo aŭ male tre disvastigita tutmonde aŭ en mondoregiono, ĉu historie temas pri lingvo, el kiu devenas aliaj lingvidoj aŭ inverse temas pri nove bakitaj lingvoj, ĉu estas nacia lingvo aŭ eĉ kontraŭleĝa lingvo, ĉu estas artefarita lingvo, ĉu estas literatura lingvo, ktp.

Foje lingvoj povas esti klasitaj laŭ diversaj kriterioj en diversaj klaseroj.

Oni povas pripensi la simplecon de la situacio en kelkaj lokoj, ekzemple en Islando oni parolas la islandan, sed tre ofte la socipolitikaj situacioj estas pli komplikaj.

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]