Spinifekso
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Spinifekso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Eremiornis carteri (North, 1900) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Spinifekso aŭ Eremiorno (Eremiornis carteri) estas birdo de la familio de la Megaluredoj iam enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi loĝas kiel endemio nur en la norda duono de Aŭstralio.

Ĝi havas tre brunan kronon, flavbrune striecajn flugilojn kaj longan voston. La subaj partoj estas sablokoloraj al blankecaj kun pli blanka gorĝo kaj helbruneca nuanco en flankoj. En vizaĝo videblas hela ĉirkaŭokula ringo kaj ĉefe tre markata hela superokula strio. Ambaŭ seksoj estas similaj.
Ties dieto enhavas varion de insektoj kaj semoj kolektataj en herbejoj. Tiu specio flugas malmulte kaj malforte, havante sian voston pendantan. Ili tendence estas solemaj, kaj por tio, ĝi ne estas migranta. La reprodukta sezono de la Spinifekso etendas el aŭgusto al novembro dum la sudhemisfera somero. La nesto estas neprofunda taso konstruita el herbotigoj proksime de la grundo. La ino demetas plej ofte du ovojn. La specio ne estas minacata, ĉar povas esti komuna en taŭgaj habitatoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Eremiornis carteri[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
- Bird; the Definitive Visual Guide.
|