Saltu al enhavo

Mezelba tabulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Středolabská tabule)
Mezelba tabulo
ĉeĥe: Středolabská tabule
tabulo
Kunfluejo de Elbo kun laterala kanalo ĉe Mělník
Oficiala nomo: Mezelba tabulo
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj
Historia regiono Bohemio
Parto de Mezbohemia tabulo
Najbaras kun
Subulaj unuoj
Rivero Elbo
Plej alta punkto
 - situo (nivellinio)
 - alteco 400,00 m s. m.
Longo 105 km (65 mi)
Larĝo 56 km (35 mi)
Areo 2 208,00 km² (220 800 ha)
Geologia konsisto sedimentoj, fundamento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Orientelba tabulo sur mapo de Ĉeĥio
Orientelba tabulo sur mapo de Ĉeĥio
Orientelba tabulo sur mapo de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Středolabská tabule
Portalo pri Geografio

Mezelba tabulo (ĉeĥe: Středolabská tabule) estas geomorfologia tutaĵo en Ĉeĥio troviĝanta en la suda parto de regiono Mezbohemia tabulo. Ĝi okupas partojn de regionoj Mezbohemia regiono, Regiono Ústí nad Labem, Regiono Pardubice, Regiono Hradec Králové, Regiono Vysočina kaj Prago.

Situo kaj setlejoj[redakti | redakti fonton]

La teritorio de tutaĵo etendiĝas proksimume inter urboj Mělník kaj Kralupy nad Vltavou sur nordokcidento, Lysá nad Labem sur nordo, Kopidlno sur nordoriento, Chlumec nad Cidlinou sur oriento, Kutná Hora kaj Golčův Jeníkov sur sudoriento, Kostelec nad Černými lesy sur sudo kaj Prago sur sudokcidento. Tute interne el pli grandaj urbo troviĝas Neratovice, Brandýs nad Labem-Stará Boleslav, Čelákovice, Český Brod, Nymburk, Poděbrady, Kolín, Čáslav kaj Milovice.

Karaktero de la teritorio[redakti | redakti fonton]

La teritorio estas karakteriza plata montetaro, kreita de mineraloj de kretacea kaj diversloke de ilia malkovrita kristalinika, proterozoika kaj permia subaĵo. Ĝi prezentas erozie ĝis strukture denuda kaj akumula reliefa plataĵa, valkaldrona kaj plate montetara karaktero kun egaligitaj surfacoj, roknodoj, riveraj terasoj, apudriveraj ebenaĵoj kaj formoj sur leŭsoj kaj blovitaj sabloj. Ili disvastiĝas en larĝa zono apud meza fluo de rivero Elbo, malsupra fluo de Vultavo kaj apud pluaj elbaj alfluantoj (ekz. Výrovka, Doubrava, Mrlina, Cidlina).[1]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Demek, Jaromír; a kolektiv.. (2006) Zeměpisný lexikon ČR: Hory a nížiny, 2‑a eldono, Brno: AOPK ČR. ISBN 80-86064-99-9.