Stafford Beer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stafford Beer
Stafford Beer en la universitato de St. Gallen
Stafford Beer en la universitato de St. Gallen
Persona informo
Naskonomo Anthony Stafford Beer
Naskiĝo 25-a de septembro 1926
en Londono, Unuiĝinta Reĝlando
Morto 23-a de aŭgusto 2002
en Toronto
Lingvoj angla
Nacieco Unuiĝinta Reĝlando
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Klereco Decidofara esploro, administra kibernetiko
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono
Okupo
Okupo Teoristo, konsilisto
vdr

Anthony Stafford BEER (naskiĝis 25-an de septembro 1926 en Londono, mortis 23-an de aŭgusto 2002) estis brita teoriisto, konsilisto kaj profesoro ĉe la Manchester Business School. Li estas plej bone konata pro sia laboro en la fakoj de decidofara esploro kaj administra kibernetiko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Stafford Beer naskiĝis en Londono en 1926. La 17-jaraĝa Beer estis elpelata de lernejo. Li ekstudis filozofion, sed foriris por militservo en 1944. Stafford Beer militservis en Barato, kaj restis tie ĝis 1947. Poste li revenis al Anglio kaj eklaboris por la Militoficejo, en la Sekcio pri Homaj faktoroj. En 1949 li eloficiĝis.[1]

Beer ĉesis uzi sian antaŭnomon Anthony, kiam li ĉirkaŭ 21-jaraĝis.[2]

United Steel Companies[redakti | redakti fonton]

En 1956 Beer eklaboris ĉe ŝtalfabrikanto United Steel Companies. Li persvadis la direktoraron al financi esploradon pri decidofarado. Tio rezultis en la Sekcio pri Decidofara esplorado kaj kibernetiko; Beer estis la sekciĉefo.[3]

SIGMA[redakti | redakti fonton]

En 1961 li forlasis United Steel Companies celante starigi esplorkonsila kompanio pri decidofarado, kiu nomiĝis Science in General Management (SIGMA; Scienco en Ĝenerala Direktado). Beer forlasis SIGMA en 1966 kaj eklaboris por SIGMA-kliento, la International Publishing Company (IPC). Beer forlasis IPC en 1970 kaj eklaboris kiel sendependa konsilisto, fokusiĝante pri socialaj sistemoj.

Cybersyn[redakti | redakti fonton]

Meze de 1971 ĉiliano Fernando Flores kontaktis Beer. Flores estis altranga membro de la Corporación de Fomento de la Producción de Chile (CORFO; Kompanio por Disvolvado de Ĉilia Produktado), ero en la nove elektita socialista registaro de Salvador Allende. La rolo de Stafford Beer en CORFO estis konsili pri la aplikado de kibernetikaj teorioj por direkti la ŝtatan sekcion de la ĉilia ekonomio.[4][5]

Tio rezultis al la neniam plenumita projekto Synco. Synco uzis komputilojn kaj teleksbasan komunikreton por ebligi la registraron maksimumigi la produktadon samptempe de daŭrigi la aŭtonomion de laboristoj kaj la discentra direktado. Laŭraporte Beer estis ankaŭ influita per la kritiko pri sovetunia burokratio verkita de Lev Trockij. Projekto Synco estis forigita post la morto de Allende dum la puĉo de Pinochet en 1973. Beer poste daŭre laboris en la amerikoj, konsilante registrarojn de Meksiko, Urugvajo kaj Venezuelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Obituaries: Stafford Beer", The Telegraph, 28-a de aŭgusto 2002. Kontrolita 31-a de aŭgusto 2015.
  2. Pickering, Andrew. (2011) The cybernetic brain: sketches of another future. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 978-0226667904.
  3. Stafford's Curriculum Vitae. Universidad del BioBio. Alirita 18 August 2015.
  4. Third Richard Goodman Memorial Lecture, Brighton Polytechnic, Moulsecoomb, Brighton 14 February 1973.
  5. . Fanfare for Effective Freedom: Cybernetic Praxis in Government by Stafford Beer (1973-02-14). Arkivita el la originalo je 2018-05-03. Alirita 2021-07-02.