Stanley Kubrick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:KubrickForLook.jpg
Stanley Kubrick en la 1940-aj jaroj

Stanley KUBRICK [stanli kjubrik kubrik] (naskiĝis la 26-an de julio 1928 en Novjorko, Usono; mortis la 7-an de marto 1999 en Childwickbury Manor ĉe St Albans, Britio) estis usona reĝisoro, scenaristo, produktoro, kameraisto kaj filmomuntisto. Li estis ekzemple reĝisoro de la famaj filmoj 2001: A Space Odyssey, Dr. Strangelove, Lolita, The Shining kaj Spartacus, inter aliaj. Liaj filmoj sukcesis komerce kaj arte. Li loĝis kaj laboris en Britio ekde la 1960-aj jaroj. Kiel reĝisoro, li estis perfektomania kaj sindona, al la ĉagreno de aktoroj kaj siaj edzinoj (du el siaj tri geedziĝoj fiaskis).

Parto de la movado nomita Nova Holivudo de fino de la 1960-aj jaroj, li estis konsiderita kiel unu el plej granfaj kaj plej influaj reĝisoroj ĉiutempaj. Liaj filmoj, tipe adaptaĵoj de noveloj aŭ romanoj, estas notataj pro siaj "briloj"[1] kaj unika kinfarado, atento al detalo serve de realismo, kaj la evokiva uzado de muziko. La filmoj de Kubrick kovras varion de ĝenroj, kiaj milito, krimo, literaturaj adaptaĵoj, amaferoj, nigraj komedioj, hororo, eposo kaj scienc-fikcio. Kubrick famiĝis ankaŭ ĉar estis postulema perfektisto, uzante penigan zorgon por ĉiu scenarado, kamera-verkoj kaj kunordigante de tre proksime kaj la laboro de la aktoroj kaj de la eksterekranaj kunlaborantoj.

Startinte kiel fotisto en Novjorko, Kubrick lernigis sin mem ĉiujn aspektojn de filmoproduktado kaj reĝisorado post gradiĝi el altlernejo. Liaj komencaj filmoj estis faritaj per malalta buĝeto, sekvite de la holivuda sukceso, Spartacus; li pasigis plej el la resto de sia kariero vivante kaj filmante en Unuiĝinta Reĝlando. Lia hejmo ĉe Childwickbury Manor en Hertfordshire (norde kaj proksime de Londono) iĝis sia laborejo kie li faris siajn verkojn, enketadon, eldonadon kaj administrado de produktoraj detaloj. Tio permesis al li havi preskaŭ kompletan artan kontrolon de siaj filmoj, sed kun la rara avantaĝo havi financan subtenon el ĉefaj holivudaj studioj.

Multaj el liaj filmoj alportis novan grundon al kinfarado, kiaj 2001: A Space Odyssey (1968), nome scienc-fikcia filmo kiun la reĝisoro Steven Spielberg nomigis la "big bang" (praeksplodo) de sia generacio, kun renovigaj vidaj efikoj kaj scienca realismo.[2] Pro Barry Lyndon (1975), Kubrick akiris lensojn disvolvigitajn de Zeiss por NASA por filmi scenojn sub natura kandelaro kaj The Shining (1980) estis inter unuaj filmoj kiuj faris uzadon de Steadicam por stabiligi kaj fluigi rapidajn scenojn. Pri siaj komencaj kurtoj, Kubrick estis la kinisto kaj eldonisto de la unuaj du el siaj dektri aktoraj filmoj. Li reĝisoris, produktoris kaj verkis la tuton aŭ parton de la scenaroj pro preskaŭ ĉiuj siaj filmoj.

Dum kelakj el la filmoj de Kubrick estis polemikaj ĉe recenzoj, kiaj Paths of Glory (1957), Lolita (1962), kaj A Clockwork Orange (1971), plej el liaj filmoj estis nomumitaj por Oskar-premioj, Oraj GlobojBAFTA. Kinhistoriisto Michel Ciment konsideris liajn filmojn kiel "inter plej gavaj kontribuoj al la monda kino en la 20a jarcento"[3] dum reĝisoro Norman Jewison nomigis lin unu el la "plej grandaj majstroj" kiujn Usono iam produktis.[4]

Biografio

Kubrick infanaĝe kun sia patro, Jack

Kubrick naskiĝis la 26an de Julio, 1928, en Bronkso, kiel la unua de du gefiloj el judaj gepatroj Jacob Leonard Kubrick (1902–85), konata kiel Jack aŭ Jacques, kaj lia edzino Sadie Gertrude Kubrick (fraulino Perveler; 1903–85). La fratino de Kubrick nome Barbara Mary, naskiĝis en Majo 1934.[5] Jack Kubrick, kies gepatroj kaj patraj avoj estis de pola, aŭstra, kaj rumana praularo, estis doktoro. Ĉe la naskiĝo de Stanley, la familio Kubrick loĝis en 2160 Clinton Avenue en Bronkso.[6] La biografiisto de Kubrick nome Geoffrey Cocks verkis, ke kvankam la familio Kubrick ne estis religia, liaj gepatroj estis geedziĝintaj en juda ceremonio.[7][8]

Amiko de la familio Kubrick notis, ke kvankam Jack Kubrick estis elstara doktoro, Stanley kaj lia patrino estis nefanfaronaj.[6] Kiel knabo, Kubrick estis konsiderata "libremulo" kaj ĝenerale neinteresata en aktivaĵoj de sia bronksa najbareco. Multaj el liaj najbaraj amikoj poste helpos lin en liaj komencaj filmoj, inklude la verkado de muziko kaj scenaroj.[7]

Kiel infano en Novjorko, li estis malbona studento, kvankam evidente inteligenta. Lia patro penis (kaj sukcesis) kapti lian energian kaj imagon per ŝako. Ŝako iĝos obsedo por Kubrick por lia tuta vivo kaj aperis en multaj scenoj de liaj filmoj. Kubrick klarigis ke ŝako helpis lin disvolvigi "paciencon kaj disciplinon" por akiri decidojn.[9] Kaj, je lia 13-a naskiĝtago, la sprono estis fotilo, kiun lia patro donacis al li. Li lernis riveli siajn proprajn fotojn en malhela ĉambro kaj ekfaris spontanajn fotojn sur la stratoj de Novjorko. Li komencis ankaŭ ĉeesti al kinejoj kaj studi filmoteknikon. Kubrick ankoraŭ malsukcesis en lernejo kaj lia patro seniluziiĝis ke li ne atingos bonajn rezultojn por povi iri al universitato. Kubrick ĉeestis al la Altlernejo William Howard Taft inter 1941–1945 (unu el lia klaskolegoj estis Edith Gormezano, poste konata kiel la kantisto Eydie Gorme).[10] Li aliĝis al la lerneja fotoklubo kiu bezonis lin por fotigi la lernejajn eventojn por ties gazeto.[11] Eĉ tiele, Kubrick plusekvis la akademian karieron, atingante nur gradon 67.[12] Laŭ lia priangla instruisto, Kubrick estis interesata en literaturo el frua aĝo,[6] sed li havis malbonajn rezultojn kaj ofte malĉeestis la lernejon por spekti duoblajn filmosesiojn.[6] Li gradiĝis en 1945, sed liaj nesufiĉaj gradoj, kombine kun la peto por universitataj akceptoj fare de la soldatoj revenintaj el la Dua Mondmilito, nuligis la esperojn de pli alta edukado. Poste en sia vivo, Kubrick parolos disdegne pri sia edukado kaj pri edukado ĝenerale, defendante ke nenio pri lernejo interesas lin. Liaj gepatroj sendis lin loĝi kun parencoj dum unu jaro en Los Angeles en laespero ke tio helpos al akademia kresko.

Fotista kariero

Anstataŭ studento ĉe universitato, Kubrick fariĝis fotisto por la magazino Look kaj fanatiko pri la kino, vidinte preskaŭ ĉiujn filmojn, kiu estis montrata en Novjorko. Lia laboro kiel fotisto tage, la kinejoj de Novjorko nokte (precipe la de la Moderna Muzeo de Arto) kaj la libro Film Technique de Pudovkin, fariĝis la universitato de Kubrick, kie li lernis la arton de kino.

Filmado

Lia unua ĉefa filmo estis Fear and Desire (1953) ("Timo kaj Deziro"). Ĝi ruinigis lian geedziĝon kaj ricevis miksitajn recenzojn, sed la filmo klare montris Kubrick kiel talenta reĝisoro. Dum la 1950-aj jaroj, li grade gajnis famon kaj la atenton de Hollywood, direktinte pli grandajn filmojn, ĝis 1957 kiam li direktis Spartacus, la plej granda filmo de Hollywood, kiun li reĝisoris. Li elreviĝinte pri Hollywood kaj ekde Lolita, li forlasis Hollywood-on kaj laboris en Britio. Lolita mem, laŭ la romano de Nabokov, estis limigita de la tiama cenzuro. Per Dr Strangelove (1964), li fariĝis finance kaj arte sendependa kaj ĉiam havis kelkajn da projektoj kurantaj, iuj estinte forlasitaj: ekzemple, Napoleono kaj Mensogoj de la Tempo de Milito, filmo pri la gentomortigado fare de la nazioj.

Kvankam multaj de liaj filmoj devenas de romanoj (de Vladimir Nabokov, William Thackeray, Stephen King, Arthur C. Clarke, Anthony Burgess, ktp), Kubrick konsideris filmojn pli kiel muziko ol kiel fikcio: progresado de etoso kaj sento, kies signifo poste venas. Laŭ kelkaj kritikistoj Kubrick povus esti konsiderita kiel Joyce de kino.

Liaj du filinoj iĝis muzikistoj.

Kuriozaĵoj

kubrikeskaĵoj en filmo:

  • longaj, altaj, paralelaj muroj
  • La numero 114
  • proksima vido de vizaĝo tordita de emocio
  • perspektivo (de la fotilo) senkora kaj objektiva, observante la trankvilan, racian ordon de homo falinte en frenezon kaj sangon
  • simetria sceno
  • longdaŭra (al/el)proksimiĝado de la fotilo
  • sceno en banĉambro

Stephen King, la aŭtoro de The Shining, ne ŝatis la realigon de Kubrick, kaj instigis novan version kiel ses-hordaŭra televida serieto post dudeko da jaroj.

Filmoj

Liaj filmoj:

La plej preferitaj filmoj de Kubrick:

  • I Vitelloni
  • Wild Strawberries
  • Citizen Kane
  • Treasure of Sierra Madre
  • City Lights
  • Henry V
  • La Notte
  • The Bank Dick
  • Roxie Hart
  • Hell's Angels

Notoj

  1. Ekzemple, Coyle, Wallace. (1980) Stanley Kubrick, a guide to references and resources. GK Hall. ISBN 978-0-8161-8058-5.
  2. Giulio Angioni, Fare dire sentire: l'identico e il diverso nelle culture (2011), p. 37 kaj Un film del cuore, en Il dito alzato (2012), pp. 121–136
  3. Ciment, Michel. Kubrick: The Definitive Edition, Faber and Faber, Inc. (1980; 1999) p. 36, kovrilo
  4. Interview with Norman Jewison ĉe YouTube, American Film Institute, 1a de Feb., 2013
  5. Duncan 2003, p. 15.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 LoBrutto, Vincent (1999). Stanley Kubrick: a Biography. Penguin Books.
  7. 7,0 7,1 Cocks, Geoffrey. The Wolf at the Door: Stanley Kubrick, History, & the Holocaust, Peter Lang Publishing (2004) pp. 22–25, 30.
  8. Ciment 1982a. Rete ĉe: Kubrick on The Shining: An interview with Michel Ciment Ŝablono:WebCite
  9. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Walker; $2
  10. Gates, Anita, "Eydie Gorme, Voice of Sophisticated Pop, Dies at 84", 12a de Aŭgusto 2013. Kontrolita 12a de Aŭgusto 2013.
  11. Duncan, 2003, p. 15
  12. Schwam 2000, p. 70.

Eksteraj ligiloj