Stara Bingula
Aspekto
Stara Bingula, serbe Стара Бингула, kroate Pištinci, hungare Óbingula estas malgranda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Sremska Mitrovica. Stara kaj ó signifas: malnova.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 2 km²
- Koordinatoj: 45°08′28″N 19°29'04″E
- Alto super marnivelo: 195 m
- Loĝantaro: 190
- Poŝtkodo:
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: SM
Situo
[redakti | redakti fonton]Stara Bingula situas fine de sakovojo sur deklivoj de Fruŝka Gora.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Aŭstrio-Hungario, al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Stara Bingula 190 homoj, (58 serboj (31 %), 55 kroatoj (29 %), 32 slovakoj, 23 rutenoj, 6 jugoslavianoj, 3 hungaroj kaj aliaj).