State Grid Corporation of China

El Vikipedio, la libera enciklopedio
State Grid Corporation of China
negoco • Chinese state-owned enterprise vd
Dum decembro 2002 - nekonata/nuntempe
Jura formo central state-owned enterprise
Ĉefestro(j) Xin Baoan vd
Sidejo Pekino
Lando Popola Respubliko Ĉinio
Estr(ar)o Shu Yinbiao
Dungitoj 1 581 000 (stato: 2018)
filiaj kompanioj Global Energy Interconnection • China Electric Power Research Institute • State Grid Electrical Power Research Institute • State Grid Henan Electric Power Company vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Ŝtata Elektriza Korporacio de Ĉinio (fame konata laŭ la angla nomo State Grid Corporation of China akronime SGCC (pinjine :国家电网公司 Guo- jia dian -wang gong-si) estas konata en ĉine simple kiel "la Elektrizo" State Grid estas registara monopolo kiu disponigas elektron kaj elektronikajn servojn en Ĉinio kaj en multaj aliajn landojn en Azio, Oceanio kaj Eŭropo.

La korporacio estas la plej granda serva kompanio en la mondo kaj la dua kompanio en la mondo laŭ enspezo, malantaŭ Walmart kaj Amazono (2018) [1]. En 2016/17, la kompanio havis 927 839 dungitojn, ĉirkaŭ 1,1 miliardojn da klientoj, kaj enspezojn de ĉirkaŭ 363 miliardoj da dolaroj [2].  

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉinio komencis trietapan reformon en la energisektoro en 1986 [3]. Kiam la tria kaj lasta etapo, la "disigo de la plantreto" kiu okazis frue en 2002, la aktivoj de la Ŝtata Elektrokompania Korporacio (pinjine: 国家电影公司) estis dividitaj en kvin "elektroproduktajn grupojn" nomumitaj por funkciigi la elektrocentraloj kaj kvin filioj de SGCC. La korporacio havas agreseman disvastigan strategion eĉ ekster Ĉinio kaj havas multajn posedaĵojn, ĉefe en energikompanioj en Aŭstralio, Portugalio, Filipinoj, Brazilo, Grekio kaj Italio [4]. En ĉi tiu etapo de la reformo, la funkcioj por produktado kaj transportado/provizo de energio estis apartigitaj por instigi konkurencon [5].

SGCC aŭ mallonge "State Grid" estis kreitaj en decembro 2002, post la divido en kvin produktaj entreprenojn kaj kvar servajn kompaniojn [6]. La du ĉefaj kompanioj kreitaj por esti tegmentaj kompanio por ĉio el la kampoj estas la "State Grid" (fabrikado) kaj la "Ĉina Suda Reta Kompanio". Dum ĝia establado, la firmao havis produktadkapaciton de 6.47 gigavatoj [7][5].

En la 2000-aj jaroj, pro deficito en elektroproduktado, la registaro iniciatis amasajn elektroŝparojn. En la jaroj 2002-2005, la firmao raportis perdojn de ĉirkaŭ duiliono da juanoj [5].

Disputo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj raportoj de korupto inter altrangaj oficistoj en la estraro inkluzive de akuzoj de de fraŭdo. Kelkaj estraranoj eksiĝis post la publikaĵoj [8].

Filiaj kompanioj[redakti | redakti fonton]

  • State Grid Yingda Group
  • Yingda International Trust (89.76%)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]