Stefan Żeromski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Żeromski
pola verkisto kaj politikisto portreto pentrita de Eligiusz Niewiadomski
pola verkisto kaj politikisto
portreto pentrita de Eligiusz Niewiadomski
Persona informo
Aliaj nomoj Maurycy Zych • Józef Katerla • Stefan Iksmoreż
Naskiĝo 14-a de oktobro 1864
en Strawczyn sub Kielce, Pollando
Morto 20-a de novembro 1925
en Varsovio, Pollando
Tombo Protestanta-reformacia tombejo en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola Respubliko
Subskribo Stefan Żeromski
Memorigilo Stefan Żeromski
Familio
Amkunulo Oktawia Żeromska
Infanoj Adam Żeromski • Monika Żeromska
Okupo
Okupo verkisto • taglibristo • dramaturgo • sciencfikcia verkisto
Verkoj Antaŭprintempo
vdr

Stefan Żeromski (naskiĝis la 14-an de oktobro 1864 en Strawczyn sub Kielce, mortis la 20-an de novembro 1925 en Varsovio)- pola verkisto, publikisto, dramisto, politikisto nomita la konscienco de la pola literaturo. Kiel verkisto li estis kunigita kun la pola tarda pozitivismo, dekadentismo kaj la Juna Pollando (pola modernismo).

Lia vivo kaj verko

Li devenis de la nobela familio de la blazono Jelita. Li edukiĝis en Ciekoty. Dum la januara ribelo lia patro, Wincenty Żeromski apogis Polojn batalantajn pri la sendependeco. Post la falo de la ribelo la patro perdis sian tutan monon. En 1873 Stefan komencis lerni en la komenca lernejo en Psary. En 1874 li komencis lerni en la Urba Gimnazio en Kielce, kiun li finis en 1886 sen la ricevo de maturo (la fina ekzameno de la matureco en la pola gimnazio, hodiaŭ en liceo). Li havis problemojn kun matematiko. Ĉi jare li komencis studi en la Instituto de la Veterinara Medicino kiun li ne finis pro la financaj problemoj. Sekve en 1889 li komencis labori kiel guvernisto en la nobelaj domoj, i.a. en Nałęczów. Li debutis kiel novelisto en Tygodnik Powszechny en 1889. En 1892 li vivis mallonge en Zuriko, Vieno, Prago kaj Krakovo. Aŭtune de la sama jaro li edziĝis kun Oktawia de Radziwiłłowicz-Rodkiewicz, kiun li konis en Nałęczów. Li venis kun sia familio al Svisujo kie li laboris kiel bibliotekisto en la Muzeo Nacia Pola en Rapperswil. Tiam li skribis Syzyfowe prace (Laboroj de Sizifo). En Svisujo li konatiĝis kun Gabriel Narutowicz kaj Edward Abramowski. Poste li verkis siajn rakontarojn.

Post la reveno al la lando en 1897 li laboris kiel bibliotekisto-asistento en la Biblioteko de la Ordinacio Zamojska en Varsovio. Li eldonis Laboroj de Sizifo, kiu estis tre bone apreciita en opinio de la polaj kritikistoj. En 1899 jaro li verkis revolucian verkon- Ludzie bezdomni (Senhejmaj homoj) kiu estis nomigita la "biblio" de la pola socialismo. Ĝi estas unu el unuaj libroj skribataj per la polifonio de Fjodor Dostojevskij kie troviĝas la multaj fluksoj de la konscio, taglibroj kaj ne ekzistas la objektiva narracio sed nur subjektiva stiligo de la teksto. En la libro estas bildita la Parizo, Varsovio kaj pola realeco de nobelaj familioj, malriĉuloj kaj Judoj. La libro prezentas la bildon de la pola idealisto, ne-aristokrato Tomasz Judym kiu post plej bona edukiĝo en Varsovio kaj Parizo volas reformi la polan medicinon. Ĝi estas ankaŭ la fabulo pri lia amo al la aristokratino. En 1904 jaro Stefan Żeromski eldonas libron Popioły (La polvoj), kiu ankaŭ estas la granda sukceso. Poste li komencis agi en la pola politiko kiel socialisto kaj demokratisto. De 1909 li loĝis dum tri jaroj en Parizo. Li denove edziĝis kun protestantino Anna Zawadzka kio estis politika-religia skandalo en Pollando. Kiam komencis la 1-a mondmilito li membriĝis al Polaj Legionoj. Li venis al Zakopane kaj li fariĝis la prezidanto de la Respubliko de Zakopane. En la Polonia Restituta (Pollando liberigita) li loĝis en Varsovio. En 1922 li organizis kaj fariĝis la prezidanto de la pola PEN Club. Dum multaj jaroj li ne estis tiom revolucia verkisto kiel li estis antaŭe. En la fino de sia vivo li verkis tamen la libron kiu estis la sintezo de la liberigita Pollando- Przedwiośnie (Antaŭprintempo). La libro temas pri Polo kiu strebas venigi sian tutan familion al la liberigita Pollando. Kiel granda patrioto li esperas montri la belegan Pollandon al sia filo. La filo- Cezary Baryka ne volas iri Pollanden kaj li kosmopoliteme fariĝas la komunisto. Tial la patro parolas al li ke en Pollando estas la vitraj domoj. Tiu metaforo fariĝis la ĉefa en la dudekjara Pollando kaj eĉ poste. La "Antaŭprintempo" estas opiniata kiel unu el la plej gravaj libroj en la monda literaturo. Żeromski estis eĉ pro ĝi nomigita al la Nobel-premio pri literaturo.

Plej gravaj verkoj