Stokely Carmichael

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stokely Carmichael
Persona informo
Naskonomo Stokely Standiford Churchill Carmichael
Naskiĝo 29-an de junio 1941 (1941-06-29)
en Portospeno
Morto 15-an de novembro 1998 (1998-11-15) (57-jaraĝa)
en Konakrio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero vd
Tombo Cameroun cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Trinidado kaj TobagoUsonoGvineo vd
Alma mater Universitato Howard • University of Toronto Mississauga • The Bronx High School of Science vd
Familio
Edz(in)o Miriam Makeba vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto • homrajta aktivulo • aktivulo • revoluciulo vd
Verkado
Verkoj Black Power: The Politics of Liberation vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kwame Ture (denaske Stokely Standiford Churchill Carmichael; 29a de Junio, 1941 – 15a de Novembro, 1998) estis elstara organizanto en la Afrikusona Civilrajta Movado en Usono kaj en la tutmonda Tutafrika movado. Naskiĝinta en Trinidado, li kreskiĝis en Usono el aĝo de 11 kaj iĝis aktivulo estante studento en la Bronks Altlernejo de Scienco. Li estis ŝlosila estro en la disvolvigo de la Movado Nigra Povo, unue kiel estro de la Studenta Neviolenta Kunordiga Komitato (SNCC), poste kiel "Honora Ĉefministro" de la Partio Black Panthers (BPP), kaj fine kiel estro de la Tutafrika Popola Revolucia Partio.[1]

Carmichael estis unu el la originaj liberec-vojaĝistoj de SNCC de 1961 sub estreco de Diane Nash. Li iĝis grava aktivulo por voĉdonrajto en Misisipio kaj Alabamo mentorita de Ella Baker kaj Bob Moses. Kiel plej junuloj en la SNCC, li seniluziiĝis el la dupartia sistemo post la Demokrata Nacia Konvencio de 1964 ne agnoskis la Libereca Dermokratia Partio de Misisipio kiel oficialaj delegitoj el la subŝtato. Carmichael finfine decidis disvolvigi sendependan tutnigrajn politikajn organizaĵojn, kiel la Lowndes County Freedom Organization kaj dum ioma tempo, la tutlanda Partio Black Panthers. Inspirita de la ekzemplo de Malcolm X, li artikulis filozofion de Nigra Povo, kaj popularigis ĝin kaj per provokaj diskursoj kaj per pli retenitaj verkaĵoj. Carmichael iĝis unu el la plej popularaj kaj polemikigaj estroj de nigruloj de la finaj 1960-aj jaroj. J. Edgar Hoover, direktoro de FBI, sekrete identigis Carmichael kie la homo plej verŝajne sukcedonto de Malcolm X kiel usona "nigrula mesio".[2] La FBI celis per kontraŭspionado fare de sia programo COINTELPRO,[2] kaj tial Carmichael translokiĝis al Afriko en 1968. Li reestabliĝis en Ganao, kaj poste en Gvineo ĉirkaŭ 1969.[3] Tie, li adoptisla nomon Kwame Ture, kaj ekkampanjis internacie por revolucia socialisma tutafrikismo. Ture mortis pro prostata kancero en 1998 estante 57-jaraĝa.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Stokely Carmichael" biography, Freedom Riders, American Experience website (PBS).
  2. 2,0 2,1 Warden, Rob (10a de Februaro, 1976). "Hoover rated Carmichael as 'black messiah'" (PDF). Chicago Tribune. Alirita la 9an de Julio 2022.
  3. See Molefi K. Asante, Ama Mazama. Encyclopedia of Black Studies. pp 78-80