Strategioj por Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strategio por Esperanto estas longdaŭra plano, pri kiel Esperanto povas atingi pli bonan pozicion.

Diversaj celoj kaj vojoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj strategioj por Esperanto depende de la celoj kaj de la konvinkoj. Ofte en diskutoj pri strategio (kaj en la praktika laboro de organizoj) la difino de klara celo mankas, kaj tio malfaciligas aŭ malebligas la diskuton pri la elektendaj vojo kaj rimedoj. Aldoniĝas, ke homoj en la daŭro de sia vivo eventuale povas ŝanĝi sian sintenon tiurilate. Post kelkaj jaroj de Esperanto-aktiveco povas okazi transiro de idealismo al seniluziiĝo.

Ne ekzistas klaraj nombroj pri la jecenta divido inter la diversaj opinioj - estas certe, ke tio varias ankaŭ inter diversaj landoj kaj medioj.

Fina venko: Desuprismo, desubismo kaj "deflankismo"[redakti | redakti fonton]

La tradicia celo estas la fina venko, do la ĝenerala enkonduko de Esperanto en la lernejojn kaj en la internaciajn rilatojn. Oni povas atingi tiun celon per desuprismo, do per agado ĉe politikistoj, aŭ per desubismo, do per disvastigo inter civitanoj. Laŭ Zamenhof "kredeble nia afero estos atingita" per la desuba vojo, "per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj", ne per "dekreto de la registaroj".[1].

Aldone antaŭ kelkaj jaroj aperis la komence ŝerca nocio "deflankismo" por nomi la agadon far spertuloj, ĉefe lingvistoj, kiuj povus per sia faka scio influi la decidantojn[2]. Deflankismo estas plejparte formo de subtena agado por la tradicia desuprismo.

La Manifesto de Raŭmo (1980), la poste estiĝinta raŭmismo kaj la deklaro Esperanto en la 80-aj jaroj (1980) distanciĝas de la "praceloj" kaj do forstrekas la finan venkon kiel celon.

La Proklamo de Voss vidas "malharmonio(n) inter desupremaj kaj desubemaj agantoj" kaj celas "kombino(n) de ambaŭ vojoj". Ĝi do gardas la finan venkon kiel celon kaj detaligas, kiel ambaŭ vojoj povas kune efiki.

La Manifesto de Prago (1996) direktiĝas "al ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de bona volo". Laŭ ĝi dum la jarcento ekde 1887 "la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon". Ĝi do celas finan venkon, ĉefe per la desuprisma vojo.

Kreskigo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj Esperanto-parolantoj volas pli kaj pli kreskigi Esperantujon, sen havi kiel nepran celon la ĝeneralan enkondukon de Esperanto. Ili argumentas interalie, ke la nuna stato de Esperantujo estas tiom for de eventuala fina venko, ke ne eblas plani por tiom longa periodo. Ilia celo estas unuflanke kontribui al la kresko de la Esperanto-komunumo por plifaciligi la Esperanto-uzadon kaj pliriĉigi la oferton; aliflanke ili deziras permesi al la ĝenerala publiko informiĝi kaj eventuale lerni kaj uzi Esperanton.

Kriterioj por la kresko de Esperantujo povas esti la kvanto de Esperanto-parolantoj (malfacile mezurebla) aŭ la kvanto de uzado de Esperanto. Oni povas statistike mezuri la partoprentagojn en renkontiĝoj aŭ la vizitadon de - ekzemple - la vikipedio kaj sekvi la evoluon dum la jaroj.

La vojoj de kreskigo kaj de desubismo estas la samaj, nur la celoj estas malsamaj - aŭ nedifinita ĉe la disvastigantoj.

La aŭtoroj de la Manifesto de Raŭmo eksplicite "celas disvastigi Esperanton". Ankaŭ la deklaro "Esperanto en la 80-aj jaroj" celas la disvastigon de Esperanto konsciante, ke unue necesas "amasa informado". La Proklamo de Voss volas gardi ĉe la Esperanto-parolantoj "deziron pri signifa disvastiga sukceso".

Pli alta kvalito[redakti | redakti fonton]

La ĉi-supre menciitaj vojoj celas kvantan progreson de Esperantujo. Aliaj Esperanto-parolantoj celas unuavice kvalitan progreson. Ili do deziras ekzemple pli altnivelajn publikaĵojn en Esperanto kaj pli varian elekton de kulturaj produktoj.

Laŭ la Proklamo de Voss "la kvalito plej ofte fontas el kvanto", pro kio ĝi proponas instruadon kaj trejnadon de instruantoj.

Utiligo[redakti | redakti fonton]

Dum aktivuloj provas antaŭenigi Esperanton laŭ unu el la priskribitaj kvar vojoj, multaj Esperanto-parolantoj ne havas tiajn ambiciojn, sed simple utiligas Esperanton por siaj privataj kontaktoj - sendepende de ia grandiĝo.

Stagnado[redakti | redakti fonton]

Kelkaj Esperanto-parolantoj ne deziras grandiĝon de la Esperanto-komunumo, por ke tiu gardu sian hejmecan karakteron. Aliaj kontraŭe asertas, ke la sperto de hejmeca karaktero fontas pli el la malgrandeco de la unuopa subgrupo (ekzemple regula renkontiĝo) al kiu oni rilatas ol el la malgrandeco de la tuta Esperantujo, kiu ja plej verŝajne nun havas almenaŭ centmilon da aktivaj membroj.

Vivtenado[redakti | redakti fonton]

Kelkaj aktivuloj opinias, ke ne eblas atingi multan progreson kaj ke sufiĉas vivteni la lingvon. Tiam la homaro povos iam poste decidi pri eventuala enkonduko de Esperanto. Tio estas kutime varianto de finvenkismo - oni konservas la ideon, sed provizore rezignas pri intensa agado.

Deklaroj pri celoj kaj strategioj[redakti | redakti fonton]

Bulonja Deklaracio pri Esperantismo (UK, 1905)[redakti | redakti fonton]

La Deklaracio de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo ĉe Maro, "Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo", ofte nomata malpli longe Bulonja Deklaracio, Deklaracio pri EsperantismoDeklaracio pri Esperanto, detaligas la "esencon de la Esperantismo": "La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu 'ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn', donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si (...)". Estas notinde, ke tiu deklaracio ne eksplicite mencias iun celon, ke ĉiu homo aŭ la plimulto de la edukitaj homoj parolu Esperanton. Kompreneble oni povas supozi, ke disvastigantoj ĉiam celas, ke kiel eble plej multaj homoj akceptu tion, kion ili disvastigas, nome Esperanton. La posta punkto detaligas, ke "lingvo internacia povas esti nur lingvo arta" kaj ke "en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto" - tio indikas, ke oni pensas pri "ĝenerala" internacia lingvon.

La Deklaracio mencias homojn, kiuj rilate al Esperanto "laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo". Estas notinde, ke jam en 1905 estis menciataj tiuj du kernaj agadoj (kreskigo kaj kulturo) por la progresigo de Esperanto.

Munkena Deklaracio (UK, 1951)[redakti | redakti fonton]

La deklaracio de la Munkena UK en 1951 eksplicite detaligas: "La celo de la Esperanto-Movado estas plena apliko de la Internacia Lingvo Esperanto en ĉiuj sferoj de la internacia vivo kaj por ĉiuj internaciaj rilatoj." Sekvas tri rezultoj de tia vasta uzado de Esperanto. La deklaracio do klare eldiras la celon de fina venko kaj konkretigas, kion tio signifus.

Deklaracio de Tireso (IJK, 1969)[redakti | redakti fonton]

La Deklaracio de Tireso nek difinas ĝeneralan celon por la Esperanto-komunumo nek vojon por atingi iun celon. Ĝi konstatas, ke "ĉiuj ajn agadoj pri lingvaj problemoj estas samtempe sociaj agadoj". Krome ĝi planas, ke la "estonta agado de TEJO inkluzivos lanĉon de agadoj, kiuj celos plivastigi la dimension de la individuo en la socia kaj teknologia evoluo".

Tiu deklaracio do foriras de la tradiciaj celoj de la Esperanto-asocioj kaj deziras okupiĝon pri la ĝeneralaj temoj de la socioj, en kiuj vivas la Esperanto-parolantoj.

Manifesto de Raŭmo (IJK, 1980)[redakti | redakti fonton]

La Manifesto de Raŭmo konstatas "krizon de identeco" ĉe la Esperanto-parolantoj kaj kritikas la "pracelojn" de la Esperanto-asocioj. Tiurilate la manifesto asertas, ke "la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj – oni havu alternativajn celojn" kaj ke "la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj".

La aŭtoroj kaj subskribintoj "celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn"; sekvas kvar valoroj, interalie kontaktoj inter ordinaraj homoj kaj novtipa internacia kulturo. La manifesto finiĝas emfazante la rolon de renkontiĝoj kaj asertante, ke "ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion - ion kulture originalan kaj internacie valoran." El la Manifesto startis grava opinimovado, raŭmismo, kiu kondukis ĝis la Esperanta Civito.

Tiu manifesto do akcentas la disvastigadon kaj la plibonigon de la kvalito, dum ĝi klare neas la celon de fina venko.

Esperanto en la 80-aj jaroj (IJK Raŭmo, 7/1980)[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la aŭtoroj de la deklaro Esperanto en la 80-aj jaroj ne kredas je la fina venko: "Pluraj el la praceloj de Esperanto, kiujn multaj agemuloj ankoraŭ fidele sekvas, ne estas realigeblaj kaj ne plu taŭgas al nuntempaj vivo kaj evoluo." Kontraste la "tuja kaj prioritata celo devas esti amasa informado pri Esperanto". La longavida celo estas "varbi amasojn por lerni Esperanton" (kaj per tio la aŭtoroj "celas milionojn"). Sed "tiujn amasojn ni devas unue informi pri Esperanto, ĝiaj avantaĝoj kaj atingoj - unuavice per la amasmedioj".

Por la informado necesas modifi la metodojn "laŭ pli realismaj kaj atingeblaj celoj". Pri la enhavo de la informoj la teksto proponas: "La informoj al la ĝenerala publiko temu ĉefe pri utiligo de Esperanto, multnaciaj Esperanto-kunvenoj, kulturinterŝanĝoj, avantaĝoj per Esperanto."

Tiu ĉi teksto do klare ne celas finan venkon, sed la kreskigon de la Esperanto-komunumo, ĉefe surbaze de vasta informado per amaskomunikiloj pri la aktuala uzado de Esperanto.

Deklaro de Pola Studenta Esperanto-Komitato (Lublin, 11/1980)[redakti | redakti fonton]

Konkludoj de Segedo (1988)[redakti | redakti fonton]

Proklamo de Voss (ILEI-konferenco, 1991)[redakti | redakti fonton]

Laŭ la enkondukaj vortoj en la Internacia Pedagogia Revuo (3/1991) la Proklamo de Voss celas "iel sintezi la pretendojn" de la Deklaracio de Tireso kaj de la Manifesto de Raŭmo. Laŭ la proklamo "unuarange gravas emfazi" en la "disvastiga laboro", ke "Esperanto estas jam funkcianta lingvo kun la propraj historio, kulturo kaj kulturportaj valoroj kaj strebi, ke ĝi ĝuu sur plej diversaj kampoj samajn rangon, rajtojn, rimedojn kaj prestiĝojn kiel etna lingvo de simila disvastiĝinteco".

La proklamo proponas kombinon de desuprismo kaj desubismo "per zorge elektitaj projektoj". Ĝi konsideras la celon al kvalito kiel "laŭdinda", sed laŭ ĝi "necesas konstati, ke la kvalito plej ofte fontas el kvanto" - necesas do krei pli da Esperanto-parolantoj. Laŭ la proklamo Esperanto utilas por protekti minoritatajn lingvojn, dum Esperantistoj "malkontentu pri la uzo de naciaj lingvoj por transnaciaj celoj". Tamen laŭ ĝi "vanas batali rekte kontraŭ difinitaj grandaj lingvoj".

La termino "fina venko" transformiĝu al "konstanta agado por ebligi la uzon de Esperanto" internacie. Pri la estonteco la proklamo asertas, ke "signifa kvanta kaj kvalita salto en la uzo de Esperanto ne okazos" "sole per la klopodoj de la nunaj parolantoj" kaj same ne "sen la klopodoj de la nunaj esperantistoj teni la lingvon evoluanta" ks. Fine ĝi konsideras bona la "deziron pri signifa disvastiga sukceso".

La Proklamo de Voss do provas interpacigi desuprismon kaj desubismon, ĉe kio tamen ĝi konsideras la desuban (aŭ disvastigan) vojon pli grava. Same kiel la Manifesto de Raŭmo ĝi dubas pri rekta batalo kontraŭ la angla.

Manifesto de Prago (UK, 1996)[redakti | redakti fonton]

La Manifesto de Prago atentigas, ke Esperanto "de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj". Ĝi deklaras, ke intertempe "la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon", sed ne eksplicite mencias tiujn celojn. La Manifesto poste prezentas sep principojn, kiujn ĝi "konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo". En la paragrafo "Demokratio" la Manifesto ekzemple kritikas la nunan komunikan sistemon, kiu "tutvive privilegias iujn homojn", kiel "maldemokratia". Laŭ la Manifesto Esperanto "ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado". En la postaj paragrafoj la Manifesto detaligas kelkajn pliajn avantaĝojn de Esperanto kaj starpunktojn de parto de la Esperanto-komunumo.

Asertante, ke la celoj ne perdis "gravecon kaj aktualecon", oni povas supozi, ke la Manifesto de Prago konfirmas la finan venkon kiel celon. Aliflanke supozeble ankaŭ la verkinto, la redaktintoj kaj la subskribintoj konsciis pri tio, ke pro la diverseco de la Esperanto-parolantoj la celoj de la parolantoj estas sufiĉe malsamaj.

La Praga Manifesto direktiĝas interalie al registaroj kaj aludas al "justa kaj efika lingva ordo" - per kio ĝi montras sian emon sekvi la tradician vojon de desuprismo.

Proklamo de Poznano (Arkones, 2003)[redakti | redakti fonton]

La t.n. "Proklamo pri elĉerpiĝo de la paradigmo finvenkismo-raŭmismo" asertas, ke la "koncepta paro finvenkismo-raŭmismo estas unu el la plej sterilaj neologismoj de la esperanto-movado en la lasta kvaronjarcento". Ĝi atentigas pri la Proklamo de Voss kaj ties eldiro, ke "la konflikto inter kultur-flegemaj kaj fin-venkemaj esperantistoj estas transpontebla". Laŭ la Proklamo de Poznano finvenkismo kaj raŭmismo (...) "kunloĝas en ĉiu el ni".

La proklamo konstatas, ke "la koncepta paro damaĝas la riĉan bildon de ideologioj ligitaj kun la esperanta movado" devigante pensi nur pri du el ili, kaj atentigas pri "laborista movado, kristanisma socidoktrino, novaj sociaj movadoj, ideologio de hobiismo". Fine ĝi proklamas "elĉerpiĝon de la paradigmo finvenkismo-raŭmismo".

La poznana proklamo do daŭrigas la vojon de la Proklamo de Voss provante kunigi diversajn pensofluojn. Ĝi prave atentigas, ke ekzistas multe pli ol nur du ideologioj ligitaj al Esperanto. Kritiko povas konstati same kiel pri la Proklamo de Voss, ke permesante ĉiun el tiuj ideologioj (aŭ strategioj) malfacilas decidi, kiu vojo estas elektenda en konkreta situacio; ekestas do la danĝero de "ĉionvolismo".

Deklaro pri internacia komunikado (2007)[redakti | redakti fonton]

Tiun deklaron, kiu proponas komunan uzadon de Esperanto kaj de la angla, publikigis Hokan Lundberg proksimume en 2007; ĝin subskribis inter 2007 kaj 2011 entute 267 personoj[3].

La angla estas hodiaŭ tre vaste uzata en multaj kampoj kaj ne estas realisme ekskludi ĝin el la ekvacio de internacia komunikado dum la venontaj jardekoj. Aliflanke, atingi altan nivelon de aktiva uzado de la angla, skribado kaj parolado, estas por multaj tre malfacila kaj temporaba afero. Tamen, atingi altajn pasivajn kapablojn (t.e. aŭskulta kaj lega kapabloj) estas multe pli facile ol atingi samnivelajn aktivajn kapablojn (t.e. parola kaj skriba kapabloj). Se homoj, kiuj malfacile atingas altajn aktivajn kapablojn en la angla, anstataŭe povus uzi Esperanton skribe kaj parole, ili havus multe pli grandajn ŝancojn partopreni en internacia komunikado egalnivele kun tiuj, kiuj akiris altajn, ankaŭ aktivajn kapablojn en la angla. Tio signifus pli da justeco kaj ankaŭ demokratieco en la internacia komunumo, sendepende de tio, ĉu temas pri la politika, scienca, komerca, NROa aŭ alia sfero de internacia komunikado.

Tiu modelo, en kiu la komunikantoj pasive regas kaj la anglan kaj Esperanton kaj aldone aktive regas unu el tiuj lingvoj, laŭ la subskribintoj estus relative efika kaj justa (kompare kun aliaj modeloj) por internacia rekta komunikado; aldone ĝi ŝajnas oferti kompromison konsiderante la nuntempan mondon.

Opinioj de unuopuloj[redakti | redakti fonton]

Vivtenado anstataŭ finvenkismo (Trevor Steele)[redakti | redakti fonton]

En 2002 Trevor Steele, tiama ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA publikigis artikolon pri "Ni kaj la angla lingvo"[4]. Li konstatas interalie, ke la facileco de Esperanto ne sufiĉas por allogi homojn, ĉar "homoj ne lernas ion nur pro tio, ke ĝi estas facila". Krome laŭ li "nuntempe la homaro plejparte ne tre ekscitiĝas pri lingva malegaleco". Post prezentado, ke pluraj tradiciaj argumentoj por Esperanto ne estas uzeblaj, li esprimas la opinion, ke "ni devas realisme akcepti, ke ni travivas epokon malfavoran al la ideo de neŭtrala mondolingvo". Li provizore rezignas pri tiu finvenkema ideo, sed tamen proponas labori por la "nobla afero". Li draste reduktas la celon al vivtenado: "Nia kontribuo estas necesa, sed decida nur en tio, ke ni devas vivteni la lingvon kaj la ideon, ĝis la homaro mem decidos."

"Ĉionismo" aŭ "ĉionvolismo" (Aleks Kadar)[redakti | redakti fonton]

La deziron samtempe ĉion fari - troveblan ekzemple en la laborplanoj de UEA Arkivigite je 2012-06-22 per la retarkivo Wayback Machine - Aleks Kadar en 2006 nomis "ĉionismo"[5]. (Oni poste proponis ankaŭ ĉionfarismoĉionvolismo.) Li opinias, ke ju pli da taskoj oni metas al si (aŭ al sia organizo), des malpli bone oni povas plenumi ilin. Kadar citas proverbon: "Oni ne postkuru plurajn leporojn samtempe." Aŭ oni kaptos neniun.

Ne plu "ĝenerala enkonduko" (José Antonio Vergara)[redakti | redakti fonton]

La Manifesto de Prago ankoraŭ en 1996 deklaris pri Esperanto, ke dum la jarcento ekde 1887 "la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon"; tiu teksto estas vaste trovebla sur retpaĝoj de UEA kaj ties landaj asocioj. Ŝajne eĉ gvidantoj ene de la UEA-strukturo tamen dubas pri la celo de ĝenerala tutmonda enkonduko. José Antonio Vergara, estrarano de UEA por faka kaj scienca agado ekde 2007, skribis en Libera Folio, ke li "opinias ke tute ne havas sencon ankoraŭ paroli pri ia senkondiĉa 'ĝenerala enkonduko de Esperanto', nek tuja nek iama (fakte, ĉu vere estas iuj kiuj ankoraŭ aŭdacas tiom sennuance kaj do malutile fari tion?)"[6]. En la citita teksto Vergara ne detaligas, kiajn eventualajn kondiĉojn li dezirus.

Kredi pri "monda lingvo" estus "megalomania" (Rudolf Fischer)[redakti | redakti fonton]

Rudolf Fischer, prezidanto de GEA ekde 2007, respondis al demando de ĵurnalisto, ĉu li "vere kredas, ke Esperanto povas fariĝi monda lingvo", per la vortoj: "Ne, tio estus megalomania."[7]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Parolado en la UK 1910. Arkivita el la originalo je 2021-06-10. Alirita 2008-08-28.
  2. Kp. François Parchemin, Les militants espérantistes en France. Transmission et transformation d'une cause militante. Arkivigite je 2008-11-23 per la retarkivo Wayback Machine (pdf) Aix-en-Provence, 2007, p. 36
  3. Per la peticio 'intcom' ĉe ipetitions.com; ĝis la 12-a de majo 2011. Jen Esperanto-versio de la Deklaro pri internacia komunikado
  4. Revuo Esperanto, julio - aŭgusto 2002, p. 155 - 156
  5. Aleks Kadar. Ĉionismo malhelpas al finvenkismo. En: La Ondo de Esperanto, februaro 2006. Krome: Aleks Kadar, Mia persona komento pri finvenkismo, desuprismo, desubismo. En: JeunEsperanto Info 2006-03, p. 18
  6. Libera Folio[rompita ligilo] 27a de aŭg. 2008
  7. "Herr Fischer, glauben Sie wirklich, dass Esperanto zur Weltsprache werden kann? Nein, das wäre größenwahnsinnig." Reta eldono de Cicero, Elitesprache auf dem Vormarsch[rompita ligilo] 22. Juli 2008

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]