Sturmo de la Kapitolo de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Prezidanto Donald Trump dum diskurso en 2020.

La 6an de januaro 2021, armitaj kaj perfortaj subtenantoj de Donald Trump sturmis la konstruaĵon de la Kapitolo de Usono klopodante ĉesigi la reciton de voĉdonoj por la prezidonto Biden kaj la atestanoncon, ke li estas la gajnanto en la kalkulo de la Elekta Kolegio en 2020. Kiam la policaro enŝlosis la Kongresanojn kaj ordonis la evakuon de la konstruaĵo, la kunsido estis interrompita.[1] La ĉambroj de la Usona Senato kaj de la Reprezentantoj estis rompitaj, kaj unu ribelulo false deklaris: “Trump gajnis la elektojn!” ĉe la podio de la Domo. Kelkaj ribeluloj ankaŭ rompeniris en oficejoj de kongresanoj, inkluzive de la oficejo de Nancy Pelosi.[2]

La internacia komunumo tuj reagis, kaj la estraroj de almenaŭ dek ses landoj kaj la ĝenerala sekretario de NATO kondamnis la ribelon kaj alvokis trankvilon.

Finfine la atakitaj parlamentanoj, post la forigo de la insurekciantoj fare de polico kaj militistoj, daŭrigis la sesion kaj konfirmis la elekton de Joe Biden.

La tumultoj en Kapitolo rezultis en kvar mortoj kaj almenaŭ 52 arestitoj en la tuta urbo Vaŝingtono.[3] Alia rezulto estis politika: kvankam la internacia komunumo kaj la politikaj elitoj kondamnis la atakon, oni pruvis, ke la ekstrem-dekstro estas bone enradikigita en la respublikana partio (duono de la usona balotantaro).[4] Aliflanke pluis la anoncoj pri estontaj juraj procesoj kontraŭ atakestroj kaj partikulare kontraŭ Trump mem, kiu la saman matenon de la atako instigis siajn sekvantojn al tio.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Así te hemos contado el asalto del Capitolio en EEUU por parte de seguidores de Trump Público, Alirita en 7a de Januaro 2021.
  2. El asalto al Capitolio de EEUU, en imágenes Público, Alirita en 7a de Januaro 2021.
  3. Al menos cuatro muertos tras el asalto al Capitolio de EEUU Público, Alirita en 7a de Januaro 2021.
  4. Pablo Muñoz Rojo, Trump, ¿perdedor?, El Salto, 10a de Januaro 2021 10:35.
  5. Trump admite ahora su derrota y condena el “atroz ataque” al Capitolio El Salto, 8a de Januaro 2021 09:15.