Andamana sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sturnus erythropygius)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Andamana sturno
Andamana sturno
Andamana sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Sturnia
Specio: 'S. erythropygia'
Sturnia erythropygia
(Blyth, 1846)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Andamana sturno (Sturnus erythropygius), konata ankaŭ kiel Andamana blankakapa sturno, estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj Ĝi troviĝas en arbaraj biotopoj de barataj insuloj de Andamanoj kaj Nikobaroj. Ĝi foje estis lokita en la genro Sturnia.

Tiu orientalisa specio havas tre blankan kapon kun iom da griza nuanco ĉirkaŭ okulo kun ankaŭ tre blanka iriso. La subaj partoj estas blankecaj kun iom da ruĝbruneca nuanco en subaj flankoj kio nomigas la specion en la latina scienca nomo kie erythropygia signifas "de ruĝa pugo". La ŝultroj kaj la pugo estas grizaj ambaŭflanke de pli blankeca dorso. La flugiloj estas nigraj. La beko estas flava kun iom da blueca bazo ĉefe en suba makezelo. Ankaŭ la kruroj estas flavecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]