Subate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subate
Urbo
Katolika preĝejo
Blazono
Oficiala nomo: Subate
Lando Latvio Latvio
Municipo Augšdaugava
Historia regiono Selonio
Supermara alteco 130 m s. m.
Koordinatoj 56° 01′ 00″ N 25° 54′ 00″ O / 56.01667 °N, 25.90000 °O / 56.01667; 25.90000 (mapo)
Areo 5,3 km² (530 ha)
Loĝantaro 596 (29.01.2021)
Urborajtoj 1917
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5471
Vikimedia Komunejo: Subate
Retpaĝo: www.sigulda.lv

Subate estas urbo en Latvia historia regiono Selonio, en la sudoriento de Latvio. Ĝi situas en distrikto Augšdaugava sur la limo de Litovio, inter Granda kaj Malgranda lagoj Subates. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 50 km de Daugavpils kaj 175 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 515 personoj sur areo de 5,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 97 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Ilūkste komencis disvolviĝi kiel setlejo, kiu apartenis al la Livonia Ordeno komence de la 16-a jarcento, kiel komerccentro ĉe la vojkruciĝoj.[2] En la 1560-aj jaroj, la teritorio estis inkludita en la Duklando Kuronio kaj Zemgalio.

En 1685 la luteraj loĝantoj de la katolika vilaĝo konstruis novan vilaĝon sur la kontraŭa bordo de la lago.[2] Ambaŭ partoj komencis esti nomitaj Malnova kaj Nova Subate. La administra divido restis ĝis 1894, kiam la vilaĝoj estis unuigitaj. En 1795 la urbo venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj iĝis la centro de la distrikto.

En 1917, Subate akiris urborajtojn kune kun multaj aliaj iamaj urbetoj. En 1918-1920 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj[2]
1939 1500
1965 2100
2021 596

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en Supralanda malaltebenaĵo (latve Augšzemes augstiene).[3]

Averaĝa temperaturo estas -6,5°C en januaro kaj +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 650-700 mm jare.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra la urbo pasas aŭtovojoj P70 (Subate-Svente, en Litovio 122 Subate-Obeliai-Panevėžys) kaj P73 (Vecumnieki-Subate).

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mazais Latvijas autoceļu atlants - Latva Malgranda voja atlaso
  2. 2,0 2,1 2,2 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 442.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Subate en Vikimedia Komunejo