Supra Voltalando
Supra Voltalando | |||||||||||||
| |||||||||||||
historia lando • lando | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
aŭtonoma kolonio
| |||||||||||||
| |||||||||||||
Supra Voltalando estis inter 1960 kaj 1984 la nomo de la posta ŝtato Burkino.
Historio
[redakti | redakti fonton]Franca Supra Voltalando aŭ pli simple Supra Voltalando (france Haute-Volta [otvoltA]) estis kolonio de la Franca Okcidenta Afriko establita la 1-an de marto 1919, el teritorioj kiuj estis parto de la kolonioj de Supra Senegalo kaj Niĝero unuflanke kaj de Eburbordo aliflanke. Tiu kolonio estis nuligita la 5-an de septembro 1932, kaj ties partoj estis administrataj de Eburbordo, Franca Sudano kaj Niĝero.
Post la Dua Mondmilito, nome la 4-an de septembro 1947, la kolonio estis restaŭrita kiel parto de la Franca Unio, kun siaj antaŭaj limoj. La 11-an de decembro 1958, ĝi estis rekonstituita kiel memrega Respubliko de Supra Voltalando ene de la Franca Komunumo, kaj post du jaroj nome la 5-an de aŭgusto 1960, ĝi akiris kompletan sendependon. La 4-an de aŭgusto 1984, la nomo estis ŝanĝita al Burkina Faso respektive Burkino.
La nomo Supra Voltalando indikas, ke la lando enhavas la supran parton de la rivero Voltao. Tiu rivero estas dividita en tri partoj, nome Nigra, Blanka kaj Ruĝa Voltaoj.
- Eksaj respublikoj de Afriko
- Historio de Burkino
- Franca Okcidenta Afriko
- Eksaj kolonioj de Francio
- Eksaj kolonioj en Afriko
- Franca koloniado en Afriko
- Rilatoj de Burkino kaj Francio
- Administraj unuoj fonditaj en 1958
- Administraj unuoj malfonditaj en 1960
- Administraj unuoj malfonditaj en 1984
- 20-a jarcento en Burkino