Supera Kortumo de Usono
| Supera Kortumo de Usono | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Fasado de la Konstruaĵo de la Supera Kortumo. | |||||
| suverena kortumo United States article III court (en) Vikipedio:Portaloj | |||||
| Komenco | 1789 vd | ||||
| Geografia situo | 38° 53′ 26″ N, 77° 0′ 16″ U (mapo)38.890555555556-77.004444444444Koordinatoj: 38° 53′ 26″ N, 77° 0′ 16″ U (mapo) | ||||
| Lando(j) | Usono vd | ||||
| Sidejo | Vaŝingtono | ||||
|
| |||||
| Estro | John Roberts (ekde 29-a de septembro 2005) | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Supera Kortumo de Usono (angle Supreme Court of the United States), lokita en Vaŝingtono, estas la plej alta juĝa kaj jura instanco de Usono, la kapo de la usona justica branĉo kaj la plej alta tribunalo de la nacio. Ĝi konsistas el ĉefjuĝisto kaj ok asociitaj juĝistoj, kiujn nomumas la prezidanto kun la konsento de la plimulto de la Senato. Juĝistoj servas principe dumvive. Ĝi estas ĉefe konstitucia tribunalo, tio estas, ĝi kontrolas, ĉu leĝoj kaj verdiktoj kongruas al la konstitucio, kaj ĝi havas la lastan juĝistan aŭtoritaton ene de Usono por interpreti kaj decidi demandojn de federacia juro. Krom la justica branĉo, kiun la Supera Kortumo kapumas, la ceteraj branĉoj de usona registaro estas la ekzekutiva branĉo kaj la leĝofara branĉo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej frua Supera Kortumo mankis prestiĝon kaj aŭdis malmultajn kazojn. Ĉi tiu ŝanĝiĝis kiam Ĉefjuĝisto John Marshall establis la kortumon kiel arbitracianto de la konstitucio kaj donis gravajn deklarojn sur la interrilato inter la statoj kaj federacia registaro. Hodiaŭ la Supera Kortumo estas la plej grava tribunalo de la lando, kaj decidas kazojn nacie gravajn, helpante difini la rolon de la konstitucio.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La Supera Kortumo originale ne havis propran konstruaĵon. Dum iom da tempo, ĝi kunvenis en Independence Hall en Filadelfio. Post kiam la federacia registaro transloĝiĝis al Vaŝingtono en 1801, ĝi kunvenis en la Usona Kapitolo. Ĝi restis tie ĝis 1935, kiam ĝi moviĝis en sia fina hejmo, la Konstruaĵo de la Supera Kortumo, kiu estas Usona Nacia Historia Rekonilo en Vaŝingtono.
Membroj
[redakti | redakti fonton]William Taft estis la sola ĉefjuĝisto kiu ankaŭ estis prezidanto. La nuna ĉefjuĝisto estas John Roberts. Aktuale, du asociitajn juĝistojn nomumis Prezidanto Obama kaj tri nomumis Prezidanto Trump.
Polemikoj
[redakti | redakti fonton]Malsame de la plej multaj superaj kortumoj, la usona havas dumvivajn mandatojn kaj nekutime grandan potencon super la elektitaj branĉoj de la registaro, kaj la usona konstitucio estas nekutime malfacile amendebla.[1] Iuj kritikoj parte kulpigas tiujn faktorojn pri malaltiĝanta statuso de la usona supera kortumo en aliaj landoj[2] kaj malaltiĝanta aproba indekso en Usono de ĉirkaŭ 65% fine de la jardeko de 1980 ĝis ĉirkaŭ 40% komence de la jardeko de 2020. Aliaj kritikataj faktoroj estas politika dispolusiĝo, skandaloj pri etiko, kaj unuopaj polemikaj decidoj, interalie la malstriktigo de reguloj pri financo de politikaj kampanjoj,[3] permeso al manipulado de balotodistriktaj limoj,[4] malfortigo de garantioj pri la voĉdonrajto,[5] malagnosko de rajto aborti en Dobbs v. Jackson (d), kaj decido de la prezidantecaj elektoj de 2000 en Bush v. Gore.[6] Ekde la lastaj jaroj de la jardeko de 2010, la daŭra akirado de potenco fare de la kortumo kaj la konveneco de ĝiaj decidoj por la Respublikana Partio altiris akuzojn de maldemokratiĝo aŭ unupartiismo.[6]
Etiko
[redakti | redakti fonton]En 2024 kritikoj celis al la juĝistoj Samuel Alito (d) kaj Clarence Thomas pro ilia rifuzo apartigi sin de procesoj pri la atako kontraŭ la Kapitolo de Usono de la 6-a de januaro 2021, kvankam iliaj edzinoj publike opiniis pri la afero aŭ partoprenis en klopodoj malvalidigi la balotadon de 2020.[7][8][9][10] La kritikoj pliintensiĝis post la decido en Trump v. United States, kiu havigis ĝeneralan juran imunecon al la prezidanto. Reprezentanto Alexandria Ocasio-Cortez formaligis elpostenigan denuncon kontraŭ Thomas kaj Alito en julio,[11][12][13][14] kaj fine de tiu monato preskaŭ 1.4 milionaj da homoj estis subskribintaj petskribon ĉe MoveOn, ke la Kongreso elpostenigu Thomas.[15][16]
Inter la aliaj kritikoj al la kortumo estas la malfortigo de leĝoj pri korupto, kio efikas ankaŭ al aliaj branĉoj de la registaro krom la justica,[17][18] kaj la citado de malveraĵoj en publikigitaj decidoj, ofte fontintaj el kortumamikaj dokumentoj de grupoj, kiuj alvokis por la decido.[19] La juristo Allison Orr Larsen rekomendis, ke la kortumo postulu malkaŝon de la financintoj de kortumamikaj dokumentoj kaj de la studoj, kiujn ili citas, ricevu nur dokumentojn en la fakoj de la verkintoj (kiel postuliĝas ĉe malsuperaj kortumoj), kaj ke la dokumentoj liveriĝu pli frue en la procedo por ke oni havu sufiĉan tempon por ekzameni kaj kontesti la historion kaj faktojn.[20]
Gravaj decidoj
[redakti | redakti fonton]- Marbury v. Madison (1803, kontrolo de konstitucieco)
- Loving v. Virginia (1967, interrasaj geedziĝoj)
- Roe v. Wade (1973, abortado)
- Chevron U.S.A., Inc. v. Natural Resources Defense Council, Inc. (1984, agenteja aŭtoritato interpreti ambiguajn administrajn leĝojn)
- Lawrence v. Texas (2003, sodomio)
- Bostock v. Clayton County (2020, dunga diskriminacio kontraŭ GLAT-aj laboristoj)
- National Pork Producers Council v. Ross (2023, ŝtataj kaj lokaj leĝoj pri komerco)
- Loper Bright Enterprises v. Raimondo (2024, renversis Chevron)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . For a Less Politicized Supreme Court, Look Abroad (en-US) (8-a de marto 2024). Alirita 2-a de marto 2024 .
- ↑ "U.S. Court Is Now Guiding Fewer Nations", The New York Times, 17-a de septembro 2008.
- ↑ (26-a de marto 2012) “Citizens United and conservative judicial activism”, University of Illinois Law Review 2012 (2), p. 485–500. Alirita 13-a de majo 2020..
- ↑ . The Supreme Court's new voting rights decision is a love letter to gerrymandering (en-US) (23-a de majo 2024). Alirita May 29, 2024 .
- ↑ . The Supreme Court's gerrymandering decision reveals a profound threat to democracy (angle) (27-a de junio 2019). Alirita 30-a de januaro 2023 .
- ↑ 6,0 6,1 . Justices Sotomayor and Kagan must retire now (en-US) (10-a de junio 2024). Alirita 19-a de junio 2024 .
- ↑ Raskin, Jamie, "Jamie Raskin: How to Force Justices Alito and Thomas to Recuse Themselves in the Jan. 6 Cases", The New York Times, 29-a de majo 2024.
- ↑ Pilkington, Ed, "Samuel Alito's refusal to recuse himself in Trump v US is another ethics breach", The Guardian, 31-a de majo 2024. (en-GB)
- ↑ . Alito says the Supreme Court's fake ethics code allows him to be unethical (en-US) (29-a de majo 2024). Alirita 6-a de junio 2024 .
- ↑ Smith, David, "How the US supreme court could be a key election issue: 'They've grown too powerful'", The Guardian, 15-a de junio 2024. (en-GB)
- ↑ . AOC Moves to Impeach Supreme Court Justices Thomas and Alito (11-a de julio 2024).
- ↑ "Ocasio-Cortez seeks US House impeachment of Supreme Court's Thomas, Alito", Reuters, 10-a de julio 2024.
- ↑ Ocasio-Cortez Introduces Articles of Impeachment Against Justice Thomas and Justice Alito (10-a de julio 2024). Arkivita el la originalo je 10-a de julio 2024. Alirita 10-a de julio 2024 .
- ↑ Hartmann, Thom (12-a de julio 2024). "AOC's Move on Thomas and Alito Has All the Right Historical Echoes". The New Republic. ISSN 0028-6583. Retrieved 14-a de julio 2024.
{{cite magazine}}: Check date values in:|access-date=and|date=(help) - ↑ Move-On petition to impeach Justice Clarence Thomas gets 1.4 million signatures (26-a de julio 2024).
- ↑ Clarence Thomas must be removed from the Supreme Court!.
- ↑ . The Supreme Court rules that state officials can engage in a little corruption, as a treat (en-US) (26-a de junio 2024). Alirita 2-a de julio 2024 .
- ↑ Jouvenal, Justin, "Supreme Court ruling on Indiana mayor is latest to weaken corruption laws", 26-a de junio 2024. (en-US)
- ↑ . It's a Fact: Supreme Court Errors Aren't Hard to Find (angle) (17-a de oktobro 2017). Alirita 2-a de julio 2024 .
- ↑ Larsen, Allison Orr, "Opinion: The Supreme Court Decisions on Guns and Abortion Relied Heavily on History. But Whose History?", Politico Magazine, 26-a de julio 2022.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- http://www.supremecourt.gov/ oficiala retejo angle
- http://www.supremecourt.gov/about/briefoverview.aspx[rompita ligilo] priskribo angle



