Svami Kuvalayananda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svami Kuvalayananda
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1883 (1883-08-30)
en Dabhoi
Morto 18-an de aprilo 1966 (1966-04-18) (82-jaraĝa)
en Lonavala
Lingvoj sanskrito vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Profesio
Okupo sciencisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Svami Kuvalayananda, ĝuste Jaganath Ganesh Gune (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1883 en Debhoi (Guĝarato), mortis la 18-an de aprilo 1966 en Lonavla (Maharaŝtro) – barata sciencisto, aŭtoro de monumentaj esploroj pri praktikoj de jogo, pioniro de la nuntempaj akademiaj esploroj de jogo kaj de barata sistemo de korpa edukado, fondinto de Kaivalyadhama Institute, populariganto de Hatha Jogo en la mondo. Dum lia vivo lia nomo estis sinonimo de jogo.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Kuvalayananda naskiĝis en la periodo de plifortiĝanta nacia renaskiĝo. Dum studoj fascinis pri filozofio de Sri Aŭrobindo, kiu tiutempe laboris kiel lekciisto en Vadodara. Post fino de studoj en Universitato de Mumbajo la junulo komencis interesiĝi pri la socia movado de Lokmanja Tilak.

Dum pluraj vojaĝoj tra Barato komencis pli kaj pli ofte kontaktiĝi kun ordinaraj homoj, inter kiuj estis analfabetoj, needukitaj personoj, superstiĉaj aŭ korpe kaj psike malsanaj. Tiam konsciiĝis pri granda rolo de edukado, kiu povus tion ŝanĝi. Por realigi tiun ĉi celon aliĝis al Khandesh Education Society en Amalner (proksime al Ĝalgaon), kie post jaroj (1916) fariĝis eĉ ĉefdirektoro de nacia kolegio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. Manohar.L. Gharote, Dr. M.M. Gharote: Swami Kuvalayananda – A Pioneer of Scientific Yoga and Indian Physical Education, ISBN 81-901176-2-0
  • Swami Kuvalayananda, S. L. Vinekar, Joga. Indyjski system leczniczy. Podstawowe zasady i metody (Jogo. Barata kuracsistemo. Bazaj principoj kaj metodoj), PZWL, Varsovio 1970, p. 139, Piednotoj, terminologia vortaro kaj literaturo de jogo prilaborita de Tadeusz Pasek

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]